La ampleksa misio de la Templo de Bona Volo

Ĉapitro el la “Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito”, volumo 2 (1990). | Aktualigita en Aŭgusto 2025.

La morto ne ekzistas!

Arquivo BV

Alziro Zarur

Por kompreni la ampleksan mision de la Templo de Bona Volo (TBV), la Spirita Sidejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, proklamita de ĝia karmemora fondinto, Alziro Zarur (1914-1979), estas necese antaŭe koni la Poemon de la Dia Dio, kies ĉefaj strofoj — tiuj samaj, kiuj troviĝas skribitaj per bronzaj literoj sur unu grava muro de la Nobla Salono de la Templo de Dia Ekumenismo, en Braziljo/DF, en Brazilo — jen ni tion alportas:

Lucian Fagundes

Detalo de la Nobla Salono de la Templo de Bona Volo, en Braziljo/DF, en Brazilo, sur kiun Paiva Netto metigis per bronzaj literoj fragmenton el la “Poemo de la Dia Dio”, de Alziro Zarur (1914-1979).

Poemo de la Dia Dio

(Alziro Zarur)

La Dion, la Perfektan, kiun mi
Klopodas tre sincere priversumi,
Neniam mi vidis Lin, tutsame kiel
Ne vidis mi la venton aŭ elektron.

Sed tiun Dion, mian eternan subtenanton,
Dion Aman, Justan kaj Bonkoran,
Ne vidas mi Lin, sed mi sentas Lin vere,
Same kiel elektron kaj la venton.

Mi sentas Lin per la puriga volo,
En la manifestiĝo renoviga
De Belo, de Pureco, de Amo.

Mi parolas al Li per neesprimeblaj preĝoj,
Envolvita de vibroj nedireblaj,
Alportantaj la lumon de Perfekto.

Mi kredas tiun Dion nevelkeblan,
Apogantan la malperfektajn homojn:
Dion de Perfekteco neatingebla,
Al erarema homa esplorado.

.................................................
.................................................
.................................................

Boneco — kiun pekoj ne konsumas —
De la Spirito Dia al siaj gefiloj:
Dio ĉiam malsuprenvenas al Sia filo, la homo,
Kiam la homo supreniras al sia Patro, kiu estas Dio!

Mi kredas tiun Dion nevelkeblan,
Apogantan la malperfektajn homojn:
Dion de Perfekteco neatingebla,
Al erarema homa esplorado.

Jes: “Dio ĉiam malsuprenvenas al Sia filo, la homo, / Kiam la homo supreniras al sia Patro, kiu estas Dio”.

Tion proklamas la Dia Religio, kune kun TBV, la Templo de Bona Volo, al ĉiuj estuloj spiritaj kaj homaj, sen distingo de kredo, nekredo, ideologio, politika partio, etno. Ĝi estas ia agado de kosma amplekso, kiu ne akceptas malhelpojn, por fari, ke la filo supreniru al la Ĉiela Patro, ĉiam preta malsuprenveni al la koro de Siaj kreitoj. Mi ĉiam kutimas memorigi vin: la regado de la Tero komenciĝas en la Ĉielo.

NASA, ESA, and T. Brown (STScI)

La Ekumenismo de TBV trapasas la Mondojn Materian kaj Spiritan

Multaj homoj povus kompreni, ke tia aspekto de la agado sen limoj de TBV limiĝas al la fakto, ke ĝi antaŭeniris trans la rekonatan kampon de Religio, kaj ekspansiis sian altruisman influon tra ĉiuj regionoj de la spirita-homa kono, kiel pledis Alziro Zarur, en la jaro 1973, kiam li asertis: “Religio, Scienco, Filozofio kaj Politiko estas kvar aspektoj de sama Vero, kiu estas Dio”.

João Periotto

Li tiel defendis unu plian fojon la Senliman Ekumenismon*1, nelimigitan al du-tri regantaj religioj, kiuj ankaŭ meritas de ni plenan respekton, tamen kunigante ĉiajn tradiciojn de fido kaj krome la ceterajn kampojn de la socio. 

Sed okazas, ke la misio de la Templo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito sekvas la programon lasitan de Zarur mem — alnomitan de li mem kiel Totala Ekumenismo — nome kunigi la Ĉielan Socion al la surtera socio, estas senfine pli ampleksa, ĉar ĝi penetras la teritorion de la Nevideblo. Oni senvualigas la Sferon de la Spiritoj, ne kiel ion abstraktan, sed kiel konkretan realaĵon, kies akceptado rezultigos eksterordinaran renovigadon de la surtera homaro, kiu multon lernos de la vivantoj loĝantaj en la mondo de “mortintoj”, kiuj tute ne troviĝas mortaj. Tamen, konvenas atentigi, tre emfaze, ke la propono de la Totala Ekumenismo, subtenata de la Religio de la Tria Jarmilo, konsistas en la konscia, pragmata, aganta ligo de la surteraj estuloj kun la estuloj en la Mondo (ankoraŭ) Nevidebla, de plej alta hierarkio, ne kun la postrestintaj spiritoj, kiuj bezonas niajn preĝojn.

João Periotto

Jen do ni troviĝas antaŭ ia universala Ekumena Kulturo, kiu ne rekonas ĉiaman disiĝon eĉ inter la dimensioj materia kaj spirita, ĉar ambaŭ estas kreaĵo de unu sola Dio.

Resume, Senlima Ekumenismo signifas plej ampleksan interkomprenon inter ĉiuj surteraj homoj: religiaj, ateistaj, politikaj, filozofiaj, sciencaj, artaj, sportaj, k.t.p. Kaj Totala Ekumenismo estas granda transa paŝo, kun frata brakumo, inter la loĝantoj de la Tero kaj la loĝantoj de la Spirita Mondo.

Jesuo diris en Sia Sankta Evangelio laŭ Marko, 12:27: “Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj. Ĉar vi ne kredas tion, vi multe eraras”.

Jen estas la genezo de ĉiaj homaj malfeliĉoj: supozi, ke la morto estas la fino de ĉio, kaj tamen ĝi absolute finas nenion. Kiel diradis Zarur, kaj ni ripetadas senlace: “ne ekzistas morto en iu ajn punkto de la Universo”.

Apostolo Paŭlo atestis la realaĵon de la ekzisto de loĝantoj en la Spirita Mondo, kiu ne estas ia abstraktaĵo: “Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia(Unua Epistolo al la Korintanoj, 15:40).

Nu, la Templo de Dia Ekumenismo estas faliganto de hontigaj bastiloj, ne nur inter tiuj, ankoraŭ limigitaj surteranoj, sed inter ĉi tiuj kaj la lumo de la Spirita Sfero. La Templo de Paco jubilas kun ĉiuj, kiuj klopodas vidi trans la homajn limojn, kiel faris, kiam li sin turnis, je la 2-a de Novembro 1983, al la fideluloj ĉe Vatikano, papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005). Per sia parolado, Lia Moŝto emfazis, ke dialogon kun la mortintoj oni devas ne interrompi: “Ni estas invitataj repreni kun la mortintoj, en la interno de la koro, tian dialogon, kiun la morto devas ne interrompi. (...) Surbaze de la revelacia vorto de la Kristo, la Redemptoro, ni estas certaj pri la senmorteco de la animo. Efektive, la vivo ne finiĝas ĉe la horizonto de ĉi tiu mondo (...)”. (Elstarigoj estas miaj.)

