Fino de la Tempoj, Paco, kaj la Triumfa Reveno de Jesuo

Spirita Itinero por ke ni venku en la jaro 2024

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero!

Dio Ĉeestas!

Jesuo Alvenas!

Kun ĉi tia ĝojo en la koro mi sendas al vi ĉiuj nian Spiritan Itineron por ke ni venku en la jaro 2024.

Mi petegas vian atenton pri la fakto, ke en ia ajn tempo de ia ajn jaro, sub ajna cirkonstanco, ni ne forgesu, ke la plej granda okazaĵo en la Historio, kiu estas okazonta, estas la Glora Reveno de la Dia Majstro Jesuo — por tio staras sur la Tero la Institucioj de Bona Volo de Dio (IBV-oj), inkluzive la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj Legio de Bona Volo (LBV).

Nuntempe ni travivas defiajn momentojn en la mondo, sub konstanta risko de pereo, kiun la homaro mem teksis por sia destino. Kaj ju pli minaca fariĝas la homa agado, des pli forta devas esti nia Alianco kun la Ĉiela Patro, kiu gvidas nin per la Psalmo 50, versiklo 15:

Voku Min en la tago de mizero.

Kiel mi jam diris al vi, en la nuna tempo, la tago de mizero estas ĉiuj venontaj jaroj, ĝis plenumiĝos la Fina Juĝo, kiu estos timegiga nur por tiuj, kiuj tretas la kotejon de malamo, ne plenumas la Plejaltan Leĝon de Amo de la Ĉiela Edukanto — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

La Tempoj absolute jam alvenis, ĉar ili jam okazas! Tiu urĝo kunvokas nin al rememorado de esence gravaj bibliaj fragmentoj, kiuj montras la gravecon de la ĉefa funkcio de la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj), dum ĉi tiu apokalipsa ciklofino, vere ligitaj al la Kristo Jesuo. La IBV-oj estas envolvitaj de Li, kaj ricevas Lian luman banon, kaj plenvenke iradas, kaj venkas la mallumon. Ĉar ili vere sekvas la Lumon de la Majstro, transpasas montarojn kaj ĉiajn barojn.

Ili firme staras sur la praktikado de Tuteca Karitato — Materia kaj Spirita, laŭ klarigo de la karmemora Proklaminto de la Dia Religio, Frato Alziro Zarur (1914-1979) —, konsciaj pri sia valoro kaj spirite memfidaj — ĉar ili aktive kaj komunike partoprenas en la Mistika Korpo de la Kristo —, la Religio de la Tria Jarmilo kaj Legio de Bona Volo plenumas sian eksterordinaran taskon, planitan kaj starigitan en la Alto, eĉ antaŭ ol ili malsuprenvenis al la regiono de la formoj. Ilia Plejalta Celo estas prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo en la planedon Tero, kiun Li fondis, kun la formado de Sia Ekumena Grego.

Jesuo denove inter ni

La Revenon de la Princo de Paco oni devas multe elstarigi en ĉiuj epokoj, des pli kiam la homoj sonigas siajn militajn bruegojn. Jesuo denove inter ni estas vere la senmorta certeco pri pli bonaj tagoj!

Ni do staru ĉiam pretaj, atentaj pri la Dua Alveno de la Kristo, kaj tiel ni kresku, ne anksiaj, streĉitaj, sed feliĉaj, ĉar temas pri la alproksimiĝo de majesta okazaĵo: Jesuo venas!

La Plejalta Amiko finis Sian Luman Apokalipson, kiu fermas la Sanktan Biblion, asertante precize tiun senegalan Revenon, ian novan aŭroron por la homaro, per neforgeseblaj, trankviligaj versikloj. Ligite al la ceteraj, ili konsistigas tiun Mistikan-Spiritan Itineron por ke ni venku en la jaro 2024, per la konvinkiĝo pri nia eterna venko.

