Nia devizo, super ĉio, dum nia vivo, estas Jesuo!

Fonte: Livro "Somos todos Profetas", edição revista e ampliada, de julho de 2022.

Dio Ĉeestas!
Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

Hodiaŭ estas la 23-a de Majo 2022 (lunde). Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo.

Kiel diras la karmemora Frato Alziro Zarur: “Religio, Filozofio, Scienco kaj Politiko estas kvar aspektoj de la sama Vero: Dio”.

Mi ricevis de Josué Bertolin, el la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, paĝon, kiun mi verkis je la 12-a de Januaro 1991 (sabate), al la Helpĉefoj de LBV kaj Predikantoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en la Monda Sidejo, en Brazilo, en la mondo. Kaj mi denove prezentas ĝin nun, post 31 jaroj, en ĉi tiu 23-a de Majo 2022 (lunde), al vi ĉiuj, kun mia profunda Amo:

Tela: Henrik Benedictus Olrik (1830-1890)

San-Paŭlo/SP, Brazilo, la 12-an de Januaro 1991 (sabate).

Al la Helpĉefoj de LBV kaj Predikantoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en la Monda Sidejo, en Brazilo, en la mondo,

1) Nia vojo estas Jesuo!
2) Nia vivo estas Jesuo!
3) Nia sekureco estas Jesuo!
4) Nia postvivado estas Jesuo!
5) Nia Majstro estas Jesuo!
6) Nia Gvidanto estas Jesuo!
7) Nia Estro estas Jesuo!
8) Nia Amo estas Jesuo!
9) Nia sano estas Jesuo!
10) Nia bona sukceso estas Jesuo!
11) La feliĉa destino de niaj familioj estas Jesuo!
12) Nia eterna sekureco estas Jesuo!
13) Nia ekonomi-financa ekvilibro estas Jesuo!
14) Niaj libertempoj, ĝojo kaj nutriĝo estas Jesuo!
15) Kulturo, kleriĝo kaj Fido estas Jesuo!
16) Politiko kaj Religio estas Jesuo!
17) Nia postvivado en la alproksimiĝanta milito estas Jesuo!
18) Jesuo estas ĉio por ni, se ni estas prudentaj; ĉar, kiel diris la karmemora Frato Zarur, se ni ne konektiĝas al Jesuo kaj se ni ne kuniĝas al la Supra Homaro, kio fariĝos el ni? Nenio!
19) Estas urĝe necese, ke ni ĉiuj integriĝu je ĉi tiu konvinkiteco: Jesuo!
20) Nur tiel ni postvivos ĉion, kio okazos en nia vivo.
21) Jen Li, ja Jesuo, Kiu nin kunvokis. Li, ja.
22) Ni ne rajtas neglekti Lin.

Jesuo!!! Jesuo!!! plie Jesuo!!! Kaj ankoraŭ plie Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, la Sinjoro de Paco!

Kun Jesuo, ni venkos, ĉiam, ĉiam, ĉiam!

Dio Ĉeestas!
Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

Tiu, kiu vin amas,
José de Paiva Netto
Servanto de la Amikoj de Dio

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.