70-jara de LBV en marŝo!

Fonto: Revuo BONA VOLO Speciala Numero pri la 70-jariĝo de LBV, de Oktobro 2019.

Miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, dum sia longa irado en Ekumenismo, Frateco, Solidareco, Kompato, Grandanimeco, Komprenpovo, senĉesa helpado al forlasitoj en la mondo — forlasitoj je korpo kaj Animo —, nia amata Legio de Bona Volo kompletigas, je ĉi tiu 1-a de Januaro (Tago de Paco kaj Universala Kunfratiĝo), en 2020, 70 jarojn da fruktodona vivo.

Tuj resonas en mia Animo la unuaj sonoj el tiu mateno de la 29-a de Junio 1956, kiam mi estis kaptita de tiu Dia Celo. Jam pasis pli ol ses jardekoj da sindediĉo al ĝi. Tiuj batalvojoj iritaj de la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979), kiuj registriĝis en mia memoro, bildigas la forton de Frataj Idealoj de tiu Sankta Institucio, kiuj ĉeestas ekde ĝia naskiĝo.

Mi kutimas aserti al infanoj, al junuloj, al viroj kaj virinoj, al avoĉjoj kaj avinjoj de Bona Volo, okaze de miaj prelegoj: la tempo pasos, iel ajn. Ni ne perdu ĝin. Ni uzu ĝin praktikante Bonon.

Ŝajnas, ke tio okazis hieraŭ...

Mi memoras, kvazaŭ tio okazis hieraŭ: mateniĝis je tiu memorinda 29-a de Junio — Tago de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Ĝi estis vendredo, kaj ĉar estis la mezo de la jaro, ne tro varma vetero, kio ofte okazis en la Ŝtato Guanabara. Mi naskiĝis en la urbo Rio-de-Ĵanejro, je la 2-a de Marto 1941. Mi estis 15-jara, kaj per intuicia ago mi ŝaltis mian radiaparaton. Elsendis Radio Tamoio. Oni travivis la juniajn festojn.  Surprizite, mi aŭdis la sonojn de tradicia kristnaska kanto: Feliĉa Nokto!, de Joseph Möhr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1787-1863). Mi turnis min al mia karmemora patrino Idalina Cecília de Paiva (1913-1994), kaj mi mire ekkriis: Patrino! Kia interesa afero! Kristnaska muziko en Junio?!

Radio Tamoio elsendis tiumomente la programon Kampanjo de Bona Volo. Kaj tuj vibre eksonis la parolo de Alziro Zarur. Tiu fakto ŝanĝis mian vivon, kaj ankaŭ tiun de multaj aliaj homoj, kiuj atendis ion dirantan tion, kion ili bezonis aŭskulti pri Homo, laŭ la vortoj de Johano Baptisto, kies “rimenoj de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi”: Jesuo! (Evangelio laŭ Marko, 1:7)

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Detalo de la verko nomata La Konsolanto | Pentraĵo de Carl Bloch (1834-1890)

Zarur sonigis “Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj sur la Tero Paco al la homoj de la Bona Volo!” (Bona Mesaĝo laŭ Luko, 2:14). Tiumomente, kvazaŭ fulmo falis sur min, sed ne forbruligis min. Male: mi ekperceptis, ke mi ne estas nur rezulto de karno, kvankam ia foje trovebla penso igas kelkajn supozi, ke ĉi tiu mondo estas viandejo. Mi havas Spiriton. Ne kiel rezulton de cerbaj ĥemiaj kombinaĵoj, ĉar inteligento troviĝas trans la korpo, kiel ia psika menso ekster la somata cerbo. (...) De tiu momento, kio vekiĝis en mi ne povus naskiĝi el materia peco, kiu iam transformiĝos per la vorema agado de vermoj. Ho! Ni estas io multe pli alta, kiu harmoniiĝas kun steloj! Estas nepre necese do havi en ni ian sonamplekson, kiu resonu laŭ la grandeco de ĝia melodio.

Tiam, ekaperis en mia memoro sceno de antaŭ tri jaroj (1953): el la manoj de bela negra sinjorino, kiu informis pri LBV sub varmega suno, en la norda regiono de la Mirinda Urbo, mi ricevis broŝureton eldonitan de Legio de Bona Volo. Emociite, mi redonis al ŝi glason da akvo. En tiu publikaĵo, kiu enhavis bonegan materialon, estis priskribita la idealo, pri kiu mi revis ekde frua aĝo. Ankaŭ la belsoneco de la nomo de la fondinto de tiu sankta agado vekis mian atenton: Alziro Zarur. 