De longa tempo mi defendas la ideon, ke la fizika mondo ne plu evoluos sen la nepra helpo de la Spirita Mondo. Jen estas la granda instruo, kiun la nacioj lernos laŭ la irado de la tria jarmilo. 

Kiel bone regi

Tial, la Dia Religio havas kiel horizonton ne malpli ol Jesuon, la Plejaltan Gvidanton de la planedo Tero, Tiun, kiu regas ne nur la socion surteran, materian, videblan, sed ankaŭ la ĉielan, spiritan, ankoraŭ nevideblan. Jen kial la Kristo mem inspiris al la karmemora Frato Zarur la anoncon de la Unuiĝo de la Du Homaroj, al tiu de la Ĉielo tiun de la Tero, kiel solvon por ĉiaj problemoj, kiuj afliktas la popolojn, ĉar ne sufiĉas, ke regantoj konduku homamasojn kvazaŭ virinoj kaj viroj estus nur sakoj el karno, sango kaj ostoj. Tio estas vesto. La destino de la spirita estulo ne estas efemera kiel tiu de la aĵoj, kiuj kovras lian korpon. Ni estas, super ĉio, Spirito kreita laŭ la figuro kaj simileco al Dio, kiu estas Eterna Spirito. 

Tela: James Tissot (1836-1902)

Titolo de la verko: La Samaria virino apud la puto.

Jesuo instruis al la samarianino, apud la puto de Jakob (laŭ la raportoj en la Evangelio laŭ Johano, 4:24), ke Dio estas precize ĉi tio: Spirito!, kaj sekve gravas, ke kiel tia Li estu adorata: laŭ Spirito kaj Vero. Tial Zarur, kun la aŭdaco kaj alta saĝo, kiu ĉiam priintuis lin, predikis kiel “la grandan sekreton iam revelaciotan por la perfekta regado de popoloj, nome unuigi la Supran Homaron kaj la malsupran homaron”.

Sekve, ne ekzistas ŝtatestro, kiu povas esti konsiderata kiel supera en ĉi tiu mondo, se li ne komprenis tion. Eĉ se li estas plej granda, aŭ se tiel oni konsideras lin, se li ne konas la Universalajn Leĝojn, kiuj regas la eternajn destinojn de la elementoj formantaj la landon de li kondukatan, tiam li ankoraŭ ne transiris la infan-lernejon de la vera Politiko, la Politiko de Dio, predikada de PBV, kiu aperis precize por kontentigi la spiritajn bezonojn de popoloj. La Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, estas: “Sed celu unue la Regnon de Dio kaj Lian Justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi” (Evangelio laŭ Mateo, 6:33).

Nu, la homoj faradas, sur la kampo de Politiko, precize la malon. La rezulto de tia inversigo jen troviĝas en la mondo, por ĉiu, kiu volas vidi. Politikistoj ankoraŭ ne eltrovis la Politikiston Jesuo. Kaj kiam ili tion faros, tiam konvenos ne trakti Lin malserioze.

Ampleksa agado

Dum ĉi tiuj finaj tempoj de tre severa apokalipsa ciklo, kiu avangarde malfermis novan eraon por la homaro elĉerpita pro sterilaj sektecoj, enfermantaj la Animojn kreitajn de Dio liberaj, la agado de la Templo de Bona Volo ne limiĝas al la strikta kampo de la homaj kreitoj, ĉar ilia vidkapablo estas tre mallarĝa, do nepre mallarĝa estos ĉia ajn agado rezultanta de ĝia limigita kono. Tial Jesuo admonis en Sia Evangelio laŭ Mateo, 6:22 kaj 23:

Lumo kaj mallumo

22 “La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma. 
23 “Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!”

Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj

Do, antaŭeniradas la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio*2, la Revolucio de okuloj die prilumitaj de la Evangelio-Apokalipso de la Kristo, kuraĝe anoncita de la Proklaminto de la Dia Religio, en Decembro 1953: “Cetere, oni jam nuntempe scias, ke tiu plenmano da agitantoj de homamasoj, kiu estigis la Francan Revolucion, nuntempe reenkarniĝas en Brazilo, por fari alian Revolucion, certe pli noblan kaj pli homecan: la Mondan Revolucion de Spiritoj. Kaj oni ne dubu: ili lasos la agadon plenumita en Brazilo, kiu estas la Koro de la Mondo kaj la Patrujo de Evangelio, ĉar ĉi tiu Revolucio nur finiĝos fine de ĉi tiu Apokalipsa Ciklo”.

Unue vi pruvu, ke ili venas de Dio

Kiam oni parolas pri Spirito, ĝenerale iuj mensoj, kiuj dum certa tempo ankoraŭ ombras iujn sektorojn de diversaj kredoj en la mondo, terurite krias: “Spirito! Afero de satano! Vade retro!

Tamen, kiel klarigi la aperadon de religioj, se ili, krom maloftaj esceptoj, devenis precize de manifestiĝoj spiritaj?!

Reprodução BV

Kardinalo Bona

En la 17-a jarcento, kardinalo Bona (1609-1674), konata kiel Fénelon de Italujo, tute oportune manifestiĝis jene: “Estas strange, ke oni povas trovi prudentajn homojn, kiuj aŭdacis absolute nei la aperaĵojn kaj komunikojn de animoj kun la vivantoj, aŭ atribui ilin al misimagado, aŭ, krome, al artifikoj de demonoj”.

Spiritoj ekzistas kaj ĉiam ekzistos. Kio ni estas, se ne Spiritoj sub karna vesto?! Koncernas nin distingi, ĉu la Spirita Estulo estas evoluinta aŭ ĉu ĝi restas senevolua, laŭ tio, kion konsilas al ni Apostolo Johano, en sia Unua Epistolo, 4:1: “Amataj, kredu ne al ĉiu Spirito, sed provu la Spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. (...)”.

Templo malfermita al teranoj, eksterteranoj kaj Spiritoj

De longa tempo mi klarigadas, ke la Templo de Bona Volo, la Piramido de Benataj Animoj, la Piramido de la Lumaj Spiritoj, ankaŭ alnomata Templo de Dia Ekumenismo, aperis por plenumi specialan celon en la mondo. Nome, enhavi la Mondan Decidopovan Konsilantaron de Bona Volo, kies altaj celoj estis realigitaj per la kreo de Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV.

