La Homaro de la Planedo Absinto

Ni travivas gravan finon de apokalipsa ciklo, kiam “al ĉiu estos redonite laŭ liaj faroj”, laŭ tio, kion ni legas en la Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, 16:27, tuj post jenaj vortoj ankaŭ de la KRISTO: “Ĉar la Filo de Dio venos en la gloro de Sia Patro, kun Siaj Anĝeloj”, kiam ni ĉiuj nepre ricevos de Li, la fruktojn, bonajn aŭ malbonajn, de nia semado.
Al la obstinuloj, kiuj ne volas submetiĝi al la Dia Regado de Jesuo, estas rezervita, kaj tuj venos, la malbona rezultato de ilia semado. Ĉiu homo estas materie kaj spiritie respondeca pri siaj faroj.

En la unua volumo de “Brazilo kaj Apokalipso”, paĝo 55, mi priskribas tion, kio bedaŭrinde okazos al ili laŭ ilia propra elekto:
Kiam grandegaj amasoj da Spiritoj, ekzilitaj el unu el la mondoj rondirantaj la Stelon Kaprino*1, alvenis al la Planedo Tero, en tempo, kiu perdiĝas en la polvo de l’jarmiloj, ili renkontis la Homon en la unuaj stadioj de evoluado. Tiuj Spiritoj venintaj de la Konstelacio de Koĉero estas klasitaj de la tera religia tradicio kiel la ekzilitaj filoj de Eva, elpelitaj el Paradizo. Ili efektive estis forigitaj de ia paradizo, kiun ili perdis pro sia obstino pri malico.

En la nunaj tagoj, sur la Planedo Tero, kiu baldaŭ estos promociita al la kategorio de Mondo de Regenerado, fenomeno simila al tiu okazinta en la sistemo de Kaprino estas ripetiĝonta: miliardoj kaj miliardoj da Spiritoj devige foriros de tie ĉi al la Planedo Absinto, kaj tie ili trovos Homaron en komenca stadio, kiel tia loĝanta sur la Tero, kiam alvenis tien ĉi la kaprinanoj.
Kiaj estis la teranoj el tioma pratempo?
La karmemora Edgard Armond, en sia konata libro “La Ekzilitoj el Kaprino”, transskribas mesaĝon de la Spirito Johano, la Evangeliisto, publikigitan en “Romo kaj Evangelio”, de Pellicer:

