La morto de “morto”

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Mortintoj ne mortas”, de Oktobro 2018. | Aktualigita en Decembro 2019.
Tela: Cristóbal García Salmerón (1603-1666)

Johano Evangeliisto

En mia verko Mortintoj ne mortas, mi klarigas, ke la Apokalipso de Jesuo, la Libro de Revelacioj, plena de okulfrapaj simboloj raportitaj de Johano Evangeliisto, la mediumo el Patmos, surprizas nin per neatendita afero. En la versiklo 14 de la 20-a ĉapitro, ni vidas, ke io nekredebla okazis: la morto de “morto”: “Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto — la fajra lago”.

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Paŭlo

Ĝi ne signifas la malaperon de ĝi, kiel deziras iuj personoj, cetere bonintencaj, kiuj supozas, ke ili eternigas la materian vivon per konservado de la mortema korpo, frostigita, kiel volas krioniko1, sed la morton de la “morto”, “la lasta neniigota malamiko”, laŭ la inspiroplena rigardo de la Apostolo de la Nacianoj (Unua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, 15:26). Ju pli ni lernas, spirite, pli efike ni neniigas ĝin.

Mortos la “morto”, kiu subtenis la malfeliĉan regnon de spirita nescio en la tuta Tero.

Nun, la homoj komencas scii, kial ili vivas, mortas, reenkarniĝas, kaj, ke mortintoj ne mortas! Jen kial antaŭeniras la Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj2, kiun Alziro Zarur (1914-1979) anoncis en la jaro 1953. Kaj mi asertadas, ke ne eblas realigi ĝin kaŝante la Spiritojn. Tiu estas la celo, ke oni disponigas al ili la potencajn mikrofonojn de la Supera Reto Bona Volo de Radio kaj de Bona Volo TV; paĝojn en niaj publikaĵoj kaj en niaj portaloj en interreto; fine, por ke ili ĉiam alportu siajn tre fratajn sciigojn.

Rilate al tiu “fajra lago”, menciita en la versiklo 14 de la 20-a ĉapitro de la Apokalipso, temas pri la kulposento, ĉar vere tiu estas dolora morto por la kulpa konscienco.

La frustra  krioniko

Koncerne krionikon, ankoraŭ troviĝas homoj, kiuj pretendas per ĝi atingi longan vivon de la korpa vesto. Tamen, ne tiel funkcias la afero...

Kiam ni studas la funkciadon de spirita meĥanismo, tiam ni lernas, ke ekzistas etera korpo, kiu gvidas, pere de la Animo, la tutan regadon de niaj sentumoj. Kaj frostigo povas enfermi la Spiriton en la somatan korpon. Cetere, Apostolo Paŭlo, en sia Unua Epistolo al la Korintanoj, 15:39 kaj 40, admonas:

39 Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.

40 Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.

Arquivo BV

Alziro Zarur   

Ĉar la homaro plu restas en grandega malprogreso rilate diajn aferojn, parto de la Scienco — pro antaŭjuĝoj, arogantemo aŭ tabuoj —, iel suferas barojn, flanke de multaj el ĝiaj plej bonaj reprezentantoj, en la antaŭeniro rilate la tiel nomatajn “okultismon” kaj “misteron”. Progreso direkte al aferoj de la Spirito ankoraŭ treniĝas tre malrapide. Sed kiel diras nia amiko Flexa Dourada (Ora Sago, Spirito):

— Kiam Jesuo volas, Li faras. Li klakas per la fingroj kaj la aferoj miksiĝas kaj transformiĝas [kaj ekumeniĝas].

Se ni ne atentas pri la Dia Moralo kaj pri la ekzisto de Animo, tiam Instruisto Sufero ekagas por vidigi al ni la eksterkorpan realon, tiun Dian Determinismon. Ĉar Vero, inkluzive koncerne spiritajn temojn, kiam ĝi ne estas akceptata laŭ la alvoko de Ĉiela Amo, petas la ĉeeston de Plejalta Justeco por revenigi la homon al ĝusta vojo por lia plena mensklarigo. Kaj ne temas pri puno — iuj homoj teruriĝas pri tiu afero: “Ho, Dio punas!”, ili ekkrias. Tamen, ili tion faras ĉar ili ne atente legis tion, kion Jesuo diris al la adeptoj de la Eklezio en Laodikea (Apokalipso, 3:19):

— Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

Efektive, la Dia Leĝo ne punas, sed alĝustigas. Tamen, por surdaj oreloj, de “popolo malmolnuka” (Eliro, 32:9), efikas nur la tre elokventa lingvo de defio, de Doloro.

________________________
1 Krioniko — Tio estas procezo de konservado de homoj kaj bestoj en malaltaj temperaturoj. Tiu tekniko celas konservi la materian korpon, ĝis aperos resanigo kontraŭ la malsano, kiu pereigis ĝin. Tiam, laŭ ĝiaj defendantoj, por ne forperdi ĝiajn fizikajn proprecojn, la korpo estos “revivigita” per plialtigo de la temperaturo, oni resanigos ĝin, kaj ĝi revenos al la ordinara vivo. La dubaj teknologioj pri estonta revivigo proponataj de krioniko estas ankoraŭ hipotezaj kaj ne tre konataj aŭ ne agnoskitaj. Usono enhavas en siaj leĝoj regularon pri frostigo de homoj. Oni nur rajtas kriokonservi korpojn, kiujn oni laŭleĝe atestis, kiel mortintajn. Alie, oni agus murde aŭ memmortige.

2 Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio — Anoncita de Alziro Zarur en la jaro 1953, ĝi enhavas ampleksan movadon kun karaktero tute ekumena, kiu starigas konscian interŝanĝadon inter la du Homaroj: tiu sur la Tero kaj tiu de la Ĉielo sur la Tero. Tiu iniciato plivastiĝis ekde la jaro 1990, kiam la verkisto Paiva Netto aldonis la esprimon “Lumaj” kaj evoluigis la praktikajn kunsidojn de la Tutmonda Spitituala Centro (CEU, laŭ signifo en la portugala), kaj kreis, je la 6-a de Januaro 1992 la unuan efektivan grupon de rekta mediumeco en la Religio de la Universala Amo. Sub la gvidado de Paiva Netto, D-ro Bezerra de Menezes kunordigas, en la Spirita Mondo, tiun avangardan laboron. Je la 3-a de Aprilo 1993, tiu bonkora klinikisto en la Ĉielo diris la jenon: “La kuracista laborgrupo de la Dia Medicino rigardas al ĉiuj, ne nur al tiuj, kiuj sidas en la ĉambroj de Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj ne povis alveni, pro fizikaj, korpaj, materiaj malfacilaĵoj. Ni havas 50 mil kuracistojn en la Etero, kiuj laboras intense por liberigi Brazilon kaj la mondon de fizikaj kaj spiritaj malsanoj”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.