Kun firma decido, trovinte la unuan interreligian movadon starigitan de la Brigado de Amikiĝintaj Religioj*1, mi turnis min al mia karmemora patrino, Idalina Cecília de Paiva, kaj mi senŝancele diris: Patrino, kun ĉi tiu mi iros! La idealo, kiu ŝanĝis mian vivon, ne povus esti forgesita aŭ enŝlosita.  Aliaj homoj devos koni ĝin.  Tial, je la sama tago, mi eliris bicikle, por diskonigi tiun agadon de Bona Volo, kiu tuŝis mian koron, kaj krome por peti kontribuojn al LBV. Ekde tiu momento, mi komencis volontule kunlabori kun tiu Institucio, plenumante, eĉ se piedire, kampanjojn por havigo de la antaŭa Radio Mundial — kiu fariĝis la Elsendejo de Bona Volo de 1956 ĝis 1966 — kaj por helpi la Konstantan Kristnaskon de LBV, kiu ĉiutage helpas la homojn en situacio de socia vundebleco. 

Arquivo BV

Domo de Luciá, loko kie Paiva Netto unuafoje parolis persone al Alziro Zarur, en la kvartalo de Rio, Lins de Vasconcelos, je la 28/6/1957.

Tiutempe, malgraŭ mia inklino al Medicino, mi decidis min dediĉi al spirita irado apud Zarur, kun kiu mi persone parolis unuafoje je la 28-a de Junio 1957, en la Hejmo de Luciá, orfejo por knabinoj, en la kvartalo Lins, en Rio, fondita kaj administrata de sindediĉa portugalino, la karmemora S-ino Rosa Leonil.

“Ho junulo! Fine vi aperis. De longa tempo mi atendas vin!...” , Zarur diris al mi, neatendite, kaj mi fariĝis unu el liaj rektaj asesoroj. Pli ol tio, fidela amiko, dum pli ol kvarono de jarcento, kaj eĉ post la morto de lia korpo, ĉar la Spirito plu vivas, tiel ke mortintoj ne mortas. Dum tiu tempo, mi kreskis, ĝis mi estis altigita al la posteno de ĝenerala sekretario de LBV (responda al tiu de vic-prezidanto), kaj post lia forpaso, je la 21-a de Oktobro 1979, mi alprenis la taskon prezidi la Institucion.

LBV kaj la Ideologio de la Bona Samariano

Tiu Sankta Movado, kiu tuj kaptis min, troviĝas esence en la Ekumena Idealo de la Ĉiela Edukisto, precipe en Lia Nova Ordono, kiu sidas en la Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34 kaj 35: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj”. Tial mi ĉiam ripetas, ke LBV naskiĝis por ami kaj esti amata.

Ĉi-koncerne, mi memoras la unuan informon, per kiu mi ekkonis la Sanktan Biblion, aparte la Sanktan Evangelion de Jesuo. Tio estis pere de mia karmemora patro Bruno Simões de Paiva (1911-2000). Li parolis al mi pri kortuŝa rakonto transdonita al la popolo fare de la Kristo de Dio: la Parabolo pri la Bona Samariano. Kaj li legis ĝin al mi. Tiu teksto troviĝas en la Evangelio laŭ Luko, 10:25 ĝis 37:

“Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis Jesuon, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi Eternan Vivon? Kaj Jesuo diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem*2. Kaj Jesuo diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 

Sed la leĝisto, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? La Majstro respondis rakontante al li parabolon:

Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 

Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 

Kaj tiel same unu levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 

Sed unu samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn [antikva romia monero] kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, demandis Jesuo al la leĝisto, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?Al kio la ĵuĝisto respondis: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj trankvile Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman”.

Oni vidas en la konduto de tiu samariano — reprezentanto de komunumo tiutempe malŝatata — la veran vivmanieron de la Civitano de la Spirito, tio estas, solidaran, pri kiu de jardekoj ni predikas.

