La Koro de Persistanto en Jesuo

La Dia Solidareco

San-Paŭlo/SP, Brazilo, Sudameriko.
Frumatene de la 15-a de Oktobro 1987, ĵaŭdon, je la 4:37 horo.

Miaj karaj Fratinoj kaj miaj tre estimataj Fratoj, Legianoj de Bona Volo de Dio, Kristanoj de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo*1, spiritaj filoj de mia koro,

Dio Ĉeestas!
Jesuo Alvenas!

Vin ĉiujn mi envolvas per plejalta sento de la Nova Ordono de la Kristo“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34 kaj 35) —, la Leĝo de Universala Solidareco. 

Mi salutas vin krome kun la Amo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu pro la Plejalta Mizerikordo, kiu regas la mondojn, permesas al ni, por nia gloro, sole nur paŝi al la brusto de la Savanto de la humilaj. Laŭdata estu tia eksterordinara destino!

En la heroa Kultivejo de la Bona Volo de Dio, ni faru Bonon, petegante la Ĉielan Patron, ke Li klarigu nin, prilumu nin kaj ĉiam benu nin.

Ĉia bonfaro de nia flanko estas Lumo, kiu liberigas nin de la terura nokto, kiu alproksimiĝas al la homaro.

La Ordono de la Kristo al ĉiuj homoj estas: komprenemo, unuiĝo, persistemo en la Frata Idealo de Bono. Li mem konsilis al la fidelaj batalantoj de la Eklezio en Filadelfia (Apokalipso, 3:10 ĝis 13):

Letero de Jesuo al la Eklezio en Filadelfia

10 Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, Mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la Tero.

11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

12 La venkanton Mi faros kolono en la Templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj Mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la Nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian Novan Nomon.

13 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la Eklezioj de la Sinjoro.

Grandaj venkoj alproksimiĝas al la Benataj Domoj de Dio, nome al la Institucioj de Bona Volo*2!

Kun la koro plenplena de Frata Amo al vi ĉiuj, mi lasas, ke el mia Animo eliru ĉi tiuj vortoj, petegante de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke ili alportu al vi la tutan Bonon, kiun mi deziras al vi. Eĉ kiam mi vin admonas plej energie, vi kredu: mi nenion diras aŭ faras al vi, sen kondukiĝo de arda Amo al vi. La vivo nenion valoras sen la Amo, kiun oni bruligas en la spirita interno de ĉiu homo el ni, nome socio.  

Miaj karaj spiritaj filoj, la Religio de la Tria Jarmilo apartenas al Dio. Efektive, ĝin havas Dio. Ĝi meritas de ni plej grandan devotiĝon, admiron kaj respekton, ĉar laŭ ĝi ĉiu kreito de Dio estas Dio en la kreito.

Ĝi reproduktas, en mikrokosmo — Tero, la Leĝon de la Ĉiela Patro, kiu unuigas la plejaltajn Tutplanedajn Kristojn*3 en la Makrokosmo Universo: la Dian Solidarecon! Ĝi enkorpigas ĉi tie tion, kio tie estas ordinara afero.

Tial, estante inter vi, mi ne laciĝas paroli al vi pri la Universala Leĝo de Dio, kiu tenas kune en Eterna Vivo ĉiujn ĉielajn astrojn, kiuj formas la miliardojn kaj miliardojn da galaksioj, kiuj entenas videblajn kaj nevideblajn homarojn: la Dia Solidareco! Ĝi estas la Amo de la Nova Ordono de Jesuo. Mi ripetas:

Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:13).

Ĝi estas tiel potenca sento, ke la veraj Kristanoj de la Nova Ordono de Jesuo, per ĝi konservas sin unuecigitaj dum du jarmiloj, eĉ se anonimaj, trovante en Apostolo Petro la plej grandan perilon de kunpaciĝo*.

La Plejalta Ordono de la Saĝa Instruanto daŭre faras, ke la civilizacio, almenaŭ laŭ tio, kion oni vidas ĝenerale kiel tia, mirakle postvivas siajn plej malbonajn tempojn de frenezeco. Tiu Normo de la Ĉiela Regado atingas pli profunden ol ĉio, kion oni povas imagi. Ĝi kondukas nin al amo per la Amo de Dio, kaj krome solidigas en la koro de la homo la sekreton de civilizacio, kiu ne subpremas homojn, popolojn kaj naciojn, tio estas, Reciprokecon:

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili (Evangelio laŭ Mateo, 7:12).

