Solidareco kaj homaj rajtoj

Laŭlonge de la lastaj jaroj, Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) starigis serion da eventoj por pritaksi la evoluon de la Celoj por Elvolviĝo dum la Jarmilo kaj samtempe dialogi kun registaroj kaj kun la socio pri nova aro da tutmondaj celoj post la jaro 2015: la Celoj por Daŭripova Elvolviĝo (CDE). Legio de Bona Volo (LBV) daŭre prestiĝas per sia kontribuo tiujn rimarkindajn internaciajn renkontiĝojn.

UN Photo/Marco Dormino

Okaze de ĉiuj tiuj renkontiĝoj, ni povis konstati, ke partoprenado de virinoj estis kaj estas elstara. Interalie pro tio, ke virinoj estas la vera apogilo por ĉiuj nacioj, kiam ili integriĝas je Dio aŭ je plej noblaj idealoj, kiujn la homo povas aspiri: Plejalta Bonkoreco, Frata Amo, Supera Justeco, Reala Frateco ― eĉ se ili ne adoptis religian tradicion. Nenio estas pli sentema ol koro de spirite klarmensa virino. Kaj kion alian la mondo bezonas, precipe en tempo malfacila, kiel tiu, en kiu ni vivadas? Ĝi bezonas altajn sentojn en spirito de paco, konkordo, solidareco, karitato, dialogo, dinamika frateco, kiu solvas sociajn problemojn sen pli malbonaj sekvoj.

Ni gratulas pro la atingitaj venkoj ene de tutmondaj celoj por progreso, proponitaj de UN, en la jaro 2000. Tamen, ni scias, ke ankoraῠ multo restas farenda por la proksimulo. Jen kial estas grava la nuna temo en la agendo por diskutado fare de Ŝtatoj-Membroj, internaciaj delegitaroj, aῠtoritatuloj kaj ceteraj partoprenantoj en la Altnivela Kunsido de Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok) en 2014, kiuj kunsidis en Novjorko, Usono: "Diskuti la defiojn okazantajn kaj aperontajn, por trafi la Celojn por Elvolviĝo dum la Jarmilo (EDJ) en 2015 kaj por daŭre tenadi tion, kion oni jam atingis, por la estonteco".

Temas pri oportuna momento por analizi la ĝustajn punktojn kaj klopodi atingi ankoraῠ plibonigadon, kiu devas okazi, cele al solvoj, ekzemple, sur la kampo de edukado, de sano, de batalado kontraῠ malriĉeco kaj kontraῠ perforto, inter kiuj la fia seksekspluatado de virinoj, junulinoj kaj knabinoj. Ni ne rajtas iam cedi rilate la bataladon por homa digno kaj por forigo de socia malegaleco kaj seksa malegaleco en la mondo.

Estas neakcepteble, ke en nia mondo, laῠ kalkuloj de Monda Organizo por Sano (OMS, angle), po unu el tri virinoj suferas iaspecan perforton (korpan aῠ seksan), en kio ŝia kunvivanto mem (aῠ ne) estas la faranto.

Estas esence grave, ke oni progresu ankaῠ por la fino de malsamecoj en salajroj inter viroj kaj virinoj, por pli egalecaj mastrumaj sintenoj en la labormerkato kaj en dividado de hejmaj taskoj inter viroj kaj virinoj. Fine, temas ĉiam pri garantiado de principoj de civitaneco kaj homaj rajtoj.

Libereco, devoj kaj rajtoj

Ĉi-rilate, mi prezentas mian kunlaboron esprimitan en modestaj prelegoj, publikigitaj interalie en la libro Meditadoj kaj Pensoj ― Dialektiko de Bona Volo (1987) kaj en la Manifesto de Bona Volo (la 21-an de oktobro 1991).