Kun siaj pordoj malfermitaj al ĉiuj estuloj de Bona Volo, ekde la Kristnasko de Jesuo, en 1994, ParlaMundi proponas la universalan repacigon de la tuta kono spirita kaj homa, per potenca forto servanta la popolojn surterajn, popolojn de aliaj ĉielaj mondoj kaj de la Nevidebla Spirita Mondo. 

NASA/JPL-Caltech/ESO/STScI

Malkonsentoj, radikalemo, ĉiaj malpacemoj devas resti for de la diskutoj kaj de la proponoj religiaj, filozofiaj, politikaj, sciencaj, ekonomiaj, sportaj, kaj similaj, ĉar la homo naskiĝas sur la Tero por vivi en socio, en Ekumena Altruisma Solidara Socio.

La celo de la Monda Parlamento de Ekumena Frateco estas kunigi la konojn ekzistantajn en la fizikaj mondoj al la scioj senfine vastaj, troviĝantaj en la dimensio de la Eterna Spirito; unuigi la estaĵojn kun la civilizacioj, kiuj ekzistas en la Spirita Mondo, ankoraŭ nevideblaj al niaj kompatindaj, tre limigitaj kvin materiaj sentumoj.

La homeco kaj la beleco, laŭ la homo; la Beleco kaj Homeco, laŭ Dio!

Kiam mi parolas pri homo, mi tion faras laŭ tre frata kriterio de Senlima Ekumenismo kaj de Totala Ekumenismo, kiuj vidas ĉiujn kiel Filojn de Dio, ĉar mi aludas ankaŭ al tiuj, kiuj vivas en aliaj materiaj planedoj. Ne ĉio homa (inteligenta vivo, tia, kia ni konas ĝin) nepre devas aspekti kiel la surtera homo. Kiu povus pruvi, ke ni estas la plej bela formo en la Universala Kreado? Kiam ni ricevos la koncedon, pro propra merito, persone vidi Dion, tiam ni havos la kapablon taksi la veran nivelon de Beleco. 

La granda alvoko de Dia Ekumenismo de TBV estas: Morto ne ekzistas, mortintoj ne mortas kaj ni ne estas solaj privilegiitoj en la Dia Kreado. La tuta Universo estas loĝata kaj devas kunfratiĝi, ĉar Dio estas ĉi tio kaj nur ĉi tio: Amo! Malantaŭ la malĝoja skeptiko pri tio, ekzistas terura malkuraĝo por alfronti la solan neeviteblan fakton en ĉi tiu vivo: unu tagon, ni ĉiuj forlasos la fizikan korpon.

Ne senkiale Zarur heredigis al ni pri senmorteco, per versoj, la decidopovan klarigon:

Poemo de senmorteco-kredanto

La dua de Novembro estas tago
Plena de instruad’ al hom’ atenta:
Plej granda iluzi’ estas realo.
Jam instruis la bona Paul Gibier.

Vivantaj (pseŭdovivaj) homoj portas florojn
Kaj larmojn al mortintoj (sed nur ŝajne).
Mortintoj kortuŝiĝas ĉe l’ doloroj
De l’ vivantoj sekvantaj fuŝajn vojojn.

Aŭtentikaj kadavroj, pro nescio
Pri la spiritaj temoj ege gravaj.
Ili ŝajnas travivi l’ infanecon
Ĉar ili omaĝas nur mortintojn falsajn.

Ne necesas plej granda sagaceco
Por vidi ke en viv’ estas havenoj:
Iam la Kristo diris al junulo:
“Mortintoj enterigu siajn mortintojn”.

Bonvolu, geamikoj, ne supozi
Ke mort’ estas la fin’ de nia vivo;
La vivo daŭras, vere ne jungite
Al rondoj de ĉielaj itineroj.

Mortintoj ne troviĝas certe tie.
Katenitaj al tomboj, antaŭ vi.
Mortintoj estas vere la vivantoj;
Mortintoj pli aŭ malpli estas ni.

Kutimigi la homan menson al la Spirita Realo

En la ĉefartikolo de la revuo LBV, 8-a eldono, de Aprilo 1990, mi asertis, ke ni kunlaboras por kutimigi nian menson, ne en sensistema maniero, al tiu realaĵo, kiu por multaj homoj jam estas konfirmita fakto. Tiel, ĉiuj iom post iom familiariĝas kun nova nomenklaturo, spirita kaj homa, kiun la Religio de la Tria Jarmilo alportas, kaj kiu liberigas la mensojn de nescio pri ĝia vera destino, ne kiel io malpreciza, sed tute reala kaj vivanta. La Templo de Bona Volo, en Braziljo, ekzemple, ne estas nur por la homoj palpeblaj kaj materiaj, kiuj ĉiutage ĝin vizitas amase, sed ankaŭ por la spiritaj. Ĉi tiuj iras tien pli multenombre, por sin fortigi kaj por helpi siajn Fratojn, la surterajn estulojn. Nuntempe ili estas tio, kio ni mem estos morgaŭ. Super ĉio, ni estas Spiritoj. La materia parto de nia vivo surtera estas nur intertempo, ĉar eĉ kiam ni troviĝas en la korpa vivo, ni estas spiritaj estuloj. La korpo koncernas la Spiriton same kiel vesto la korpon. Tial la registaroj devas bone fizike prizorgi siajn popolojn, ne forgesante tamen, ke se ili konsistas el materio, tamen ili posedas ankaŭ Spiriton, kiu estas nedisigebla de ĝi: la korpo sen Spirito estas simple kadavro.

Diplomatia rilato inter la Du Homaroj

Ankoraŭ en tiu ĉefartikolo, ni proponis la starigon de diplomatiaj rilatoj inter la du mondoj. Kaj ni tute ne zorgas, ke iu konsideros nin frenezaj, ĉar mense malsanaj estas tiuj, kiu eĉ ne akceptas pensi, ke ne ĉio limiĝas al ĉi tiu mondo. Kaj jen ĉi tiel ni finas: la Tero ne estas la centro de la Universo, kaj ankaŭ la fizika korpo ne estas nia fina destino.

Kunigi la du mondojn

Konsciante, ke la ekzisto de la Spirita Sfero estas objektiva realaĵo, per tiu agado plenumata de la Templo de Dia Ekumenismo kaj la Monda Parlamento de Ekumena Frateco (ParlaMundi de LBV), ni volas kunigi la materian-religian mondon kun la Spirita-Religia Mondo, la mondon materian-politikan kun la Mondo Spirita-politika, la mondon materian-ekonomian kun la Mondo Spirita-ekonomia, la mondon materian-sciencan kun la Mondo Spirita-scienca, la mondon materian-filozofian kun la Mondo Spirita-filozofia, la mondon materian-artan kun la Mondo Spirita-arta, la mondon materian-sportan kun la Mondo Spirita-sporta, kaj tiel plu.

José Gonçalo

Ekumena Ensemblo Bona Volo: de maldekstre dekstren, la Monda Parlamento de Ekumena Frateco (ParlaMundi de LBV), la administra sidejo kaj la Templo de Bona Volo, situantaj en Braziljo/DF, en Brazilo, ĉe quadra 915 Sul.

