Sekureco en Dio

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Trezoroj de la Animo”, de Decembro 2017. | Aktualigita en Aŭgusto 2019.
Reprodução BV

Rui Barbosa

Ni estas sekuraj ĉie kaj ĉiam, kiam ni estas kun Dio. La Ĉiela Patro estas la Dia Sento pri Karitato, kiu nutras kaj subtenas nian vivon. En sia “Parolado en Kolegio Anchieta” (1903), Rui Barbosa (1849-1923) skribis: “Dio estas la neceso inter necesoj. Dio estas la neevitebla ŝlosilo de la Universo, Dio estas la trovenda elemento de la grandaj, nesolveblaj problemoj, Dio estas la harmonio inter malharmonioj en la kreitaro”.

Longdaŭra Paco

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

    

Arquivo BV

Alziro Zarur 

Estas esence grave substreki la proponojn kaj agadojn de reala frata interkompreniĝo inter la popoloj. Ia malsama vojo por la nacioj estos tiu de amara kuracilo. Precize pro tio, ni ne perdu la Esperon antaŭ la sufero. Ni obstinu, laborante “por iu pli bona Mondo kaj por iu pli feliĉa homaro”, laŭ tio, kion proponis la karmemora Alziro Zarur (1914-1979). Jen la direkto por venko. Kaj ne temas ĉi tie pri simpleca argumento, sed pri ĝusta vojindiko por longdaŭra Paco. Tia estis la ekzemplo, kiun donis al ni Jesuo, Kompaso de nia plej aŭtentika espero, kiel mi asertis en mia verko Jesuo, la Dia Liberiganto (2007).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.