Jakobenoj, gilotino kaj la forgesita Frateco

Fonto: Medito de Bona Volo elprenita el la intervjuo donita de Paiva Netto al la portugala ĵurnalistino Ana Serra, pri lia verko "Meditadoj el la Animo", lanĉita en Portugalujo fare de Eldonejo Pergaminho, en 2008.

Meditadoj el la Animo, lanĉita en Portugalujo fare de Eldonejo Pergaminho.

Arquivo BV

Ana Serra

Responde al la portugala ĵurnalistino Ana Serra, je la 19-a de Septembro 2008 pri tio, kiu estis mia celo, kiam mi verkis la libron Meditadoj el la Animo, kaj lanĉis ĝin en Portugalujo, mi respondis, ke komence mi celis kontentigi miajn amikojn, kiuj petis la publikigon de kelkaj miaj spertoj laŭlonge de ĉiuj tiuj jaroj, raportitaj en administraj kunvenoj, paroladoj kaj prelegoj, per skriba kaj elektronika medio, en Brazilo, en Portugalujo kaj en aliaj mondopartoj. Mi do klopodis modeste kundividi tion, kaj mi presigis per literoj la instruojn trovitajn sur la vojo de ĉiuj, kiuj emas lerni ion, kion la spirita kaj surtera vivo ĉiam proponas al ni.

Reprodução BV

Victor Hugo

Necesas koncepti, ke ia decida ŝanĝo devas naskiĝi unue en la Animo de ni ĉiuj. La ĉefa ŝlosilo por sukceso, laŭlonge de la tria jarmilo, resumiĝas en zorgado pri la Spirito, reformado de la homo, ĉar tiel ĉio perfektiĝos, se oni havos kiel lumturon la ofte neglektatan Universalan Fratecon, menciitan lastloke en la ideologia triopo de la Franca Revolucio ― 1-e Libereco, 2-e Egaleco kaj 3-e Frateco ―, tuj tute forgesita, kio rezultigis la konatajn faktojn: senkapiginte tiujn, kiujn ili konsideris kontraŭuloj, la jakobenoj komencis senkapigi sampartianojn. Eĉ  la senbrida Robespierre (1758-1794) ne eskapis. Teroro allogas teroron, foje teroregon. La fama franca poeto Victor Hugo (1802-1885), eble parolante pri tiu temo, diris, ke ― tio, kion oni devas elverŝi, anstataŭ sango, por fekundigi la kampon, kie ĝermas la estonteco de la popoloj, estas la ideoj.

Precize!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.