Scipovi la volon, laŭ Jesuo

Fonto: Medito de Bona Volo, prenita el la libro “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni”, de Novembro 2014. | Aktualigita en Marto 2018.

Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, ĉar nur diece universalisma penso povas proponi la ekziston de ia socio, en kiu la homoj respektu unu la alian en tia grado de Frateco.

Tela: Benjamin West (1738-1820)

      

Ĉu tio estas neebla?! Tute ne!

Ni staras antaŭ simpla afero, nome scipovi la volon, kiom ajn da tempo necesas por tio. Nepre necese estas, ke ni obstinadu je Jesuo Kristo. Li mem saĝe sciigis per la Apokalipso laŭ Johano, 3:10: “Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, Mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la Tero”.

Paroloj de Martin Luther King Jr.

Arquivo BV

Martin Luther King Jr.

Iuj bonaj homoj ne plu kaŝu sin, definitive! Ankoraŭ resonadas la plendo de la sentima usona pastoro Martin Luther King Jr. (1929-1968): “Nia generacio bedaŭros ne nur la malamajn vortojn kaj agojn de perversuloj, sed la teruran silenton de bonaj homoj”. (La dikaj litertipoj estas miaj.)

Precize!

Tamen, ne ekzistas en ĉi tiu mondo homo perfekte bona aŭ tute malbona. Pro tio, ĉiam troviĝas ebleco por alĝustigo. Kaj tiuj, kiujn oni konsideras bonaj ne fariĝu arogantaj en sia boneco! Sed la mondo prave postulas, ke la bonaj estu pli aŭdacaj en siaj agoj, por meriti la rekonon de tiuj, kiuj esperas de ili la ĝustan sintenon. Jesuo bedaŭras sindetenan konduton, laŭ ĉi tiu Lia plendo, kiun ni antaŭe citis: “Ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas pli sagacaj, ol la filoj de la Lumo.” Jesuo (Luko, 16:8)

Nur per decidoplena kaj talenta agado en Amo kaj en Justeco Diaj ni fine atingos “novan Ĉielon kaj novan Teron” — kaj tiu transformo komenciĝas en la Spirito de ĉiu viro kaj virino —, laŭ promeso trovebla en la Libro de Finaj Profetaĵoj, 21:1: “Kaj mi vidis novan Ĉielon kaj novan Teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.