Bona volontula agado

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019. | Aktualigita en Julio 2023.

Kiam troviĝas Frata Amo, senduba klopodado kaj establita kompetenteco, kiun oni elvolvas per laborado kaj zorgado — de la enmeto de simpla najlo en lignaĵon (kredu pri via propra valoro!) —, tiam ne troviĝas limoj por la fundamento de iu pli bona mondo.

Reprodução BV

Medeiros e Albuquerque

Medeiros e Albuquerque (1867-1934), ĵurnalisto, instruisto, politikisto kaj aktivulo por abolo de sklaveco, naskiĝinta en la brazila ŝtato Pernambuco, ĝuste rekonis: “Kio montras la superecon de homoj super aliaj animaloj estas tio, ke ili komprenis la manieron, kiel en la vivbatalado unu el la plej efikaj armiloj estas bonkoreco, nome reciproka asistado, alivorte karitato.

Volontule praktiki Bonfaradon estas unu el la plej belaj paĝoj de Amo, kiujn la homo, tio estas la Civitano de la Spirito, povas verki. Profeto Mohamedo — “La Paco kaj  Benoj de Dio estu sur li!” — instruis: “Ĉiu bona ago estas karitato. Bona ago estas tia, ke ĝi aperigas rideton sur la mieno de alia homo”.

Tela: Gaetano Previati (1852-1920)

La fondinto de Islamo honoras la memoron pri Jesuo — kaj de Lia Sanktega Patrino, Maria —, en la Sankta Korano, kaj Lin igis referenco, kiel unu el la grandaj Profetoj de Islamo. En prelego sub la titolo “Jesuo kaj la idealo de la Korano”, la prezidanto de la Grupo de Esploroj Islamana-Kristanaj, D-ro Hmida Ennaifer (Ph.D. Universitato Zitouna/Tunizio kaj Sorbonne/Francujo), kongruas kun nia aserto, kiam li komentarias, ke “el la 6.236 versikloj, kiuj konsistigas la Koranon, la Kristo estis menciita 33 fojojn, jen per Lia nomo en la araba lingvo, jen per Lia nomo kun aldono, do per Lia kvalifiko kiel Mesio. (...) Efektive, kiam oni pli atente pristudas tion, kion la Korano diras pri Jesuo, tiam oni perceptas, ke neniu alia homfiguro alprenis tiel eksterordinaran taumaturgian potencon kiel Li. (...) Li estas la profeto, la servanto de Dio kaj la infano purigita de ĉia malpuro, sed estas ankaŭ la signo, la ekzemplo, la Vorto, la Spirito veninta el Dio, la scio pri la Nuno, tiu, kiun subtenas la Sankta Spirito, la rekta vojo”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.