La Gloro de Resurekto. Sankta Semajno!

Fonto: Ĵurnalo de Braziljo, eldono de la 31-a de Marto 2015, marde. |Aktualigita en Majo 2022.

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, ni suprenlevu niajn Spiritojn per la lumoplena dia mesaĝo de la Sankta Semajno. Mi dediĉas al vi ĉiuj paĝon, kiun mi verkis en la libro Jesuo, la Dia Profeto (2011), pri tiu emociiga dato:

Resurekto pro spiritaj kaj homaj meritoj

Jesuo, la Plejalta Reganto de ĉi tiu nia kolektiva loĝejo, havas povon kaj die-profete ĝin plenumas, ĉar Li estas la Fidela Atestanto (Apokalipso de la Kristo, 1:5). Li atestas pri la Ĉiela Patro inter ni, la viroj, virinoj, junuloj, infanoj kaj Spiritoj, la Benataj Animoj, kiuj, laŭ nia konkludo surbaze de la Vorto de la Ĉiela Amiko ne konsistigas ian abstraktaĵon: “Mia regno [ankoraŭ] ne estas el ĉi tiu mondo [sed el la Spirita Mondo]”. Jesuo (Johano, 18:36).

Tela: Henry Ossawa Tanner (1859-1937)
La pilgrimantoj de Emauso.

Tial, Li esperas, ke ni atestu pri Li sur la Tero, por ke Li povu atesti nin en la Ĉielo, aŭ Spaco, aŭ Mondo de Vero, aŭ Sfero de Spiritoj, situanta en iaj frekvencoj, kiujn niaj korpaj sentumoj kaj teknologiaj atingoj ankoraŭ ne perceptas.

“— Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj, Mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun Mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo (Evangelio laŭ Mateo, 10:32 kaj 33).

Mi substrekas, ke la Dia Krucumito resurektis pro Sia propra merito, ĉar Li ĉiam konsciis pri Sia Dieco, kiun Li merite konkeris. Ni ĉiuj same estos unu kun Dio, laŭgrade kiel ni spirite kreskados. Li diris:

“20 Kaj Mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al Mi pro ilia vorto;
“21 por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en Mi, kaj Mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.

“22 Kaj la gloron, kiun Vi donis al Mi, Mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas Unu;
“23 Mi en ili, kaj Vi en Mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis” (Evangelio laŭ Johano, 17:20 ĝis 23).

Tela: Corrado Giaquinto (1703-1766)
La preĝo en la Ĝardeno.

Kiam ni atingos tian Unuecon, tiam nenio estos al ni nerealigebla, por bonfaro al popoloj.

La signifo de liberiga sango

La Plejalta Paŝtisto ne renaskiĝis per iu ajn ago, kiel okazis al Lazaro kaj aliaj, registritaj en religiaj kaj laikaj raportoj. Aparte tiuj, kiujn Liaj Apostoloj kaj Disĉiploj same revivigis. Li estas la Unuenaskito inter la mortintoj, ĉar Li venkis la morton kaj fariĝis la Reganto de la reĝoj sur la Tero, la Fidela Atestanto. Li estas Tiu, kiu, por nia feliĉo, nin amas kaj per Sia Sango nin liberigis de niaj pekoj.

Tela: José de Ribera (1591-1652)
La resurekto de Lazaro.

Tamen, oni povus demandi: — Sia sango?! Sed ĉi tiu jam sekiĝis antaŭ longa tempo!...

Lia sango ĉi tie estas la senmorta instruo, kiun Li heredigis al ni. Lia ekzemplo: ia neordinara persistado, ia nelacigebla obstinado en Bono. Li estis vipita, ŝtonumita, kraĉita, skurĝita, kronita per dornoj, krucumita. Oni batis Lian kapon per stango, kaj tamen Li ne forlasis Sian Patron kaj nian Patron.

Pere de Jesuo, la reformo de la socio alvenas pere de la spirito

Ĉu vi rimarkas el kie venas nia forto?

Nu, kiu estas apud la Dia Majstro nenion povas timi, eĉ en plej malbonaj momentoj en la vivo. Li nin fortigas per Sia Bona Mesaĝo laŭ Johano 14:18, kaj Mateo 28:20, dirante: “—Mi ne lasos vin orfaj kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo”.

Tela: Peter Paul Rubens

Petro

Al tiuj fidelaj sekvantoj, jen estas la oportuna instruo de Apostolo Petro (Unua Epistolo, 2:15) pri la deveno de la vera forto kaj de la aŭtenta povo: “— (...) la volo de la Ĉiela Patro estas, ke Bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj.

Tiel Jesuo kondutis antaŭ Siaj kontraŭuloj: per Sia firma agmaniero, senĉese atestante la Plejaltan Povon, Li nepre Bonfaradis, samtempe kiel Li predikadis laŭ la vojoj.

Jen do Kiu Li estas, kaj kial Li estas “— la Fidela Atestanto, la Unuenaskita el la mortintoj, kaj la Reganto de la reĝoj de la Tero, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per Sia sango (la ekzemploj) (Apokalipso, 1:5), montrante al ni kiel venki sur ĉi tiu mondo de  ĉagrenoj. Obstini ĉe Li kaj ĉe la Patro trans la finon, portante la ĉielan bonfaron al ĉiuj homoj, jen la ŝlosilo por nia postvivado. Per tia scio, antaŭ ĉio, eblos konkretiĝo de la definitiva perfektigo de la socio. Laŭ tio, kion mi de longa tempo parolas al vi, la reformo de la socio alvenas per la Spirito. Kaj tiel mi finis unu el la ĉapitroj de la verko Jesuo, la Dia Profeto (2011).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.