Fidi la Homon

Parolado farita de Paiva Netto dum ceremonio por instalo de lumo en la konstruaĵo de ParlaMundi de LBV

Brazilja, Brazilo, la 24-an de decembro 1994.

Dio Ĉeestas!

(Popolo: Vivu Jesuo, la Kristo-Ŝtatisto, kiu jam alvenas, en niaj koroj por ĉiam!)

Antaŭ ĉio, mi emas danki Jesuon por miaj bonaj amikoj, kiuj ankaŭ estas amikoj de Legio de Bona Volo (institucio, kies slogano estas por ia pli bona Brazilo kaj por ia pli feliĉa Homaro). Tiuj grandaj amikoj de Jesuo estas Vi ĉiuj, kiuj plenplenigas ĉi tiun grandegan placon. Vi eliris el viaj hejmoj, kie vi povus sidi nun en la varmo de viaj familioj, en tradicia Kristnaska Manĝo, por manĝi kun la tuta Homaro, por manĝi kun la Kristo de Dio, nia korfavora Amiko, kies standardon mi celis dum mia tuta vivo. Mi neniam hontis pro Lia nomo, pro tio mi petas, ke vi ĉiuj ripetu kun mi: Jesuo, resanigu Brazilon kaj liberigu la Homaron! Donu al Brazilo kaj al ĉiuj popoloj, laŭ Via promeso, Pacon, kian la mondo ne povas doni al ni. Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon! Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon! Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon!

Pro tio mi kontraŭis la esperon de multaj amikoj de LBV kaj ne akceptis la grandaniman proponon inaŭguri la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco je la 2-a de marto 1995, mia naskiĝdato, ĉar ĝi estas precize la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, Parlamento de Paco, do oni nepre ne rajtus inaŭguri ĝin en alia dato ol la Naskiĝdato de la Kapo de la Homaro, Nia Sinjoro Jesuo Kristo, precize la Sinjoro de Paco. Jesuo, la Plejalta Reganto de Planedo Tero, do de Brazilo. Kaj pensante pri Li, rememorante la Libron Genezo, en kiu la Kreanto de Universo, dum kreado de la mondo, laŭ la belega simbola kaj revelaciriĉa lingvo de Moseo, ordonis: “Fiat Lux”, kaj estiĝis lumo, ni hodiaŭ prilumas la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco, ParlaMundi, per homa lumo, sed tute certe kun la konscio, ke la Spirito de Dio prilumos tiujn murojn, tiun etoson, por ke ĉi tio ne estu ia revo, sed ia palpebla realaĵo, kiu tuŝu korojn, por ke ĉiuj homoj eksciu, ke super intelekto staras koro, ĉar pli rapide la koro aŭskultas la Parolon de Dio ol la homa cerbo.

En ĉi tiu Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, ParlaMundi, unuiĝu cerba inteligento al kora inteligento. (...) Ni havas du krurojn. Se mankas unu, kie estas nia ekvilibro? Estu ĉi tie ekvilibro, tiel ke la Homon oni ne malrespektu eĉ unu solan sekundon, en iu ajn loko de ĉi tiu Ekumena Parlamento, same kiel okazas ĉe la Templo de Senlima Ekumenismo.

Estas eraro diri: mi loĝas en apartamento, en domo, en kabano. Tio estas tragika misaĵo. Vere, ni tute ne loĝas en apartamento, en domo, en kabano. Antaŭ ĉio, ni loĝas sur la planedo Tero. Kaj se ni ne amos ĝin dece, tute certe, pro nia malprudento, pro nia manko de amo, pro nia manko de atento pri eternaj aferoj, kiuj devas fariĝi kutimaj en la vivo de ĉiu Homo kaj de ĉiuj nacioj, tiam ni forperdos la grandan, belegan loĝejon, kiun Dio al ni donis, Korfavore.

Mi estas obstina, mi kredas la Homon kaj mi scias, ke la Volo de Dio esprimiĝas per tiuj, kiuj Lin amas. Scienco ankoraŭ malrapide iras sur ĉi tiu mondo, ĉar la Tero estas ankoraŭ elementa lernejo, kaj fariĝos supera lernejo nur kiam Amo efektive gvidos niajn agojn. Hodiaŭ ni lumigas ĉi tiun Parlamenton, kie homoj amos sin reciproke. Homoj legas multajn librojn, trovas mil klarigojn pri homaj kaj sociaj problemoj, sed dum ili ne respektas sin, oni ne trovos la verajn solvojn.

Amo, tio estas, Dio, estas plej potenca armilo en la mondo. En ĉi tiu momento, kun la Spirito turnita supren, al la Plejalta Kreanto, ni vekas en la koro de simplaj homoj tiel grandan potencon, ke ĝi silentigos ĉiajn armilojn. Ĉu revo?! Kial ne provi plenumi ĝin?

Sed ne temas nur pri la voĉo de armiloj, kiuj pafas, kiam oni premas iliajn ellasilojn. Ni batalas por silentigi la ombrajn armilojn de kalumnio, de malamo, de fieco. Nome ĉio, kio resumiĝas en amomanko, kiu sekigas korojn.