― Adamo*2 ankoraŭ ne estis aperinta.
Ĉar mi vidis unu homon, du homojn, multajn homojn, kaj inter ili mi ne trovis Adamon kaj neniu el ili konis Adamon.
Estis la primitivaj homoj tiuj, kiujn mia Spirito atenta rigardadis.
Ĝi estis la unua tago de la Homaro, sed kia Homaro, mia Dio!...
Ĝi estis ankaŭ la unua tago de sento, de volo, de lumo; sed de sento, kiu apenaŭ sin distingis de sensaco, de volo, kiu apenaŭ forigis la ombrojn de la instinkto.
Antaŭ ĉio, la Homo serĉis ion por manĝi; poste li serĉis kamaradinon, unuiĝis al ŝi kaj ili havis filojn.
Mia Spirito ne vidis la Homon el Paradizo; ĝi vidis multe malpli ol Homon, ion iomete pli evoluintan ol supera besto.
Liaj okuloj ne spegulis la lumon de inteligento; lia frunto malaperis sub la malglata kaj malmola hararo de la kapo; lia buŝo, supermezure malfermita, plilongiĝis antaŭen; liaj manoj similis la piedojn kaj ofte estis uzataj kiel ĉi tiuj; harplena kaj rigida haŭto krovis liajn malmolajn kaj sekajn karnojn, kiuj ne kaŝis la malbelecon de lia skeleto.
Ho! se vi estus vidintaj, kiel mi, la Homon de la unua tago, kun liaj maldikaj kaj malviglaj brakoj falintaj laŭlonge de la korpo kaj kun liaj grandaj manoj pendintaj ĝis la genuoj, via Spirito estus ferminta la okulojn por ne vidi kaj penus ekdormi por forgesi.
Lia maniero manĝi estis kvazaŭ vorado; li trinkis malaltigante sian kapon kaj trempante siajn dikajn lipojn en la akvojn; lia paŝado estis peza kaj ŝanceliĝa kvazaŭ lia volo ne partoprenus; lia rigardo vagadis senesprime sur la objektoj, kvazaŭ lia vido ne speguliĝus en lia Animo; lia amo kaj lia malamo, kiuj fontis de liaj bezonoj kontentigataj aŭ malhelpataj, estis nedaŭraj kiel la impresoj montriĝantaj en lia Spirito kaj krudaj kiel la bezonoj, el kiuj ili naskiĝis.
La primitiva Homo parolis, sed ne kiel Homo: kelkaj gorĝaj sonoj, akompanataj de la gestoj necesaj por respondi al liaj plej urĝaj bezonoj.
Li fuĝis de societo kaj celis solecon; li kaŝis sin for de lumo kaj mallaboreme serĉis en mallumo la kontentigon de siaj naturaj postuloj.
Li estis sklavo de la plej kruda egoismo; li serĉis nutraĵon nur por si; li vokis sian kamaradinon en difinitaj periodoj, kiam estis pli trudaj la karnaj deziroj kaj, post la kontentigo de sia apetito, li retiriĝis denove al soleco, ne pli zorgante pri sia idaro.
La primitiva Homo neniam ridis; neniam iliaj okuloj verŝis larmojn; lia plezuresprimo estis krio kaj lia dolormontro estis ĝemo.
La ago pensi lacigis lin; li fuĝis de pensado samkiel de lumo.

Kaj poste Johano la Evangeliisto aldonas:

― Kaj en tiuj krudaj homoj el la unua tago, la korpa superregado generis la muskolan forton; kaj la volo subjugigata de la karno generis la malbonuzon de la forto; el la stimuloj de la karno, naskiĝis amo; el la malbonuzo de la forto, naskiĝis malamo; kaj la lumo, agante sur amo kaj sur la tempo, generis la primitivajn sociojn.
La familio ekzistas pro la karno; la socio ekzistas pro la forto.
La familioj loĝis ĉe ĉies vido, ili protektis unu alian, bredis brutarojn, starigis tendojn sur branĉoj kaj poste piediris surtere.
La plej forta viro estiĝas la mastro de la tribo; la plej potenca tribo estas la lupo de la ceteraj.
La triboj vagantaj, kiel uragano, iras antaŭen kaj, kiel akridoj, atakas la grundon, kie haltas iliaj svarmoj.
En tiu maniero, kiel bone vidigas la Evangeliisto en la fino de sia komonikaĵo, kun la paso de la tempo la familioj sin unuigis, formante tribojn, amalgamiĝante, kunmiksante tipojn, elektante estrojn kaj ellaborante la unuajn regulojn por komuna vivo, kiuj celis prefere la materiajn bezonojn pri nutrado kaj generado.

Jen tio, kio estas rezervita por la homoj, kiuj, pro siaj malicaj faroj, sin metos maldekstre de la Kristo, kiam, en la Granda Juĝo anoncita de la Evangelioj, “venos la Filo de Dio en Sia Gloro, kaj ĉiuj Anĝelo kun Li, tiam Li sidos sur la Trono de Sia Gloro; kaj antaŭ Li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj Li starigos la ŝafojn dekstre de Li, kaj la kaprojn maldekstre (...) kaj foriros la pekuloj (kiuj ne havas Bonajn Farojn profite al siaj similuloj: la semado estas libera, sed la rikoltado estas deviga) en eternan punon (ĝi estos eterna dum daŭros la eraro, la stato de pekado; dum pekanto ne sin liberigos el siaj ŝuldoj per la sinsekvaj reenkarniĝoj); tamen la justuloj iros en Eternan Vivon.”
Ni amu unu alian, kiel Jesuo amis nin, por ke ni meritu Lian kompatplenan protektadon, en tiu ĉi tragedia ciklofino.