Tiu homo falinta apud la vojo, tute vundita, preskaŭ mortinta, simbolas la socion mem. Ĉar multaj homoj preterpasis la amasojn da malsanuloj kaj malfortuloj, de la prirabitoj kaj ekspluatitoj, laŭlonge de jarcentoj, la samarieca Legio de Bona Volo sin prezentis kaj prizorgadas la vundojn, resanigas malsanojn, sensoifigas, nutras malsatantojn, starigas senpovulojn... Tia estas la Politiko de Dio, la Politiko por la Eterna Spirito de la homo — la plena travivado de Kompleta Karitato, nome Materia kaj Spirita. Kiu ne konas la Normojn de la Regado de la Kristo, esprimitajn en Lia Sankta Evangelio-Apokalipso, tiu ne povas regi ion ajn.  Al siaj disĉiploj, Li ordonas:

Arlindo Filho

Paiva Netto inter la simpatia stratbalaisto Ivan dos Santos kaj la gaja grupo de Kunfrataro de Garoto, ĉe la tradicia Strato Carioca, en la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro/RJ, je la 2/11/1994.

— “Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La Regno de la Ĉielo alproksimiĝis. Malsanulojn sanigu, leprulojn purigu, mortintojn levu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu. Vizitu orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero” (Evangelio laŭ Mateo, 10:7 kaj 8; Epistolo de Jakobo, 1:27).

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, estas la kuracilo, kiun la homaro bezonas. 

Arlindo FIlho

Paiva Netto en unu el siaj kontrolvizitoj al la hejmo Avinjo Ássima kaj Avoĉjo Elias Zarur, de Legio de Bona Volo, en la urbo Volta Redonda/RJ, kiu akceptas triaaĝulojn. Tiuokaze, li babilis kun ĉiuj flegatoj, kunlaborantoj kaj volontuloj. 

La Parabolo pri la Bona Samariano evidentigas, ke ne sufiĉas sole nur instrui kaj eduki. Estas nepre necese reeduki, kun ekumena spirito, tio estas, sen malamo, por atingi la spiritigon de la homo, kaj ankaŭ esprimi al ĉiuj spiritaj kaj homaj estuloj la gravecon de Korfavoro, de Solidareco, de Grandanimeco, de Kompreno, por ke estu vere korafablaj popoloj. Tial ni predikas la tutmondigon de la Frata Amo.

Kaj tiu ĉeno de Solidareco, kiun LBV movas en la tuta mondo per sia forta mesaĝo kaj per frapaj ekzemploj de Ekumena Frateco kaj Kompleta Karitato — kiu helpas la Spiriton kaj la korpon —, celas havigi al la homo tiun ekvilibron. Tio memorigas min pri penso de la angla ĵurnalisto, la demokrato Thomas Paine  (1737-1809), en lia influa verko La Komuna Saĝo kaj la Krizo, en kiu li emfazas, ke la homo, eĉ se konsiderata plej modesta, aŭ eĉ se oni alfrontas plej malfacilajn situaciojn, posedas unu kvaliton, kiu, aldone al tiuj de aliaj homoj, rezultigas la bonfaron al plej malfacila celo:

“Nia apogo kaj sukceso dependas de tiel granda diverseco de homoj kaj cirkonstancoj, ke ĉiuj personoj, se ili povas iom pli ol deziri la bonon, estas iom utilaj”.

Arquivo pessoal

Je la 14-a de Junio 1963, meze de veteranaj Legianoj, en la kabineto de la Prezidejo de la antaŭa Radio Mundial, tiutempe la Elsendejo de Bona Volo, D-ro Mário da Cruz (1925-2012) — kun okulvitroj, maldekstre — kaj D-ro Osmar Carvalho e Silva (1912-1975) — dekstre —, kiuj interparolas kun la fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979).

Kongrue kun  la maksimo de Paine, estas eble plu pensi, kaj konkludi, ke kiam la motivo estas justa, tiam ordinara homo batalas kiel leono. Ne necesas esti heroo. La ordinara homo estas la heroo — kiel ekzemple la Bona Samariano.

La granda celo

Vivian R. Ferreira

Uauá, BA — S-ino Eliza estas unu el la homoj, kiuj ricevis la kristnaskan korbon de LBV.  Tia danko per belega rideto estis ebla nur danke al via helpo!