Unu leĝo funkcios en ĉi tiu Domo: leĝo de Amo. Ekumenismo silentigos en koroj de religiuloj la jarmilan inklinon al netoleremo.

La karmemora Alziro Zarur (1914-1979), fondinto de ĉi tiu Domo, diradis: "Plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon nome de Dio".

Victor Hugo (1802-1885) klarigis, ke "vojo al Paco estas Frateco".

Gandhi (1869-1948) admonis: "Malsameco de opinioj ne estu kaŭzo de malpacoj. Male, mi kaj mia edzino jam estus for unu de la alia, de longa tempo".

Amo ne estas iluzio. Ĝi estas energio, kiu movas mondojn. Dante Alighieri (1265-1321) perceptis tion en sia Dia Komedio. Amo estas plej alta Potenco. Ĝi kreis la Universon. Kial ĝi ne solvos la etajn aferojn, kiuj disigas homojn kaj naciojn sur la Tero? De nun, vortoj devos ne plu kaŝi la homan penson.

Jam neniu aŭdacos havigi al si ian postenon por ekspluati siajn similulojn. Kaj same neniu uzos inteligentecon por deteni homojn en nescio. Se uzi lingvaĵon kompreneblan al ĉiuj, necesas, ke la Homaro hontu, ke la Homaro prudentiĝu. Kaj multaj homoj, kiuj ankoraŭ ne kredas Dion, sed kiuj iam estontece Lin kredos, estas pli prudentaj ol tiuj, kiuj sin diras religiemaj.

Politikistoj, militistoj, sciencistoj, artistoj fronte al iaj homkondutoj povus diri: Se ekzistas religiuloj, kiuj kredas Dion sed ankoraŭ estas plej grandaj disvastigantoj de miskomprenoj, tiam praviĝas ĉiuj niaj agoj kontraŭ niaj similuloj.

Foje, en Goiás [brazila subŝtato], en la jaro 1982, kolego ĵurnalisto admonis min: "Paiva, vi perdas vian tempon. Vi parolas pri Amo, dum perforto kreskas en la mondo".

Mi respondis: — Mia kara Frato, ĉu vi volus, ke mi parolu pri Amo, se la tuta mondo amus?

Ni devas pensi kiel Konfuceo (551-479 a.K.) kaj fosi puton antaŭ ol alvenos soifo. Tion faras Legianoj de Bona Volo.

Estas tempo lerni amon kaj tenadi tiun vivnecesan konon. De Religio al Scienco, Filozofio, Politiko, Ekonomiko, Arto, Sporto, ĉar ĉiu paŝo antaŭen, flanke de Amo, malgrandigas la agosferon de malamo. Se ni ne respektos nin reciproke, neniu postvivos.

Oni parolas pri Amo kaj oni pensas pri seksaj malsanoj. Kio kaŭzas seksajn malsanojn ne estas Amo. Amo ne estas malĉasta esprimo de volupto. Amo estas Dio, laŭ la difino de Johano Evangeliisto, kiu lernis tion de Jesuo. La Dia Majstro transdonis al ni la definitivan, perfektan, kriterioplenan formon de Amo, kian la mondo neniam konis.

Pro tio ni diras, ke Jesuo estas la Granda Ŝtatisto de la Homaro. Do, Li estas la vera inspiranto de Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, ParlaMundi.

Do, ni salutu Lin kiel la Grandaniman Paciganton, ĉar Jesuo ne respondecas pri ia ajn fanatika ago okazinta dum la Historio, Lianome. Li ordonis: Amu unu la alian!, sed ne: armu unu la alian.

Kia merito estas ami tiun, kiun amas nin? Privilegio por prudenta Homo, eĉ se li ne staras en la vico de la tiel nomataj kristanoj (tamen, ĉe Legio de Bona Volo ni konsideras la tutan Homaron kristana, tio estas, kongrue kun la universalisma vidmaniero de la Kristo, sen ia sekteca homa inklino) estas ami tiujn, kiuj ankoraŭ ne komprenas nin kaj eventuale eĉ malamas nin.

Ni ne rajtas eniri la Trian Jarmilon kun la primitiva pensmaniero de Neandertala homo. Se ni ne alĝustigos nin, baldaŭ oni eĉ ne povos konsideri nin Homoj. Dum koroj estas provizitaj per armiloj, milito estos kvazaŭ ia glavo de Damoklo, pendanta super niaj kapoj.

Hodiaŭ ni partoprenas la plej belan Kristnaskan Manĝon, kiun ni neniam povus fari dum nia tuta vivo. Kaj ĝia nutraĵo estas Amo.

La Monda Parlamento de la Ekumena Frateco estas prilumita per humilaj lumoj de Homa Scienco.

Ĉiuj ni nun faros peton, kristnaskan peton al Dio, al la Kristo kaj al la Sankta Spirito, dum la Korusoj, komence la infana, kantos Silentan Nokton. Ĉio estas Paco, ĉio estas Amo!