Supozi, ke eblas rajtoj sen devoj estas konduki al grava perdo la celkaῠzon de libereco. Gravas klarigi, ke kiam mi montras la devojn de civitanoj super iliaj propraj rajtoj, mi tute ne defendas misformitan komprenon pri laboro, en kiu sklaveco estas plej abomeninda aspekto.

Pro tio, ni deziras, ke ĉiuj homoj estu efektive egalaj laῠ rajtoj kaj ŝancoj, kaj ke iliaj sociaj, intelektaj, kulturaj kaj religiaj meritoj, eĉ se plej laῠdataj kaj rekonataj, ne flankenmetu la rajtojn de la ceteraj civitanoj. Ĉar libereco sen respondeco kaj frateco estas kondamno al ĥaoso.

Ni do laboras por ia socio, en kiu la Kreanto kaj Liaj Leĝoj de Amo kaj Justeco inspiru zorgemon pri individua libereco. Tion al ni transdonas la Konstanta Kristnasko de Jesuo, nome la universaleca mesaĝo de la Dia Liberiganto, Tiu, kiu per Sia ofero sin donis al la Homaro. Ĉio tio celis la garantion pri sekureco politika, socia, jura, sub Lia dia rigardo (...).

Reprodução BV

Simone de Beauvoir

La verkistino, franca filozofo kaj feministo Simone de Beauvoir (1908-1986) bele esprimis la gravecon de solidareco kaj sindediĉo al la proksimulo, kiam ŝi diris:

― Vivo konservas sian valoron kiam ni atribuas valoron al la vivo de aliuloj, per amo, amikeco, indigniĝo, kompatemo.

Efektive, realaj virtoj estas tiuj, kiujn konsistigas la homo mem per honesta ĉiutaga okupiĝado, per administrado de siaj havaĵoj kaj per respekto pri la aliulaj aferoj, en la bela kaj instiga vivaventuro. Nacio, kiu konstruiĝas per tiaj elementoj estos ĉiam forta kaj nevenkebla.

La dezirata libereco

Laῠlonge de eraoj, la studadon pri Juro oni iom post iom perfektigadis, por doni garantiojn pli kaj pli solidajn al la socio. La 20-a jarcento, ekzemple, heredigis al ni grandegan instruon per sinsekvaj civilaj konkeroj, fronte al plej grandaj malfacilaĵoj travivitaj de popoloj.

Antaῠ multenombraj epizodoj registritaj laῠ pasado de la tempo, oni povas konkludi, ke la homo bezonas la panon de libereco. Tamen, ne ekzistas vera libereco se ĉi tiun ne prilumas frata kaj solidara sento. Ĉio cetere riskas fali en ĥaoson, kaj la Historio estas plena je ekzemploj, kiuj pruvas tiun realaĵon.

Ni do omaĝu tiujn aktivulojn, kiuj laῠlonge de la Historio celis liberecon kaj dignajn vivkondiĉojn, speciale batalemaj virinoj. Ili ĉiutage almetas sian propran vivon por apogi siajn idojn, ĉu ili estas biologiaj idoj, ĉu adoptitaj, ĉu, kiel mi kutimas diri, idoj, kiuj signifas grandajn realigojn favore al la Homaro. Ĉiuj virinoj estas patrinoj.

Tora Martens

Dra. Zilda Arns

Unu el tiuj brilaj virinoj estis la brazila infankuracisto, sanitaristo kaj fondinto de Paŝtist-misio por Infanoj, doktorino Zilda Arns (1934-2010), kiu diris:

― Socia laboro bezonas mobilizadon de fortoj. Ĉiu homo kunlaboras per tio, kion li scipovas fari, aῠ per tio, kion li povas doni. Tiel, oni plifortigas la strukturon, kiu subtenas agadon kaj ĉiu sentas, ke li estas ĉelo por la transformado de la lando.