Spirita Infrastrukturo

Malbona afero de multaj leĝodonantoj en la mondo estas nescio, ke la Leĝo, se ĝi devas esti perfekta kaj eterna, devas esti skribita per la inko de Grandanimeco de Dio en la Animo de ĉiu civitanino, de ĉiu civitano. En tiel granda spirita nescio, ili nenion alian faras ol konduki loĝantarojn al kolektiva morto.

Dio estas tiel grandanima, ke Li kreis la Universon, eĉ plie, la Universojn, por ke ni povu en ili vivi. Krome: Li disponigas al ni kondiĉojn, por ke dum senĉesa evoluado ni povu ĝui iliajn senegalajn bonaĵojn.

Legianoj de Dio, Kristanoj de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo! La tuta Potenca Forto kiu prilumas, liberigas kaj antaŭenpuŝas la Kreaĵon troviĝas je la servo al la eta homo, kiu povas fariĝi reĝo aŭ reĝino de sia propra destino, sed bedaŭrinde ankoraŭ plu preferas esti sklavo aŭ sklavino.

Sciu, ke tiu tuta Dia Potenco troviĝas ankaŭ je la dispono de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Tamen, estas necese, ke — el la profundo de via Animo kaj per la esprimiĝo de via laboro — vi celu, ke ĝi agu super vi kaj per vi por la bono de la homaro.

La Dia Profeto neniam eldiris vanajn vortojn. Li diris:

— Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo (Evangelio laŭ Johano, 15:16).

Ĉu vi scias peti?

Jen alvenis la momento tion montri.

La tuta Spirita Infrastrukturo de la Religio de la Tria Jarmilo estas kunmetita. Vi povas majeste konstrui sur ĝi — per la Nova Ordono de la Dia Sinjoro.

Vi estas la homoj spirite plej riĉaj en la mondo; sekve, ankaŭ materie, ĉar vi ne perdas tempon en kolektado de riĉaĵoj, kiujn la vento de Historio konsumos. Jen la Saĝulo de Jarmilo vin admonis:

Sed provizu al vi trezorojn en la Ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Jesuo (Mateo, 6:20 kaj 21)

Kaj kiom da homoj inter vi ankoraŭ ne perceptis laŭ plena amplekso tiun senkomparan trezoron?... Sed baldaŭ vi havos nenian alian eblecon, krom vidi kaj rekoni por via propra feliĉo tian frapantan fakton. Kompare kun tio, kio okazas sur la Tero, vi estas feliĉaj. Ne nur koncerne tion, kio okazas malproksime; sed ankaŭ proksime al vi, trans viaj landlimoj.

Saĝega Gvidado de la Spirita Regantaro

Spiritaj Amikoj ĉiam volas helpi vin. Ne spitu ilin. Ili formas la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito de Supre, en la Supera Alto, en la Sublimaj Regionoj, kie troviĝas la Plejalta Kondukanto de niaj vivoj, Jesuo! Ili estas vivantaj, vigle vivantaj, laborantaj kaj dezirantaj sukceson en la Agado de Dio en la mondo. La karmemora Frato Alziro Zarur (1914-1979), nobla Proklaminto de la Dia Religio, kaj Spiritoj de la valoro de D-ro Bezerra de Menezes, Emmanuel, Meimei, Andreo Ludoviko, Scheilla, Eurípedes Barsanulfo, Osmar Carvalho e Silva, Nair Torres, Joaquim Evilásio Coelho kaj multaj aliaj atentas pri nia destino, kaj esperas de nia flanko Bonan Volon.

Nia mondo kaj ĉiuj ĉielaj astroj havas regantojn. Fortan Spiritan Regantaron malgraŭ ke tolerema kaj kompatema. Sub ĝia Saĝega Gvidado, ni ĉiuj troviĝas. Ĝi, plej alta, gvidas nian evoluadon. Ĝi nenion perdas, kaj nenio perdiĝas.

Nia Reganto estas Jesuo

La Religion de la Universala Amo, Dian Kreaĵon, respondecas Spiritoj altrangaj, kiuj kondukas la Teron sub la ordonoj de la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro.