Ni vidos, kiu venkos la grandan batalon de ĉiuj tempoj, ekde la komenco de la Homaro: ĉu malamo, ĉu Amo.

Mi kredas pri Amo kiel pozitiva agmaniero. Ne pri malkuraĝa Amo; sed pri kuraĝa, agema, aktiva, entreprenema Amo. Amo estas tiel signifoplena, kiel malfermanto de novaj vojoj, ke ĝi antaŭstaras kiel sola klarigo pri la postvivado de la Homaro antaŭ tiom da frenezuloj, kiuj regis ĝin dum jarcentoj.

Ni petas de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito – ĉar materie ni prilumis la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco – ke Ilia Dia Lumo ĉeestu tiun tutan mirindan arkitekturan korpon kaj ĉiujn (Homojn kaj Spiritojn), kiuj alvenis ĉi tie aŭ kiuj aŭskultas nin per centoj da radistacioj, kiuj transsendas nian parolon, por ke ili ekkonu Ilin (la Sanktan Triunuon), kiel nemalhaveblajn perilojn de homaj kaj spiritaj agoj, kiuj obstine kondukas la homojn antaŭen. Ĉar la sola afero, kiu valoras penon en ĉi tiu mondo estas amo! Tio estas, agadi kun alta senco kaj forta decidemo por plej kompleta progreso de la Homaro: progreso de korpo kune kun progreso de Spirito. Ne sufiĉas prizorgi unu kaj forgesi la alian. Tio konstante kaŭzas malekvilibron al popoloj. Plej granda sufero estas foresto de Amo.

Ami en Religio, en Scienco, en Politiko, en Filozofio, en hejmoj. En Apokalipso, en Mesaĝo de la Eklezio en Laodikea, Jesuo invitas nin al tiu granda festeno: la epopeo de amo.

Do, ni salutu la Plej Altan Eminentulon en ĉi tiu Ekumena Parlamento, la Grandan Komandanton, la Veran Kondukanton de Legio de Bona Volo kaj de ni ĉiuj: Jesuo, Nia Sinjoro!

En la Evangelio, la Kristo diras: “Lasu, ke venu al mi la infanoj, ĉar ilia estas la Regno de Dio”.

Tamen, la etuloj ne estas la etaj nur laŭ aĝo. Tiaj estas ankaŭ tiuj, kiuj fariĝas kore simplaj, kapablaj kompreni tiun instruon, kiun nur komprenas tiuj, kiuj amas.

Ĉiuj faru nun, dum ĉi tiu preĝo, sian peton.

Jen mia peto: Jesuo, prilumu per Via Amo la Ekumenegan Parlamenton, kiu apartenas al Vi.

Dum ĉieleca kanto Silenta Nokto, kiu jene komenciĝas: ‘Ĉio estas Paca...’, jen ni tute certe faros grandegan paŝon por integriĝi en tiun Pacon, kian nek registaroj, nek bajonetoj povas doni al nacioj. Kiu pensas, ke granda estas la materia forto, la homa forto, tiu tute eraras. La vigla forto, la nevenkebla potenco estas tiu de la Spirito.

Do, Fratoj katolikaj, protestantaj, spiritistaj, esoterkredantoj, Islamaj Fratoj, Fratoj el Umbando, el Kandombleo, el Hari-Kriŝno, el Bahai, el Valo de Aŭroro, ateistaj Fratoj, entute, Homaro, ni petegu tion, kion plej bonan ni povas peti, laŭ kredo, por ke patrinoj ne devu sendi siajn idojn al milito, por ke neniu plu estu ekspluatata. Ĉu tio estas iluzio? Ĉu tio estas utopio? Sed tiu elektra lumigo, kiu plibeligas ParlaMundi-on, antaŭ nemultaj jaroj, estus ankaŭ utopio. Aviadiloj estus utopiaĵo. Ĉio estas utopio, antaŭ realiĝo.

Antikva saĝo instruas: "Kiam disĉiplo estas preta, tiam aperas Majstro".

Nun, ĉiu faru sian peton siastile (mi tute ne scivolas, kiun peton vi faros), plej belan peton, dum ĉi tiu Kristnaska Manĝo, nome la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, kiun Legio de Bona Volo elkore donas al Brazilo kaj al la Homaro.

(La Ekumena Koruso Bona Volo ekkantas la kanzonon Silenta Nokto.)

Neniu faras ion ajn sola. Sen Vi mi povas fari nenion. Plej bona parolado de homo estas liaj faroj. Ni havu Bonajn Farojn, kiel petis de ni la Kristo. Bonajn farojn, kiuj restarigas falintojn, vestas nudulojn, nutras malsatantojn, resanigas malsanulojn, helpas forlasitojn. Ĉar en ĉiu tia homo ni trovos Jesuon! Vivu la Konstanta Kristnasko de LBV, por ia pli bona Brazilo, por ia pli feliĉa Homaro!

Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon. Tiu vere ne perdas! Ne perdas!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.