Konscia Unuiĝo de la Du Homaroj

Mi volas emfazi, ke ĉi tiun interrilaton, kiun ni proponas inter la Videbla kaj Nevidebla Sferoj oni devas fari kun la Supera Spirita Mondo, ne kun la ombraj regionoj, inferecaj, evidente, kie moviĝas Animoj en stato de profunda perturbiĝo, kiuj ricevas urĝajn kaj bezonatajn alĝustigojn flanke de la Dia Leĝo, do nekapablaj helpi tiujn, kiuj loĝas sur la Tero. (...).

La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo

Kiuj estos la konsekvencoj, ekzemple de tio, ke iu parlamentano efektive komprenas, ke ekzistas vivo post la morto de la fizika korpo? Kaj krome, ke li rekonas, ke ekzistas en la Spirita Sfero politikistoj kapablaj inspiri al li grandajn decidojn, ne malhelpante lian liberan elektopovon, ĉar la interrilato estus konscia. Kaj same, por religiuloj, filozofoj, sciencistoj, ekonomikistoj, artistoj, sportistoj, laboristoj, dommastrinoj kaj dommastroj, instruistinoj kaj instruistoj, kuracistinoj kaj kuracistoj, flegistinoj kaj flegistoj, fajrobrigadistoj, ŝoforoj, taksiŝoforoj, stratpurigistoj, inter aliaj.

La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo. Troviĝas inteligenta vivo tie kaj ĉi tie. Kaj same kiel ĉi tie, vivas tie Spiritoj en diversaj kondiĉoj de evoluo. Ne ĉiuj estas Lumaj. La ĉeesto de evoluintaj Spiritoj, kiuj helpas ĉiujn kiel Gardanĝeloj, dependas de bonaj pensoj kaj de la ĝusta maniero konduti. Tial, estas nepre necese, por ne fali en tenton, preĝi kaj ĉiam vigli, kiel Jesuo instruis (Evangelio laŭ Marko, 14:38).

En la Templo de Bona Volo (TBV), la Spirita Sidejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ili ne faros siajn preĝojn sub la instigo de blinda fido, sed laŭ la plena konvinkiĝo, ke la praktikado de preĝo preparas ilin, kaj ilin harmoniigas kun la Nevidebla Regado de la Tero, por pli bona agado en ĉiu kampo de la vivo spirita-homa, kaj transformado de la mondo, laŭ la Suverena Volo de Dio, kiu ĉion regas. Dio, kiu estas Ĉiopova, Ĉioscia, Ĉieesta kaj Ĉioreganta.

Do, ili venos al la Templo de Bona Volo kaj al la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, por elvolvi siajn talentojn per la forto de la Spirito. Ĉar fine, ni ĉiuj estas la Kapitalo de Dio, kiun oni devas valorigi, konsiderante la Ĉielan Saĝecon.

Ni ĉiuj estas mediumoj

Reprodução BV

Allan Kardec

La rilatoj inter la Spirita Mondo kaj la Materia estas deviga, ĉi tion ni jam klarigis. Pri tio, Allan Kardec skribis en La Libro de la Spiritoj, 2-a parto, ĉapitro 9, demandoj 459, 464, 467 kaj 468:

“459. Ĉu la Spiritoj influas sur niajn pensojn kaj farojn?

“—Ilia influo estas pli granda, ol kiel vi supozas, ĉar vi estas direktataj ĝuste de la Spiritoj.

“464. Kiel distingi, ĉu iun penson inspiras al ni bona aŭ malbona Spirito?

“— Studu la aferon; la bonaj Spiritoj konsilas nur la Bonon; koncernas vin la distingo.

“467. Ĉu ni povas eviti la influon de la Spiritoj, instigantaj nin al malbono?

“— Jes, ĉar tiuj sin alligas nur al homoj, ilin alvokantaj
per siaj deziroj aŭ altirantaj per siaj pensoj.

“468. Ĉu la Spiritoj, kies influo estas forpuŝata de nia volo, rezignas siajn provojn?

“— Kion vi volas, ke ili faru? Se nenio estas farebla, ili do cedas sian lokon; sed ili spionas la oportunan momenton, kiel kato pacience spionas muson”.

Efektive, politikistoj, filozofoj, religiuloj, sciencistoj, artistoj, sportistoj, k.t.p., ni ĉiuj estas mediumoj. Sed se ni ne estas mediumoj evangeliigitaj kaj apokalipsigitaj, prilumitaj de la travivado de la Nova Ordono de la Kristo, kiu estas Amo, tiam ni nenio alia fariĝos ol periloj de malbono, kiel kutime okazas dum la nuntempaj tagoj.

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, diris: “Novan Ordonon Mi donas al vi: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. (...) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:13 kaj 9).

(...)

Unu plia instruo de TBV

Pri la instruo, kiun la Templo de Bona Volo transdonas, ni insistas: se ekzistas (efektive ĝi ekzistas) nepra ligo inter la Supra Homaro (Ĉielo) kaj la malsupra (Tero), kaj do, se neevitebla estas la influo de la Nevidebla Mondo je la videbla, tiam tio estu por Bono. Ĉar la kontakto, kiu fariĝas estas ankoraŭ ĝenerale kun spiritaj estuloj fiaj, neevoluintaj, veraj diabloj. Kaj tiu interagado bedaŭrinde okazas nekonscie, flanke de granda parto de la homoj, kaj tial preskaŭ ĉiam malbonfara, kun katastrofaj rezultoj, plejofte. Tion kaŭzas nia obstina nescio pri la spiritaj aferoj.

Divulgação TBV

Sed Jesuo ne lasis nin sen la ĝusta klarigo, ni emfazas: “Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: ĉar vi ne kredas tion, vi multe eraras” (Evangelio laŭ Marko, 12:27).

Ni do laboru — plene konsciaj — por ŝanĝi tian situacion. Ni deziru harmonion kun la Estuloj de Bono.

Tion deziras Superaj Spiritoj, Gardanĝeloj, Spiritaj Amikoj, konataj ankaŭ kiel Benataj Animoj, Spiritaj Gvidantoj, Oriŝaoj, Protektantaj Genioj...

Ni klarmense kaptu iliajn sugestiojn, ĉar ili ekzistas, kaj liberigas nin de la ruza agado de malsuperaj sferoj.

Eĉ se en embria formo, ekzistas en ĉiu homo la natura mediumeco, kiun plej ofte uzas estuloj el la neevoluinta Spirita Mondo, kiujn foje estas ĝuste alnomataj demonoj, “kiuj iradas en la mondo por devojigi la Animojn”, laŭ la Preĝo al Sankta Ĉefanĝelo Mikaelo, kies aŭtoro estis papo Leono la 13-a (1810-1903):

Preĝo al Sankta Ĉefanĝelo Mikaelo

Sankta Ĉefanĝelo Mikaelo,
Defendu nin dum ĉi tiu batalo;
estu nia helpo
kontraŭ la fiaĵoj kaj kaptiloj de malbono.
Insiste kaj humile ni vin petas,
ke Dio regu super ĝi.
Kaj vi, princo de la Ĉiela Armeo,
kun tia Dia Povo,
ĵetu en la inferon satanon
kaj la aliajn malicajn spiritojn,

kiuj vagadas tra la mondo
por deturni la Animojn.
Amen.