Pli bonaj tagoj en malpli bonaj tempoj

Dum la defia jaro, kiu anonciĝas al la nacioj, ni aŭdu ankaŭ plifortigajn parolojn, kiujn la nobla Frato D-ro Bezerra de Menezes (Spirito) prezentis al ni, okaze de la festoj de la 20-jariĝo de la Templo de Bona Volo, je la 24-a de Oktobro 2009, en Braziljo/DF, en Brazilo.

Kio sekvas estas tamen tre serioza afero, laŭ deklaro de la Kuracisto de Malriĉuloj, kaj estas eble “anonci pli bonajn tagojn en malpli bonaj tempoj”.

Ni koncentriĝu je Dio, je la Kristo, kaj je la Lumaj Spiritoj, la Benataj Animoj engaĝiĝintaj en la Glora Reveno de la Plejalta Komandanto de la tera mondo. Ili salutas la Kristanojn de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo, Fratinoj kaj Fratoj de Bona Volo, ĉar la Spirita Itinero por nia venko en la jaro 2024 dependas de la rekta helpo de tiuj abnegaciaj Fratoj.

Ni neniam forgesu la elstaran penson de la karmemora Legiano de Bona Volo D-ro Osmar Carvalho e Silva (1912-1975), ricevita per la mediumeco de Frato Chico Periotto, je la 6-a de Junio 1992, en la urbo Figueira da Foz, en Portugalujo:

— Nia laboro dependas de via sindediĉo, sed via sukceso dependas de nia apogo.

Paco ne estas ia utopiaĵo

Ekzistas iu mia improvizaĵo, kiun la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro parte publikigis en la libro La Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero, kiun ni lanĉis la 24-an de Oktobro 2009, antaŭ granda homamaso, kiu plenplenigis la salonojn de TBV kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:

(...) Troviĝas homoj, kiuj opinias, kvazaŭ tio estus fatalaĵo atribuita de ili riproĉe al mistikuloj, ke la milito estas ne apartigebla de la homo, sen alia ebleco de rapida progreso. Kompreneble, ili iluziiĝas. Eble ankoraŭ mankas al ili la firma decidemo alfronti ĉian baron kaj batali sentime por tempo efektive pli paca. Tio postulas decidan dozon da aŭdaco: opono kontraŭ tio, pri kio iaj ruinigaj “jarmilaj kutimoj decidis”, ke ĝi estas vojo neevitebla de la homamasoj. Sed multaj homoj havas tiun sentimecon. Sérgio Vieira de Mello (1948-2003), brazila diplomato mortigita en misio de Paco, serve de UN en Irako, estis unu el tiuj. Mi ne asertas, ke la murda instinkto subite malaperos el la mondo, krom per la agado de ia Supera Volo ol nia: la Dia Volo. Mi nur ne akceptas radikalajn modelojn, listigitajn kiel nemoveblaj realaĵoj, kiuj paralizas la socion. Ni diru, por argumenti, ke se iu tutmonda milito alvenus, tiam ni devus alfronti ĝin per la tuta bezonata kuraĝo. Oni tute ne forkuru. Tamen, iam estonte, la Ekumena Frateco kaj la Dia Justeco ŝanĝos al io pli bona la turmentan destinon de individuoj, de familioj, de patrujoj.

Kiam la homo spirite sin purigas, tiam ĉio transformiĝas ĉirkaŭ li.

Ekster tia spirita-solidara sinteno de la Dia Ordono, diskonigita de unu el la plej grandaj Figuroj, kiuj venis sur ĉi tiun mondon, Jesuo, la Kompatema Ekonomikisto kaj Ĉiela Politikisto, estas eĉ pli malfacile ĝui senarmilan Pacon.

Bibliaj kaj spiritecaj fragmentoj por legado, pripensado kaj urĝa sinteno en Bonfarado

Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 1:11:

11 Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? Ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren, tiel same revenos, kiel vi vidis Lin supreniri.