Plenumu vian parton, Legianoj de Bona Volo, Kristanoj de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo! Plenumu vian sindevigon, Ekumena Junularo kaj Soldatetoj de Dio, de LBV. Kaj la kvar Ĉefanĝeloj — Gabriel, Miĥael, Rafael kaj Fanuel — kantos vian gloron, en la eksterordinara Tago de la Triumfa Reveno de Jesuo!

La Dia Gasto alvenas! Li promesis, en Sia Bona Mesaĝo, laŭ la notoj de Johano,14:18:

Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi!

Sekve, Li revenos!

La Suno Jesuo forpelas la mallumon

Mateniĝas.

Lumo forigas mallumon.

Nova tago naskiĝas.

La homoj ellitiĝas por labori. Progreso antaŭeniras.

Tiel eterne estu en la Institucioj de Bona Volo: la Lumo de la Kristo, kiun neniu homo povas estingi, ne permesas la antaŭeniron de la mallumo de spirita nescio. Kaj tiu venko, eĉ pli ol de Li, dependas de ni, de la merito, kiun ni kreos per nia klopodado por la Eterna Bono, kiu estas Dio mem — revelaciita de Jesuo kiel Amo (Unua Epistolo de Johano, 4:8).

Legianoj de Bona Volo, Soldatoj de Dio!

Granda nokto anonciĝas super la Tero. Tion kaŭzas la fakto, ke la homoj ĉiel emas vuali la lumon, kiu brilas en ili mem.

En LBV kaj en la Dia Religio vivas Astro, kiu neniam ĉesas lumi: la Suno de Karitato — Jesuo!

Vi neniam forgesu — precipe vi, kiuj havas administrajn respondecojn, vi ĉiujn, hodiaŭ kaj en estonta tempo — ke la solvo por niaj problemoj, inkluzive de tiuj pri batalado por financaj rimedoj, tre bezonataj por la materia subtenado al bezonantoj, troviĝas en la Spirita Mondo, de kie Jesuo nin regas. La regado de la Tero komenciĝas en la Ĉielo. Li diris en Sia Evangelio laŭ Mateo, 6:33:

Celu unue la Regnon de Dio kaj Lian Justecon, kaj ĉio tio [materiaj aferoj, do homaj kaj sociaj] estos aldonita al vi.

Kiam vi kunsidos por solvi materiajn defiojn, memoru tion, ĉar la Kristo mem instruis al ni:

Petu, kaj estos donite al vi. Dio ne estas indiferenta eĉ al morto de birdo. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? (Evangelio laŭ Mateo, 7:7; 10:29; kaj 7:9 ĝis 11).

Certe pro tio, je la 5-a de Januaro 1975, Frato Zarur elmontris en la ĉefurbo de la subŝtato San-Paŭlo — post kiam li mem lasis ĝin kaŝita —, la Perfektan Formulon de la Altega Provizanto en la Deksepa Biblia Ŝlosilo pri la Triumfa Reveno de la Kristo:

Ekzistas perfekta formulo por solvado de la grandaj problemoj de la Ŝtatestroj, en la scienco regi la popolojn. Sed oni ne rajtas doni ĝin al hundoj kaj al porkoj: ili tuj koruptus ĝin, klopodante submeti ĝin al siaj bestecaj instinktoj. Baldaŭ ĝi estos donita al Brazilo. Poste oni ja ekkonos ĝin en la tuta mondo, sed tiamaniere, ke submetiĝos al ĝia povo ĉiuj reĝoj, imperiestroj, diktatoroj, prezidentoj, guberniestroj kaj estroj de ĉi tiu regno de satano. Mi ripetas: ĝi estas la Perfekta Formulo. Sed tiel simpla, ke laŭ la kompreno de “praktikaj homoj” ĝi aspektos kiel utopiaĵo. Tute male: ĝi estas la Formulo de Jesuo! Tial, ĝia esenco estas.........

Tiutage, li kompletigis la punktitan linion per la jena diraĵo:

(...) Sekve, skribu sur la punktita linio de mia libro: la esenco estas precize la venko de la Nova Ordono de Jesuo, per la unuiĝo de la malsupra homaro al la Supra Homaro.