(Enfazoliterumado estas mia.)

Okazas tamen, ke la regado de tiaj estuloj troviĝas en sia fino. Satano estas senespera, ĉar li scias, ke restas al li malmulte da tempo, laŭ tio, kion oni povas legi en la Apokalipso de Jesuo, 12:12: “Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la Tero kaj al la maro! ĉar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon”.

Tiel do, tiaj spiritoj utiligos ĉiajn rimedojn kaj manierojn por malhelpi, prokrasti la venkon de la Kristo sur la Tero — en Politiko, en Ekonomio, en Religio, en Filozofio, en Scienco, en Arto, en Sporto, k.t.p... Ili ne volas forperdi sian regnon, nek siajn submetitajn homajn elementojn por ligiĝo al la Tero, ĉar per tio ili konservadas sian imperion de nescio super ĉiuj nacioj.

Estas urĝe senmaskigi tiujn nevideblajn tartufojn*3.

Estas necese evangeliigi kaj apokalipsigi la mediuman homaron

La tuta homaro esta mediuma. Kaj la rezulto de tiaj senordaj spiritaj talentoj estas tio, kion oni ĉie vidas. Tial, mi ĉiam parolas pri la bezono alporti al la surteraj kaj spiritaj estuloj, per Superreto Bona Volo de Komunikado (radio, televido, interreto kaj publikaĵoj), kaj per ĉiaj eblaj rimedoj, la Evangelion-Apokalipson de Jesuo, sed laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo — “Amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj(Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:13).

En la Proklamo de la Tutmonda Spirituala Centro, farita de Frato Alziro Zarur je la 5-a de Oktobro 1969, ni trovas rimarkindan aspekton pri la doktrino de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, por evangeliigado kaj apokalipsigado, por la unuiĝo inter la popoloj, kiun ĉiuj devas koni. La karmemora Proklaminto de la Religio de la Universala Amo asertis: “Ekzistas Dia Planado, en ĉi tiu Ciklofino, kiu donos al ĉiu laŭ ties agoj — homo, popolo kaj nacio —, kio pruvas, ke estas nepre necesa por la postvivado de la homaro la kono pri la Evangelio kaj pri la Apokalipso de la Kristo, sub la lumo de la Nova Ordono, la Dia Religio, flanke de politikistoj, religiuloj, filozofoj kaj sciencistoj, ĉar Politiko, Religio, Filozofio kaj Scienco estas kvar aspektoj de la sama Vero, kiu estas Dio.

Pentekosto: Fenomeno de Ekumena Inspiro

Nu, fronte al tia Supera Planado, ni estas instigataj, fare de la potenca instinkto de postvivado, al familiariĝo kun la ĉeesto de Spiritoj, kiuj havas la taskon plenumi la Ĉielajn Decidojn sur la Tero. Tia kunvivado inter du sferoj nenian rilaton havas kun mistiko, se ĝi estas fantazia, aŭ kun mistifiko, kiuj estas misformiĝoj, deturniĝoj de tio, kion oni devus utiligi plej serioze kaj tre respondece. En simila maniero, ĝi postulas de ni moralan konduton senriproĉan, ekumenan religiemon, kies travivado ebligis al la sekvantoj de la naskiĝanta Kristanismo la alvenon de la fama Pentekosto, laŭ raporto en la dua ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj de Jesuo, versikloj 1 ĝis 4. Tiumomente, la manifestiĝo de Dio, kiu okazis per la Apostoloj kaj Disĉiploj de la Kristo, estis direktita al la anoj de ĉiuj religioj ĉeestantaj, kaj en ilia gepatraj lingvoj. Ne okazis simple fenomeno de ksenoglosio*4, sed Dia Sciigo al la homoj kunvenintaj en tiu manĝejo, kaj ne nur al la judoj. Ĝi estis fenomeno de inspiro ekumena, kiu devas taŭgi kiel ekzemplo al ĉiuj religiuloj kun malferma menso. Al tiuj, kiuj ne plu deziras netoleremon kiel trajton de kredoj, kaj kiuj jam konkludis, ke la Socia Paco devas ricevi la ekzemplon de gvidantoj de religioj, ĉar alie la kondukantoj de la ceteraj segmentoj de la socio sentos sin pravigitaj en siaj agoj de malamo.

La alveno de la Sankta Spirito

(Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 2:1 ĝis 4)

1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 
2 Kaj subite venis el la Ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 
3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 
4 “Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.”

Aldono

Signifo de Spirito

En ĉi tiu fragmento, la vorto Spirito (versiklo 4) signifas Dion. Ambaŭ estis sinonimoj por la antikvaj judoj. En alia punkto de la Sankta Skribo, iuj kopiistoj aldonis la vorton “Sankta”, kaj kreis veran absurdaĵon: “Tial Mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo kontraŭ la Filo de Dio estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Sankta Spirito ne estos pardonita” (Evangelio laŭ Mateo, 12:31).

Nu, la Sankta Spirito estas la tria figuro de la Triunuo de Bono, laŭ la hierarkia ordo descenda: Dio (Spirito), Kristo (la Filo), Sankta Spirito (kolektivo de tre progresintaj Spiritoj); kiel povas esti, ke la misfaroj kontraŭ Jesuo estu pardonitaj kaj ne la misfaroj kontraŭ la Sankta Spirito?! Tiuokaze, la ĝusta termino estas Spirito (Dio). Ja, ĉar kiam iu blasfemas kontraŭ Dio, tio estas, kiam iu malobeas Liajn suverenajn Leĝojn, estas necese pagi la karman ŝuldon ĝis ĝi estos komplete solvita per multoblaj enkarniĝoj de lukto sur la Tero: “Vere Mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie [la korpa vivo], ĝis vi pagos la lastan kodranton” (Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, 5:26).

Nova Pentekosto

Jen alvenas — kiel antaŭdiris Zarur — Nova Pentekosto.

Ankaŭ la Profeto Joel, en la ĉapitro 2-a, versikloj 28 ĝis 32, revelaciis:

Promeso pri la elverŝo de la Spirito

28 “Post tio Mi elverŝos mian Spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn.

29 Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos mian Spiriton.

30 “Kaj Mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la Tero: sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.

31 “La Suno fariĝos malluma, kaj la Luno fariĝos sanga, antaŭ ol venos la granda kaj timinda Tago de la Eternulo.

32 “Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos; ĉar sur la Monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaŭ por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos”.