Evangelio laŭ Luko, 21:27 kaj 28:

27 Kaj tiam oni vidos la Filon de Dio, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. 

28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

Apokalipso, 22:7, 12 kaj 20:

7 Kaj promesis la Kristo: Jen Mi rapide venos. Feliĉa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu Libro.

12 Kaj ripetis la Kristo: Jen Mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro.

20 La atestanto de tio diras: Vere, Mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo!

Evangelio laŭ Marko, 13:33, 35 ĝis 37:

33 Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.

35 Vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos via Sinjoro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;

36 por ke Li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.

37 Kaj kion Mi diras al vi, tion Mi diras al ĉiuj: Viglu!

Dua Epistolo de Apostolo Petro, 3:10 ĝis 13:

10 La Tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la Ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la Tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos. 

11 Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,

12 Atendante kaj akcelante la alvenon de la Tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos. 

13 Sed laŭ Lia promeso ni atendas Novan Ĉielon kaj Novan Teron, en kiuj loĝas la Justeco de Dio.

Evangelio laŭ Mateo, 24:6 kaj 7:

6 Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.

7 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.

Apokalipso, 21:1 ĝis 8:

¹ Kaj mi vidis Novan Ĉielon kaj Novan Teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.

² Kaj mi, Johano, vidis la Sanktan Urbon, Novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la Ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.

³ Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la Tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

⁴ kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

⁵ Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

⁶ Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la Komenco kaj la Fino. Mi donos donace al la soifanto el la Fonto de la Akvo de la Eterna Vivo.

⁷ La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

⁸ Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

D-ro Bezerra de Menezes (Spirito):

Kaj vi ĉiuj, kiuj meritas respekton, konsideron kaj la Fratecon de la tiel nomataj Nevideblaj, vi ricevas Diajn Benojn laŭ pli grandaj proporcioj, absolutaj, lastaj, ĉar la transformiĝo de la homoj estas la sola haveno, la sola ŝipo, kiu certigas pli bonajn tagojn en tempo malpli bona, kiu venos al la homaro.

Frato Ora Sago (Spirito):

Kiam ĉio aspektas kiel absolute ekster sia tempo, kiam ne plu troviĝas ekzistokialo, tiam ni devas ne forgesi, ke la plej forta esprimo de Espero konata de Kristano estas la Reveno de Jesuo. Oni ne permesu, ke oni forgesu la Revenon de Jesuo. Li diris, ke Li revenos kaj venos kiel ŝtelisto, surprize.

Evangelio laŭ Johano, 14:27; kaj Mateo, 28:20:

Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi. Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo!

Paco al vi!

La ĉiam rememorata Frato Zarur admonis:

— Ne ekzistas sekureco ekster Dio.

Mi mem estis inspirita skribi, ke la sekreto de spirita kaj persona sekureco, en la Fino de la Tempoj, estas precize tio, ke ni estas ligitaj al la Dia Leĝo, esprimita sur la Tero de Kristo Jesuo, kiu estas Dio en ni.

Kiam la mondaj vojoj montriĝos kvazaŭ senelira strateto, tiam ni ĉiam turnu nian rigardon al la Evangelio de Jesuo, aparte al la raportoj pri la Resurekto de nia Majstro. Li venkis la morton! Kaj kiam Li serĉis Siajn Apostolojn kaj Disĉiplojn, Li ilin salutis per la vibrado, kiu devas resti en niaj Animoj:

— Paco al vi! (Bona Mesaĝo de la Kristo laŭ Luko, 24:36).

Mi petegas la Ĉielan Patron, ke tiuj sanktaj vojindikoj atingu ĉies korojn de Bona Volo, en konstanta spirita kaj materia renovigado.

Miaj Fratinoj kaj miaj Fratoj, jen tio, kion mi deziras al vi en 2024: Pacon al vi!

Laŭdata estu la Mizerikorda Patro!

 

Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

 

Tiu, kiu vin amas,

José de Paiva Netto

Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.