Cetere, tiu estas ĉiam la dezirataĵo de Legio de Bona Volo, kiu, resume, havas la celon labori por la evoluo spirita, homa, etika kaj socia de la homoj, tiel ke ĉiuj povu atingi sian spiritan, materian aŭtonomion, kaj tiel travivi la Ekumenan Civitanecon en ĝia plej alta senco de homeco, tio estas, de solidara kunvivado. Tiu celo troviĝas en perfekta harmonio kun la celoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu ne aperis por konkuri kun iu ajn religio ekzistanta sur la Tero, sed por aldoni klopodojn por starigi Pacon en la mondo, unualoke pacigante la homajn korojn. Ĝi celas kontribui al la preparado de vojoj por la Triumfa Reveno de Jesuo al la planedo Tero, laŭ sennombraj anoncoj faritaj de la Kristo mem en la Sankta Skribo, ekzemple en Lia Sankta Evangelio laŭ Johano, 14:18, kaj en Redempta Apokalipso, 1:7.

— “Mi ne lasos vin orfaj; Mi venas al vi (Evangelio laŭ Johano, 14:18).

— “Jen Jesuo venas kun la nuboj; kaj Lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj Lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la Tero ploros pro Li. Vere, Amen!” (Apokalipso, 1:7).

Dum tiuj jaroj de legiana vivo, mi lernis, ke oni nenion faras sola. Dum 70 jaroj da laborado de LBV — kiu batalas senĉese “por ia pli bona mondo kaj por ia pli feliĉa homaro”, slogano kreita de Alziro Zarur, ekde ĝia komenco — mi kundividas ankaŭ tiun mejlŝtono kun ĉiuj, kiuj, per siaj preĝoj kaj apogado al niaj iniciatoj, formas grandan Fratan Familion de Bona Volo de Dio.

POEMO:

REALA FRATECO

Per sia Poemo pri Reala Frateco, Zarur difinis en emocia maniero la homan kaj socian agadon de LBV:


Legio de Bona Volo:
Ĉu vi ĝin konas, amikoj?
Idealo de Frateco
De homoj kun Granda Fido.

Evangelian-Legio,
Kiu sentime batalas,
Brakumas materiistojn
Kaj disdonas panon, amon.

Ne havas la Legianoj
Antaŭjuĝojn religiajn,
Ĉar Religio de Bono
Karitemulojn kunigas.

Sen sociaj antaŭjuĝoj,
Sen antaŭjuĝoj pri raso:
Ĉiuj frate kunfidelas
En ĉi-Religi´ de Amo.

Ĉiu agadas laŭvole,
Por la aliula bono;
Kaj donas, kion li povas,
Kaj se ne havas, ne donas.

Ĉar se monon li ne havas,
Eble li havas similon:
Plezuroplenan rideton
Por malsanulon viziti;
Aŭ jam uzitan vestaĵon
Kune kun vorto de fido,
Al la malriĉa infano,
Kiu estis forlasita.

Aŭ eble fervoran preĝon
Por suferanto soleca
De la malsano insida,
Kiun aflikto elĉerpas.

Aŭ amoplenan leteron
Al senespera frathomo 
Kiu en horo turmenta 
Kondamniĝis al prizono;

Kaj multajn pliajn aferojn
Kiuj postulas Bon-Volon,
De fidelaj Legianoj
Faratajn por la Homaro.

Do amikoj, jen la horo
Por klarig´ al ateistoj,
Por amo al malamikoj,
Por ilin levi al Dio.

Jen estas la Fina Horo
Por ĉiujn korojn kunigi,
Por triumfa unuiĝo
De ĉiuj ajn religioj.

Unusola Di´, ne pliaj,
Religio unusola:
Sekve, ni diras “adiaŭ”
Al malamo kaj izolo.

La Ideal´ de Frateco,
Amikoj, ĉu vi ĝin konas?
De l´ Homoj kun Granda Fido,
Legio de Bona Volo.

__________________
*1 Brigado de Amikiĝintaj Religioj — Alziro Zarur, karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, kreis kaj prezidis la pioniran Brigado de Amikiĝintaj Religioj, kies unua eldono okazis oficiale je la 7-a de Januaro 1950, en la salono de la Konsilantaro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) en la ĉefurbo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, post sinsekvaj preparkunsidoj dum la monatoj Oktobro, Novembro kaj Decembro 1949, en la direktorejo de tiu prestiĝa Asocio. Per tiu agado, Zarur anticipis tion, kion poste oni nomis interreligiaj rilatoj. (Por koni la tutan historion, aliru www.ReligiodeDio.org).  Je la 7-a de Oktobro 1973, li proklamis la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en la urbo Maringá/PR, Brazilo.
*2 “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto, kaj amu vian proksimulon kiel vin mem” (Levidoj, 19:18).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.