Kaj krome, pri la spirita fenomeno okazinta al la Apostoloj de la Kristo, Frato Zarur klarigis la naturon de tiu okazaĵo, kiam li respondis la jenan demandon:

Spirito de Vero

“D — Kiu estis la unua manifestiĝo de la Parakleto, aŭ Spirito de Vero, promesita de Jesuo?

“R — Jen ĉi tiu estis la promeso de la Kristo:

15 ‘Se vi min amas, vi observos miajn Ordonojn. 

16 ‘Kaj Mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;

17 ‘tiu estas la Spirito de la Vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas. Vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.

 (...) 26 ‘Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion Mi diris al vi (Evangelio de la Kristo laŭ Johano, 14:15 ĝis 17 kaj 26)’.

“Jen do, la unua manifestiĝo okazis en la Tago de Pentekosto: speco de ‘bapto’ je la Sankta Spirito por la Apostoloj kaj fidelaj Disĉiploj. Tiel ke tiuj simplaj homoj — multaj estis tre simplaj — komencis paroli kaj skribi kiel veraj saĝuloj. Sed koncerne la novajn instruojn aŭ novajn revelaciojn, kiujn Jesuo ne povis transdoni al ili ĉiuj, ĉi tiuj alvenis longe poste, de reenkarniĝo al reenkarniĝo. Resume: kiel instruis Kardec, ‘en la Pentekosto, la Spirito de Vero inspiris ilin, klarigis al ili la inteligenton kaj elvolvis en ili la mediumecojn bezonatajn por la plenumado de ilia misio’. (...)”

Preĝo kaj ĝiaj realaj efikoj

Kial ni eliras pli fortaj, kiam ni iras al templo por preĝi kaj peti fortojn al Dio?

Se ni iras tien por senti nin pli bone, tio okazas ĉar tiuj bonaj vibroj de spirita sano efektive ekzistas kaj estas prilaborataj de bonaj Spiritoj, aŭ Gardanĝeloj. Ili troviĝas je nia dispono, ne nur en temploj, tial ni devas scii kiel kapti ilin en ĉiaj lokoj, eĉ se tre malbonaj. Vere, la Granda Templo estas la mondo. Ĝenerale, oni serĉas izoliĝon por trovi harmonion kun la Spiritoj de Dio, sed ili troviĝas ĉie, ĉiam, eĉ meze de plej granda malordo. Zarur klarigis, ke Dio metas Siajn Apostolojn eĉ en bordelojn. Oni povas harmoniiĝi kun la Spiritoj de Dio ie ajn sur la Tero. Eĉ pli, en la Universo, kondiĉe ke oni scipovas eniri sian internan Silenton, izoliĝi for de la konfuzo, eĉ meze de ĝi. Neniu preĝis pli multe ol la unuatempaj kristanoj, kiujn oni ĵetis al la sovaĝaj bestoj, bruligis vivantaj, ŝiregis en la hororaj romaj cirkoj, meze de la propra sango, aŭdante la halucinajn kriegojn de la homamasoj delirantaj. Kaj ili preĝadis. Ili preĝadis. Ili scipovis spirite eniri en sian propran silenton. (...).

TBV — Unuiĝo inter la Tero kaj la Ĉielo

La Templo de Dia Ekumenismo (kun la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV) ekstaris sur la Tero por plenumi ankaŭ la sonĝon de Jakob, priskribitan en la Libro Genezo, de Moseo, ĉapitro 28, versikloj 10 ĝis 17.

Kaj ĝi tion efektive faros, ĉar alvenis la Tempo, aŭ prefere, ĝi jam plene okazas.

Vizio pri ŝtuparo

Gravação: Gustave Doré (1832-1883)

Titolo de la verko: La ŝtuparo de Jakob.

10 “Jakob eliris el Beer-Ŝeba kaj iris en la direkto al Ĥaran.

11 “Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, ĉar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la ŝtonoj de tiu loko kaj metis ĝin sub sian kapon kaj kuŝiĝis en tiu loko.

12 “Kaj li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la ĉielon, kaj jen Anĝeloj de Dio iras sur ĝi supren kaj malsupren

13 “Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro. 

14 “Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos Okcidenten kaj Orienten kaj Norden kaj Suden, kaj beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj Familioj de la Tero*5. 

15 “Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi tiun teron; ĉar Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi. 

16 “Kaj Jakob vekiĝis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en ĉi tiu loko, kaj mi ne sciis*6. 

17 “Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas ĉi tiu loko! Ĝi estas nenio alia ol Domo de Dio, kaj ĉi tie estas la pordego de la Ĉielo.

La instrukcioj de Zarur

Kun sia ampleksa kompreno pri spiritaj aferoj kaj la firma deziro konkretigi sur ĉi tiu planedo la Planojn de Dio, tiel ke la homoj nature komprenu la signifon de la sonĝo de Jakob, kiu montras al ni la interŝanĝojn ekzistantajn inter la du mondoj — la spirita kaj la materia —, Zarur lasis klarajn instrukciojn, en la tria numero de la Ĵurnalo de Bona Volo, punktoj 105 kaj 117, en la jaro 1969, kiam li oficialigis, je la 5-a de Oktobro, la Tutmondan Spiritualan Centron, de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

“105 — Templo de Bona Volo

“D — La Statutoj de LBV mencias la Templon de Bona Volo, kiu estus la religia praktikado de la Nova Ordono de Jesuo. Kiam ĝi ekestos?

“Zarur Ĉio okazas siatempe, kiel parolas la popola saĝo. La idealo de Legio de Bona Volo estas efektive pionira, kiel rimarkigis la itala filozofo kaj sociologo Pietro Ubaldi (1886-1972): ‘Nova movado, en la historio de la homaro, metas Brazilon en la avangardon de la mondo’. Kiuj estas la instruoj de tiu sperto? Post la akcepto de la spirita ordono, en la jaro 1948, mi komencis streki la planon de tiu giganta Institucio de fino de ciklo, nome LBV (unua evolua etapo de la Religio de Dio, la Religio de la Tria Jarmilo). Jam en Marto 1949 komenciĝis la ‘Horo de Bona Volo’. Pasis dudek kompletaj jaroj da luktoj kaj suferoj, ĉar la mallumo kontraŭis la iradon de Idealo, kiu ne baziĝas je homaj kapricoj: temas pri profetaĵo de Jesuo mem, resumita per ĉi tiuj vortoj: ‘Estos unu sola Grego kaj unu sola Paŝtisto’. Kaj la Nova Ordono de Jesuo, kiu restadis en la Evangelio dum preskaŭ 2.000 jaroj, ricevis sian majestan revelacion je la 7-a de Septembro 1959, en la Ŝtato San-Paŭlo, post dek jaroj da preparado en la radistacioj de Rio. Ĉu ne estas strange, ke tio okazis post dek jaroj? Tiel same okazis kun la Templo de Bona Volo. Ĝi naskiĝis, humile, en la kvartalo Jacarepaguá (en la urbo Rio-de-Ĵanejro), kunigante simbolojn de religioj plej multenombre sekvataj en Brazilo. Ne ĉiuj komprenis tiun ‘magion’ simplan. Tamen, nuntempe la plejmulto ne nur komprenas sed deziras la efektivan, definitivan realigon de templo, en kiu kunfratiĝu la anoj de ĉiaj religiaj kaj filozofiaj kredoj. Tiel, mi povis anonci, okaze de la Brigado de la Nova Ordono, en la Granda Domo Riachuelo, la kreon de Spirita Centro, kiu estos la komenco de la estigo de la Templo de Bona Volo. Nun komenciĝas la elektado de klarvidantaj kaj klar-aŭdaj mediumoj, de mediumskribistoj, de intuiciuloj, de ĉiuj, kiuj estas efektive fidelaj periloj de spiritaj fortoj, tio estas, sen ia religia sektemo. Katolikoj, protestantoj, esoteruloj, judoj, islamanoj, teozofianoj, liberpensuloj kaj ateistoj, ĉiuj testos siajn povojn, kiel agas spiritistoj kaj umbandistoj en siaj seancoj. Do, ne temas pri ia Spiritisma Centro, sed pri Spirita Centro, kie kunvenos homoj de Dio, sen ia konsterniĝo, ĝis alvenos la momento de definitiva inaŭguro de la Templo de Bona Volo, unu plia paŝo al la fina realigo de unu sola Grego por unu sola Paŝtisto. Plenumiĝu la Volo de Dio!