Ĉiam preĝi kaj vigli

Jen. Sed tio signifas, ke vi neniam devos ĉesigi la laboradon por la Konscia Unuiĝo de la Du Homaroj. Fido plifortigas nin, sed laboro nin kontentigas. Jen la kialo paroli pri Realiganta Fido*4.

Jesuo regas nin! Kaj Li admonas nin por viglado: 

Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo por la Lasta Juĝo (Evangelio laŭ Marko, 13:33).

Al Li, mia Sinjoro, mi petegas en momentoj de turmento. Kaj de Li mi neniam ricevis spitan respondon. Male! Tamen, estas necese, ke ni sciu kompreni kaj akcepti Lian Sanktan Volon, senfine pli saĝan, do pli praktikan, ol nia.

Kiu fidas Jesuon ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo!

Sublima ekzemplo de humileco

Kun la penso ĉe Dio, kies Vizaĝo estas Amo*5, mi respektoplene kisas viajn manojn kaj lavas viajn piedojn, simile al tio, kion faris Nia Sinjoro al Siaj Apostoloj (Evangelio laŭ Johano, 13:1 ĝis 11), tiel ke vi faru la samon inter vi, en ia Solidara Altruisma Ekumena Socio, kia estas la socio de la Tutplanedaj Kristoj, la plej bona modelo por observado.

Tio faros vin viglaj; ĉar forta kaj grandanima estas la Domo, kiu vin ŝirmas: LBV — Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito: Patrinoj kaj Instruistinoj de viaj destinoj.

Sekvu iliajn ekzemplojn. Kaj ne longe poste, sed laŭ via merito, vi ne plu konos la doloron. Sekve, mi ripetas, “preĝu kaj viglu” (Evangelio laŭ Mateo, 26:41). Tio estas, Preĝu kaj Laboru, ĉar laŭ la popola diraĵo, senokupa cerbo estas metiejo de satano.

Mi petas de la Ĉiela Paŝtisto permeson por vin beni, mi tion faras kun la humileco de ia Laboristo de Dio.

Mi amas vin, kun Anima pureco kaj forto.

Antaŭen, ni ĉiuj, kune kun la Kristo!

Ni estas sekuraj en la Dia Sekureco de la sekuraj manoj de Jesuo!

Saĝe diris la karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj Fondinto de LBV:

— Ne troviĝas sekureco ekster Dio;

kaj

En kia ajn cirkonstanco, tuj pensu pri Jesuo!

Ni kunigu niajn spertojn. Ni ne timu la kreskadon de niaj gefratoj. Sukceso de unu homo estas sukceso de ĉiuj homoj. Neniu estas pli granda ol alia homo. Ni ĉiuj estas filoj de la Religio de la Universala Amo. Ĝi ja estas tiu, kiu fariĝas pli granda, ĉar ĝi reprezentas en la praktiko la principojn de la Nova Ordono de la Sinjoro de Paco. Kaj ĉar ni estas Liaj filoj, ni estu konstante sindediĉaj al Bono.

Frato Zarur instruis:

Ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio. La laboro starigas la diferencojn.

Efektive, kiu emas kreski, tiu laboru kaj kultivu je ĉiuj siaj agoj la kuraĝan humilecon, tiun, kiu postvivas la premojn de doloro, ĉar tiu montras la eternajn valorojn de la homo. Cetere, de la Ĉiela Edukanto venis la instruo, en Lia Sankta Evangelio laŭ Marko, 9:33 ĝis 37:

La plej granda en la regno de la ĉielo

33 Jesuo kaj Siaj Disĉiploj venis al Kapernaum, kaj kiam Li estis en la domo, Li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo?

34 Sed ili silentis; ĉar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda.

35 Kaj sidiĝinte, Jesuo alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj.

36 Kaj preninte infanon, Li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, Li diris al ili:

37 Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed la Patron, kiu sendis min.

Kaj jen unu plia admono kaj samtempe kuraĝigo per la Vortoj de la Dia Majstro, analizitaj de Zarur, klarige al la lasta libro de la Sankta Biblio:

La studado de la Apokalipso estas io fascina. Temas pri la libro, kiu parolas al ni pri la Reveno de Jesuo. Ĝia mesaĝo estas eksterordinara, kiel montras ĉi tiu admirinda fragmento de la Letero de Jesuo al la Eklezio en Smirno: “Estu fidela ĝis morto, kaj Mi donos al vi la Kronon de Vivo” (Apokalipso de Jesuo, 2:10).

