Kundividi la panon (Fino)

Fonto: Portalo Bona Volo, en Decembro 2011. | Aktualigita en Novembro 2018.

Ni travivas neniam antaŭe viditan atmosferon de teknologia renovigado, sed ankaŭ de troa ambicio. Tamen, homoj de Bona Volo atendas fidoplene, kiel primicojn de la Sinjoro, pli bonan tempon. Pro tio estas tre sanige rebruligi la esperon ĉiun komenciĝantan jaron.

Fronte al la grandeco de la Universo de Dio, idealoj de homaj vanteco kaj dominado ne havas estontecon.

shutterstock

Kiam oni transpasas la akvon de la “rivero de morto”, tiam malfariĝas ĥimeroj de ia Scienco sen internaĵoj, la teruro pro kredoj ŝarĝitaj per antaŭjuĝoj kaj netoleremo, krom ĉia spirito de kruela konkurado kaj militema koncepto, kiu disigas patrujojn. Tio okazas, ĝis la Suno de Karitato, kiu estas Jesuo, forpelos la mallumon de aŭdaca nescio kaj malfermos ĝian spiritan vidkapablon, kaj faros, ke homoj komprenu, ke nur praktikado de la diaj leĝoj de Ekumena Frateco kaj Socia Solidareco alportos Pacon al la Tero. Tiam, la sublima instruado de la Evangelio-Apokalipso fine trankviligos la korojn, kiuj trovos en la Sino de Dio la ripozon por siaj senbridaj Spiritoj. Tiam, laŭ la espero de multaj misiistoj de Bono, la homaro komprenos, ke nenio rezultas el klerigado de la menso, se la koro estas forgesita, kaj ke estas kompleta deliro deziri progreson en la socio se principoj de fido kaj respekto estas avis rara en la homaj rilatoj. 

Soifo pri simpleco

Reprodução BV

Ernest Renan

Divulgação

Humberto de Campos

Ernest Renan (1823-1892), franca filozofo, historiisto kaj liberpensulo, pricitita de Humberto de Campos (1886-1934), en letero al Gastão Penalva (1887-1944), lia kolego en la Brazila Akademio de Beletro, asertis, ke “cerbo ardanta per rezonado soifas pri simpleco, kiel dezerto soifas pri pura akvo”.

Arquivo BV

Alziro Zarur 

Divulgação

Luciano de Samosato

Same okazas rilate al la Dia Vero, kiun la homa Spirito ne rajtas ignori. Tiel ke, kiam li estos elĉerpita pro senutila batalado kontraŭ memliberiĝo, ĝi, la Dia Vero, alvenos por prilumi lin per sia lumo, delikate kaj serene. Jesuo vivis inter ni dum 33 jaroj. Tamen, laŭ skribaĵo de la prozisto Luciano de Samosato (125-192): “la homa vivo valoras pli pro sia intensa lernado ol pro sia longeco”. Kondiĉe ke ĝi ĉesu nur je la horo fiksita de Dio, ĉar “memmortigo solvas nenies angorojn”, instruis Alziro Zarur (1914-1979).

Ĉiela Civitano

Nu, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, ni do praktiku Bonfaradon, ĉar la tempo plu pasados. 

Divulgação

Protagoro 

Dum momento ni estas en korpo, sed por ĉiam ni estas Spiritoj. Tio igas nin konkludi, ke Protagoro (480-410 a.K.), greka filozofo en la sofisma skolo, ne atingis la universalan vastecon de la homo, kiam li asertis, ke “la homo estas la mezuro de ĉio”.

Kun la penso levita al nia Dia Majstro, ni iru antaŭen kaj diru, ke la Eterna Spirito, kiu loĝas en la homa korpo, tiu ja estas la mezuro de ĉio, ĉar ĝi estas la Ĉiela Civitano.

Virinoj, Viroj, Junuloj, Infanoj kaj Spiritoj, Benataj Animoj de Bona Volo, nia penado celas alporti al la popolo diajn formulojn de Amo kaj Vero, de Simplanimeco kaj Espero, de Justo kaj Paco, kiuj emanas el la instruoj de la Plejalta Edukanto: Jesuo. Ĝi estas la Spirita Pano, kiun ni nepre emas kundividi kun ĉiuj. Kiam ni konscie akceptos tion, ne supraĵe, sed en la plejprofundo de nia Animo, tiam ni estos pretaj por proklami la Politikon de Dio al la Senmorta Spirito de la homo.

Tela: James Tissot (1836-1902)
Arquivo BV

Goethe

La sekreta rimedo estas fidi pri Jesuo! La Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon mezvoje. Jen la komenco de ĉio. Laŭ tio, kion diris la konata Goethe (1749-1832), “en la komenco, la agado”. Valoron oni pruvas per laboro.

Sekve, la lamentado de Jeremia pro Jerusalem atingos sian finon, kaj “estos unu Grego, unu Paŝtisto” (Evangelio laŭ Johano, 10:16), kiu estas la Kristo.

Paco kaj la decido de Dio staru, nun kaj ĉiam, en ĉies koroj, ĉar grandaj venkoj alproksimiĝas, se ni agos por meriti tion. Kaj ni faru la novan jaron esencan Resurekton.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.