“Centro de Unuiĝo

“Kaj jen nun la punkto 117.

“D — Mi aŭdis en via programo per la mallongaj ondoj de Radio Globo la informon pri kreo de Spirita Centro laŭ novaj modeloj. Ĉu vi povus klarigi tion?

“Zarur — Ĝi estas la Tutmonda Spirituala Centro, fakte laŭ novaj modeloj, ĉar kreita de la Revelacio de la Nova Ordono de Jesuo. Tiel, ni ne havos spiritisman seancon por la fratoj spiritistoj, sed spiritan kunsidon por anoj de ĉiuj religioj kaj filozofioj ekzistantaj en la mondo. Tio, kion oni nomas mediumeco ne estas afero limigita al Spiritismo: katolikoj povas havi difinitajn mediumecojn; protestantoj povas esti klarvidantaj kaj skribantaj mediumoj; ankaŭ judoj, islamanoj, budhanoj, liberpensuloj kaj ateistoj povas havi la karismon, pri kiu aludas Katolikismo. Kial ne krei ian Neŭtralan Kampon, kie ĉiuj povus testi siajn kapablojn? Tio estas unu plia paŝo en la konkretigo de la profetaĵo de la Planeda Estro: Estos unu sola Grego por unu sola Paŝtisto. Esence estos, ke ne staru ia ajn sektemo. Ĝuste pro tio, laŭ la Statuto, LBV kaj ĝia Prezidanto ne rajtas filiiĝi al iu el la religioj kreitaj de homoj. Atentu pri tio, ke la Nova Ordono estas de Jesuo, kaj troviĝas en la Nova Testamento de la Sankta Biblio: Evangelio de Jesuo laŭ Johano, ĉapitro 13, versikloj 34 kaj 35; kaj 15:13: ‘Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj’.

Kaj Zarur finis, dirante: “Resume, la Tutmonda Spirituala Centro estas decida paŝo por la plenumado de unu el la plej gravaj proponoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito: la Templo de Bona Volo”.

Je la 21-a de Oktobro 1989, dek jarojn post la forpaso de la karmemora Proklaminto de la Dia Religio, mi havis la grandegan honoron realigi ankaŭ ĉi tiun promeson: ni inaŭguris en Braziljo/DF, en Brazilo, la Templon de Dia Ekumenismo, la Spiritan Sidejon de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kies pordoj estas malfermitaj tagnokte, senĉese.

Koncernas nin realigi, sub la protekto de Dio, tiun grandan laboron prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo, en honoro al la heredaĵo de la Kristo, kaj tion ni faros per la tuta forto de niaj Animoj.

“Alea jacta est.” (La sorto estas ĵetita.)

Aldono

La Dekjaraj Cikloj

Zarur komentis, en la 105-a punkto, pri la koincido, kiu markas, ĉiun dekan jaron, gravajn faktojn en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Mi tion klarigis, kiam mi respondis demandon:

D — Mi estas fervorulo pri nombroj kaj pri Numerologio. Mi rimarkis, ke ekzistas en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito ciklo de gravaj faktoj, kiuj okazadas ĉiun dekan jaron. Kio okazos en 1989?

R — Laŭ tio, kion mi skribis en la ĵurnalo Última Hora, en Rio-de-Ĵanejro, efektive okazas elstara koincido en la glora vivo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito: ĉiun 10-an jaron, ĝi lanĉas ion eksterordinaran por Brazilo kaj por la mondo. En la jaro 1949, la Fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), Alziro Zarur (1914-1979), lanĉis la Kampanjon de Bona Volo, per la Horo de Bona Volo, kaj tio rezultigis la kreon de LBV.

Tiam malfermiĝis por la popoloj kaj nacioj sur la Tero la Erao (konscia) de Bona Volo de Dio.

En 1959, en la urbo Campinas, en la brazila ŝtato San-Paŭlo, Alziro Zarur faris la historian Proklamon de la Nova Ordono de Jesuo (“Amu unu alian, kiel Mi vin amis” — Evangelio laŭ Johano, 13:34), kun la Senlima kaj Totala Ekumenismo por la tuta Kristanaro, kiu ne limiĝas al la tiel nomataj “kristanaj religioj”, ĉar ĝi inkluzivas ĉiujn religiojn en la mondo. En 1969, la Proklaminto de la Dia Religio lanĉis al la ĉielo la Tutmondan Spiritualan Centron, de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kontraŭ ĉiaj fanatikaj sektismoj. En 1979, je la 21-a de Oktobro, Alziro Zarur revenis en la patrolandon, el kie ni ĉiuj devenis, nome la Spirita Mondo, glore plenuminte sian mision.

Kio okazos en 1989?

* * *

Nu, en la jaro 1989, okaze de la deka datreveno de la reveno de Alziro Zarur al la Granda Spirita Patrolando, ni fondis, en la urbo Braziljo, en la Federacia Distrikto de Brazilo, je la 21-a de Oktobro, la Templon de Bona Volo, kio estis malnova revo de Zarur, kiun mi povis konkretigi kun la netaksebla apogado de la popolo, precipe de la virinoj de Bona Volo de Dio, tiuj Batalantinoj de la Kristo. Ĝi estis simbola jaro en la geopolitika scenejo, pro la falo de la Muro de Berlino, je la 9-a de Novembro. Kaj la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, post la inaŭguro de sia Spirita Sidejo, servas kiel puŝbastonego por decida fazo en la Historio: la falo de muroj starigitaj de homa nescio, kiuj obstine volas disigi la homaron de la Tero disde la Homaro de la Ĉielo de la Tero. 

