La heredaĵo de Karitato

Fonto: Revuo JESUO ALVENAS!, eldono 125, de Junio 2016 | Aktualigita en 2017.

Karitato estas komforto de Dio al Animoj kaj elkora interrilato inter homoj, kiuj firme deziras la konservadon de ĉi tiu mondo. Ĝi estas funkcio spirita kaj socia, ne nur privata ago por rapide helpi proksimulon. Ĝi estas dignodona politiko, homeca planado, strategio, loĝistiko de Dio, komprenata kiel Amo, al ni proponata, por ke estu postvivintoj malgraŭ la homa ambicio. Karitato estas la Dia Forto, kiu tenas nin starantaj. Oni scias, kaj por tio sufiĉas konsulti la vortaron, ke Karitato estas sinonimo de Amo. Sekve, ĝi estas respekto, solidareco, kamaradeco, civitaneco sen koleremo. La mondo bezonas karesemon kaj Amon. Kiu asertas, ke li ne volas esti amata, tiu estas malsana aŭ mensogas, kio estas la sama, en ĉi tiu okazo. Estu certa, ke tiu homo interne de si kriegas: “Helpu! Mi bezonas esti amata! Sed mi ne kuraĝas tion diri! Mi hontas peti eĉ iomete da Frateco flanke de miaj homaj fratoj! Sed aŭskultu mian afliktitan, silentan petegon!”

shutterstock

Libro Kiel Venki Suferon

Mi skribis en la libro Kiel Venki Suferon (1990), ke Amo rivelas Lumon, kaj Lumo forpelas mallumon. Kion plian ni volas? La homo bezonas veran Amon. Tion devas definitive kompreni multaj popolgvidantoj. Tiu bone regas, kiu regas la koron. Iuj homoj ekkrias: “Ha, mi ne parolas pri Karitato!” Bedaŭrinde ili pensas, ke ĝi limiĝas nur al la rapida almozdono al petanta almozulo. Ili jam misagas, kiam ili koleretiĝas antaŭ la bezonanto, kiu ĝenerale estas rezulto, ne kaŭzo. Ili devus pripensi ĉi tiun latinan proverbon: “Hodie mihi; cras tibi”. (Hodiaŭ, mi; morgaŭ, vi). Tio estas: nun li petas; morgaŭ eble tion faros ni. Kaj plej malbone estas, kiam iuj homoj transigas tiun “ĝenaĵon” al ia tre alta sento, kiu estas Karitato, kiun ili ne bone komprenas, sed kiu signifas la gluaĵon, kiu kunligas disigitajn partojn de la monda socio. Fine, Karitato estas la espero, kiu sidas en Dio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.