Altruismo kaj bonfarto

Reprodução BV

Jorge Moll Neto

Ĉu iu el vi neniam sentis la plezuron helpi kunhomon, ĉu per stimula parolo, ĉu per decida ago por subteno kaj helpo? Do, tiun plezursenton oni konsideris por studo gvidita de la brazila neŭrosciencisto Jorge Moll Neto, MD kaj Ph.D., esploristo en Nacia Instituto de Sano en Usono. Li estas ankaŭ direktoro-prezidanto de Instituto D’Or de Esplorado kaj Instruado. Tiun laboraĵon publikigis la scienca revuo PNAS (Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America).

La retejo de la Brazila Akademio de Sciencoj prezentas ĉi tiun konkludon de D-ro Moll Neto: “Hodiaŭ ni scias, ke bonfarado rilatas al ia bonfarto pli longa ol tiu de privataj atingoj, kiuj havas momentan efikon. Ni pensas, ke tiu malkovro eble havos tre grandan aplikadon koncerne vivkvaliton kaj altruismon.”

shutterstock

La mondo bezonas kompatemon

Tiaj gravaj esploroj alportas signifoplenan instruon, ne nur pro tio, ke ni ekscias pri la bonfara sento, kiu nin trafas, sed pro tio, kion ĝi povas reprezenti, konkrete kaj efektive, por plibonigo de la socio. En mia literatura eseo La Kapitalo de Dio (Eldonejo Elevação), mi asertis: Multaj homoj ĝis nun ne komprenis, ke Karitato estas sinonimo de Amo, kaj pro tio ili spitas ĝin, kvazaŭ ili povus vivi sen ĝi. Kaj kiu povas vivi sen Amo? Homo, kiu dirus, ke li ne volas esti amata, estas mensogulo aŭ malsanulo, kio laŭ mi estas la samo. Kiu mensogas, tiu ne bone fartas. Tamen, en la Nova Ordono de Jesuo, nome “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35), la homo amas la homon per la Amo, kiun la Ĉiela Patro formis kiel dian realaĵon, por ke ni ĉiuj tion sekvu.

Tela: Mathieu Ignace Van Brée (1773-1839)

    

Tia alta sento konsistigas subliman esprimon de solidareco, frateco, kompateco, grandanimeco. (...) Kaj ĉio tio signifas instinkton por postvivado, ĉar temas pri la respekto, kiun ĉiu kunhomo devas havi al la ceteraj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.