"Malneto el Ĝenevo"

Arquivo BV

Austregésilo de Athayde

Alia batalanto estis Eleanor Roosevelt (1884-1962), vidvino de la usona prezidento Franklin Delano Roosevelt (1882-1945). Ŝi estris, ekde januaro 1947, la Komisionon por Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, ĝis la aprobo de 30 alineoj, en tiu memorinda decembro 1948. Konsiderata kiel motoro de tiu projekto, s-ino Eleanor gvidis grupon da 18 partoprenantoj el heterogena formiĝo kultura, politika kaj religia, kaj ŝi ellaboris tion, kion oni ekkonis kiel "Malneton el Ĝenevo", en septembro 1948, kaj oni prezentis kaj submetis ĝin al aprobo de pli ol 50 ŝtatoj-membroj. Kun granda fiero mi rememorigas la partoprenon de grava brazila ĵurnalisto, mia kara amiko Austregésilo de Athayde (1898-1993), unu el la plej elstaraj kunlaborantoj en tiu eksterordinara laboro. Li okupis ankaῠ la prezidantecon de la Brazila Beletra Akademio (ABL, portugale), dum 34 jaroj, kaj de la Honora Konsilantaro por la Konstruado de la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, en Brasília/DF, Brazilo.

UN Photo

Eleanor Roosevelt estis la aῠtoro de ĉi tiu penso:

― Libereco faras grandegan postulon al ĉiu homo. Kun libereco venas respondeco. Por homo, kiu hezitas kreskadi, por homo, kiu ne emas surporti sian propran ŝarĝon, ĉi tiu estas timiga perspektivo. (Nia estas la tekstoemfazo.)

Granda Familio, la Homaro

Mi esperas, ke ankoraῠ en ĉi tiu 21-a jarcento, ni sukcesos solidigi tiujn noblajn idealojn kaj plivastigi ilin al ĉiuj popoloj sur la Tero, por ke ili estu plene travivataj. Kaj ke oni ne plu ripetu fiaskojn, kiuj okazis en antaῠaj jarcentoj.

Reprodução BV

Gandhi   

Koncerne tion, jen estas konsidero de Mahatmo Gandhi (1869-1948):

Se ni deziras progresi, ni devas ne ripeti la historion, sed fari novan historion.

Divulgação

Rosa Parks

Je la Altnivela Kunsido de Ekosok, kion ni ambicias, krom la peto, ke la Homaro estu pli homeca al si mem? Ni deziras vidi la aῠroron de tago, kiam fine ni rekonu nin reciproke kiel gefratojn, membrojn de unu sola familio, kiu pace vivas en ĉi tiu monda loĝejo. Tion revis la kudristino Rosa Parks (1913-2005), aktivulo pri civilaj rajtoj de afrikdevenaj usonanoj. Tiu sentima virino foje esprimis:

Mi pensas, ke ni staras ĉi tie, sur la planedo Tero, por vivi, kreski kaj fari kion ni povas por ke ĉi tiu estu pli bona mondo kaj por ke ĉiuj homoj estu liberaj.

Mi kutimas aserti, ke humileco estas, super ĉio, kuraĝa. Kaj Rosa Parks fariĝis simbolo en la batalado por rasa egaleco kaj por la estingado de antaῠjuĝoj en Usono. Ŝia ŝajne eta gesto ― kiam je la 1-a de decembro 1955, ŝi rifuzis cedi lokon al blanka viro en omnibuso, en la urbo Montgomery, Alabama ― signifis rompon de katenoj de rasisma tiraneco. Tiutempe, eĉ se ekzistis divido de sidlokoj por blankuloj kaj negroj, ĉi tiuj devis stariĝi favore al blankuloj, se ĉiuj sidlokoj en veturilo estus okupitaj.

Tiaj ekzemploj ja substrekas tion, kion mi ripetadas de jardekoj: homoj devas respekti homojn! Kaj tion oni ne atingas nur per planoj kaj dekretoj.

Dio benu ĉi tiun grandiozan rekontiĝon, kaj ĝi efike kontribuu por konstruado de tiu ideala iama situacio, kiun ni ĉiuj deziras.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.