Ĝi estas admono al ĉiu Kristano de la Nova Ordono kaj al ĉiu Legiano de Bona Volo de Dio. Kiu enskribiĝis en LBV alprenis sindevigon kun Jesuo: li estas Soldato de Jesuo, Legiano de Jesuo. Iras al ili, al ĉiu Legiano, ĉi tiu versiklo: “Estu fidela ĝis morto, kaj Mi donos al vi la Kronon de Vivo”.

La Paco de Dio estu kun ĉiuj Kristanoj de la Nova Ordono kaj aŭtentikaj Legianoj! Kaj Vivu Jesuo!

Miaj Amikoj kaj miaj Fratoj, Jesuo parolis, do neniu kontestu!

Nia horizonto estas Jesuo!

Ni ne malgrandigu la Kosman Grandecon de la Dia Religio per la homa malgrandeco. Ni forigu niajn malfortecojn per altiĝo al ĝia Spirita Amplekso, ĉar nia horizonto estas Jesuo!

La ordono de la Kristo, mi jam diris al vi, estas kompreno, ĉar grandaj venkoj alproksimiĝas al la Religio de la Tria Jarmilo.

Iru do, ĉiam antaŭen, Legiana Junularo; Frujunularo; Soldatetoj de Dio, de LBV; Legianoj kaj Legianinoj de Bona Volo; Kristaninoj kaj Kristanoj de la Nova Ordono de Jesuo. Sentime, ĉar kiu timas Dion ne timas la homojn.

Iru persistante, ĉar Dio Ĉeestas! Kaj Jesuo vivas en niaj koroj por ĉiam!

Frate, tiu, kiu vin amas,

José de Paiva Netto

Servanto de la Amikoj de Dio

_________________________

*1 Noto de Paiva Netto: Kristanoj de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo — Ni memorigas, ke Kristanoj de la Nova Ordono estas la nomo donita de la karmemora Frato Alziro Zarur (1914-1979) al la sekvantoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, al kiu mi aldonis: Amikoj de Jesuo.

*2 Institucioj de Bona Volo (IBV-oj) — Formitaj de Legio de Bona Volo (LBV); de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito; de Fondaĵo José de Paiva Netto; de Fondaĵo Bona Volo; kaj de Eduka Asocio Bona Volo.

*3 Noto de Paiva Netto: Tutplanedaj Kristoj — La karmemora Proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur (1914-1979), en sia elstara radioprogramo Jesuo Revenas!, klarigis: “Jesuo, laŭ Sia propra diraĵo, havas la tutan povon super la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero. Estas ankaŭ tiu detaleto, ne temas pri la Ĉielo de la Universo, tute ne! Ĝi estas la Ĉielo de ĉi tiu planedo, la plej alta parto de ĉi tiu mondo, ĉar en aliaj mondoj jam ekzistas alia Kristo, kaj unu plia, kaj ankoraŭ alia... Ĝi estas la Komunumo de la Planedaj Kristoj, ĉar ĉiu planedo havas sian Ĉielon (...)”.

*4 Realiganta Fido — Ĝi estas tiu, kiu sekvas la ekzemplon de Jesuo kaj plenumas Bonajn Agojn kaj kontraŭas la nenifaran fidon, egoisman. 

*5 “La Vizaĝo de Dio estas Amo” — Tiu penso de Paiva Netto ekestis pro demando farita al li de la fama verkistino kaj kolumnistino Cassandra Rios (1932-2002) pri tio, kia estus, laŭ la opinio de la verkisto, la Vizaĝo de Dio, al kio li tuj respondis: “‘Dio estas Spirito’, Jesuo revelaciis. Antaŭ ol vidi Lin, oni devas travivi Lin en la homa interno, kiel Amon! La Vizaĝo de la Plejalta Kreanto povas identiĝi nur en la Animo de Liaj kreitoj: ‘Vi amu unu la alian, kiel Mi vin amis. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj’, kiel instruis la Kristo. Jen estas la Vizaĝo de Dio: ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.