La Planedo Absinto

Denove pri Absinto, kiu estos la plenumanto de la “baldaŭ okazonta elpurigo de nia planedo”, skribas Zarur en la 18-a Biblia Ŝlosilo pri la Triumfa Reveno de la Kristo de Dio ― La Granda Suferado, kia neniam okazis nek okazos sur la Planedo Tero:

“Por fini tiun ĉi ŝlosilon pri la Granda Suferado, jen denove la Apokalipso de Jesuo laŭ Johano, 8:10 kaj 11 ― ‘La tria Anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj. La nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo, kaj multe de homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis’. Pri tiu ĉi cikla ŝanĝiĝo, Nostradamus skribis: ‘Kiam la tempoj alvenos, okazos tiel granda aliiĝo, ke multaj opinios la Teron ekster ĝia orbito’ (Letero al Henriko 2-a). Li skribis, plie ke ‘la Tero ne restos eterne klinita’. La unua, kiu parolis pri tiu astro el Apokalipso estis, sendube, Nostradamus. ‘La Suno, eklipsate de Merkuro, pasos tra nova ĉielo. La Antikristo ĉion detruos, por la lasta batalo’ (Jarcento, 4:29); ‘Kiam la Suno estos plene eklipsita, pasos tra nia ĉielo nova ĉiela korpo, La Monstro, kiu estos vidata plentage.’ (Jarcento, 3:34); ‘Dum 40 jaroj tiu astro restos nevidebla nudokule; dum 40 jaroj, ĝi estos vidata per lensoj. Okazos granda diluvo kiam ĝi estos vidata nudokule’ (Jarcento, 1:17). Tiu Monstro, kiel ĝin difinis Nostradamus, forportos kun si ĉiujn kiuj malbonigis la Teron. Restos sur tiu ĉi Planedo nur tiuj, kiuj daŭras kun la Kristo, persistante ĝis la fino. Do, kiel diras Jesuo, ‘Feliĉaj estas la leganto kaj la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi; ĉar la tempo estas proksima.’”.

TBV
La Plej Vizitata Monumento en Brazilio, Brazilo

Templo de Bona Volo ― TBV ― estas la plej vizitata monumento en la federacia ĉefurbo de Brazilo, laŭ Setur ― Turisma Kancelario de la Federacia Distrikto. Ĝi estas verko tute dediĉita al la Universala Solidareco, kiu Legio de Bona Volo konstruis per la helpo de multaj homoj, konfirmante la aserton: “La popolo helpas, LBV plenumas!”.

La karmemora Fondinto de la Monda LBV, Alziro Zarur, maturigante la idealon pri la Templo de la Senlima Ekumenismo, kiun li imagis ekde 1926, almetis tiun ideon, en 1949, ene de la Statuto de la Institucio, ĉar li konsciis, ke li estis plantanta semon por la estonto. Kiam lia postveninto, José de Paiva Netto, prenis sur sin la respondecon konstrui tiun Templon per la helpo de la Popolo ―, kaj inaŭguris ĝin en 1989, tiam la Homaro kontemplis la rezulton de la realiganta kapablo de la Homoj de Bona Volo: malpli ol 4 jaroj post starigo de TBV-fundamentojn, oni konstatis, ke estis plenumita la idealo revata dum pli ol 60 jaroj.

Kaj en Decembro 1994, apud TBV, Legio de Bona Volo inaŭguris la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco, la Forumon de la Tria Jarmilo.

Bonvenon!

___________________________________________

*1 Stelo Kaprino: ĝi estas ia Suno el alia sistemo de Planedoj ankoraŭ ne malkovrita de la Homo.
*2 Adamo: biblia nomo uzata kiel simbolo de ia granda spirita kolektivo ekzilita el la planeda sistemo de Kaprino al la Tero. Legu pli pri tiu temo en la libro “Biblio for la Popolo”, de José de Paiva Netto, eldonita de LBV.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.