Dio havas multe da sinonimoj

Arquivo LBV

Victor Hugo

Ĉio, kio naskiĝas el la Dia Amo, estas vere sublima. Certe surbaze de tia realaĵo, Victor Hugo (1802-1885) instruis, ke "la Spirito riĉiĝas per tio, kion ĝi ricevas, kaj la koro, per tio, kion ĝi donas".

Sekve, sen Amo, kiu estas Dio, la homo vivas sendirekte, for de la Vero, kiu estas Lia Parolo*1.

Se Vi ne kredas pri la ekzisto de la Ĉiela Patro, ne sentu vin ekskludita per mia aserto. Pensu do pri Prudento, ĉar kiu ne praktikas prudenton, ankaŭ tiu vivas sendirekte.

Dio havas multe da sinonimoj, kiel Frateco, Solidareco, Kunsentemo, Pardonemo, Malegoismo, Kompatemo, Altruismo kaj ĉio kroma, kiu plivalorigas la homon kaj kondukas lin al Paco kun si mem, kaj pli vaste al la ceteraj homoj.

shutterstock
Reprodução BV

Marteno Lutero

Sekve, la Kreanto ne apogas manifestiĝojn de malamo je Lia Sankta Nomo. Tial oni tre ŝatas ĉi tiun admonon de Marteno Lutero (1483-1546): "Mi ne deziras, ke homoj batalu favore al la Evangelio per la forto kaj per mortigado. La mondon oni devas konkeri per la parolo de Dio."

Pri kiaspeca Dio parolas la Granda Reforminto? Evidente pri Tiu, kiun anoncis Johano la Evangeliisto, en sia Unua Epistolo, 4:16: "Kaj ni konas kaj kredis la Amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas Amo; kaj kiu restas en Amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li."

Kaj tiel granda estas la kompreno, kiun Lutero havis pri la plej alta dia sento, ke lia preferata versiklo en la Biblio parolas per si mem al tiu, kiu havas videmajn okulojn kaj aŭskultemajn orelojn: "Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu Eternan Vivon." (Evangelio de la Kristo, laŭ Johano, 3:16)

Arquivo LBV

Dante Alighieri

La saĝa germana predikisto sciis, ke ne ekzistas alia vojo, krom tiu de Amo, kiu estas sinonimo de Karitato. Alia granda saĝulo en la Historio, Dante Alighieri (1265-1321), en La Dia Komedio, skribis: "Amo estas la energio, kiu movas la Sunon kaj aliajn stelojn."

Tial, vivi for de Dio estas suferi orfecon je la Animo. Dio ne havas lipharojn, nek barbon. Lia vizaĝo estas Amo.

_______________________
*1 La Parolo de Dio — Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 17:17: "Patro, Via Vorto estas Vero."

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.