La vera civitaneco havas sian devenon en la Ĉielo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019.

Popoloj kaj iliaj patrolandoj estas ĝenerale lertaj en sia kapablo postvivi, malgraŭ sia manko de eduko, malgraŭ forlasiteco, malsato, pesto aŭ milito. Kaj tio okazas pro la forto de la Senmorta Spirito, kiu loĝas en ĉiu civitanino, en ĉiu civitano, ĉu ili havas aŭ ne havas konscion pri tiu realaĵo. Estas esence grave, ke ni komprenu, ke la vera civitaneco havas sian devenon en la Ĉielo, el kie ni efektive devenis, ĉar ekzistas Vivo antaŭ la vivo.

Shutterstock

La Sankta Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 1:1 ĝis 5, tion revelaciis al ni: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li [Kristo Jesuo] estiĝis nenio, kio estiĝis. En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis”.

Tela: Ivan Aivazovsky (1817-1900)

Tiu dia principo respeguliĝas en la zorgemo kaj respektemo, kiujn havas la spiritaj tradicioj rilate la ekziston de Ĉielo, kiu antaŭas kaj superstaras la materion.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.