Post dek jaroj, je la paso de 1999 al la jaro 2000, same en la brazila ĉefurbo, apud la Templo de Bona Volo kaj la Monda Parlamento de Ekumena Frateco (ParlaMundi de LBV), ni havis la okazon estri tiun belegan manifestiĝon de Realiganta Fido (Fido, kiu kontraŭas neageman fidon kaj estigas Bonajn Agojn), kaj de ekumena religiemo, en ĉeesto de pli ol 200 mil pilgrimantoj: la Spiritan Novjaran Feston de la Kristo — la Kongreson de Paco, kiam ni komencis la elsendadon de TV Bona Volo kaj la festadon de 50 jaroj de Legio de Bona Volo.

En tiu tuta afero, okazis signifoplena klopodado de la Religio de Universala Amo, kiam ni eliris el la jaroj mil naŭcent kaj faris la unuajn paŝojn dum la aŭroro de la tria jarmilo: montri, ke la Dia Espero staras apud la homaro.

Multaj homoj atendis, ke ia katastrofo falos iam ajn sur la mondon. Tia fakto rezultis de miskompreno pri la Apokalipso, kaj pri tio, kion oni nomas Parolado pri la Fino de la Mondo (kies aŭtoro estas Jesuo, laŭ notoj de la Evangeliistoj). Tiu erara legado, kiun ni multe kontraŭis, kondukis al same misa kulturo, ke ĉio estingiĝos en la jaro 2000 (simile al tio, kio okazis je la transpaso de 999 al la jaro 1000). Kaj vi atentu bone, ke estis Nostradamus la homo, kiu aludis al tiu dato kaj ne la Sankta Biblio. Certe la popoloj fosadas sian propran tombon, tamen la vojoj estas plu malfermitaj por ke la senditoj de la Dia Lumo pli rapide venu en la planedon. Kaj ili tion faras kiel veraj trumpetistoj, kiam ili anoncas la Novan Ordonon de Amo de la Kristo — “Amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35), tiel ke estu postvivantoj post la homaj misfaroj.

Se oni sekvas tiajn spiritajn mejloŝtonojn, kiuj okazas cikle, en la jaro 2009, kiam ni festis la Oran Jubileon de la luma Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo, mi havis la honoron lanĉi, okaze de la neforgesebla solena sesio de la 20-jariĝo de la Templo de Bona Volo, la unuan publikaĵon de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiun mi fondis du jarojn antaŭe, je la 1-a de Februaro 2007. La verko Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — Heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero reprezentis gravan okazaĵon por la konservado kaj surtronigo de la spiritaj radikoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito en la homaj koroj, ĉar kiel mi asertis: La Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, aperis por prilumi la ideologian enhavon (spiritan kaj homan) de la estuloj de Bona Volo, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, en ĉiaj agokampoj, por ke ĝia maniero esprimiĝi kaj ekzisti ne estu spirite malplena.

Kaj fine, en la jaro 2019, alia rimarkinda jaro. Je la 19-a de Oktobro, mi estis en Braziljo/DF por konduki la solenan sesion de la benataj 30 jaroj de la Templo de Dia Ekumenismo, kaj mi komencis la festadon pri 70 jaroj de la fondo de Legio de Bona Volo (kompletigitaj je la 1-a de Januaro 2020).

Ĉiujare ni krome festas aliajn gravajn atingojn en la historio de la Institucioj de Bona Volo de Dio:

• La Horo por Komenci
En Brazila Spiritisma Federacio (FEB), Alziro Zarur ricevis de Jesuo la ordonon fondi LBV, per spirita manifestiĝo de Sankta Francisko el Asizo, per la respektinda mediumino S-ino Emília Ribeiro de Mello.
(Rio-de-Ĵanejro/RJ — la 6-an de Januaro 1948)

Proklamo de Bona Volo de Dio kaj de la programo HORO DE BONA VOLO
Programo kreita de Alziro Zarur kaj elsendita per Radio Globo de Rio-de-Ĵanejro/RJ.
(La 4-an de Marto 1949)

• Datreveno de LBV
Unua etapo de la Religio de la Tria Jarmilo.
(Rio-de-Ĵanejro/RJ — la 1-an de Januaro — Tago de Paco kaj de Universala Kunfratiĝo — 1950)

Brigado de Kunfrataj Religioj
Unua oficiala kunsido de LBV, en la Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI). Grava paŝo por la interreligiaj rilatoj en la mondo.
(Rio-de-Ĵanejro/RJ — la 7-an de Januaro 1950)

• Proklamo de la Amo de Dio
(Rio-de-Ĵanejro/RJ — la 5-an de Septembro 1959)

• Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo
(Campinas/SP — la 7-an de Septembro 1959)

Proklamo de la Tutmonda Spirituala Centro de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de Sankta Spirito
(Rio-de-Ĵanejro/RJ — la 5-an de Oktobro 1969)

• Proklamo de la Majesto de Jesuo, la Kristo de Dio
(Rio-de-Ĵanejro/RJ — la 31-an de Decembro 1971)

Proklamo de la Apokalipso de Jesuo
(Ribeirão Preto/SP — la 1-an de Oktobro 1972)

• Proklamo de la Filozofia Ŝtono
(San-Paŭlo/SP — la 7-an de Aprilo 1973)

Proklamo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito
(Maringá/PR — la 7-an de Oktobro 1973)

Reveno de Alziro Zarur al la Spirita Patrolando
(la 21-an de Oktobro 1979)

Proklamo de Vivanta Jesuo
(Salvador/BA — la 1-an de Aprilo 1983)

• Datreveno de la fondo de la Templo de Bona Volo
(Braziljo/DF — la 21-an de Oktobro 1989)

33-jariĝo de la Proklamo de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro
(Braziljo/DF — la 30-an de Decembro 1989)

Komenco de la praktikaj agadoj de la Tutmonda Spirituala Centro de la Dia Religio
(la 6-an de Januaro 1992)

Fondo de la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi, de LBV
(Braziljo/DF — la 25-an de Decembro 1994)

Kreo de Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro
(la 1-an de Februaro 2007)

Fronte al ĉio tio, kion plian la tria jarmilo proponos al ni, kaj poste?! Profeto Samuel, en sia Unua Libro, 7:12, en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, konsolis sian popolon, dirante: “Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo”.

Ka ni petas de li permeson por kompletigi: Kaj multe pli antaŭen Li nin kondukos!

Kun Jesuo triumfanta, la destino de popoloj sur la Tero estos en plej sekuraj manoj.

Kiu fidas Jesuon ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo.

Ju pli proksime de Jesuo, des pli for de problemoj!

Servi Jesuon ne estas ofero. Tio estas privilegio!

Dio Ĉeestas!

Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

Laŭdata estu Dio!

____________________
*1 La Kvar Pilieroj de Ekumenismo1-a “Senlima Ekumenismo” kaj 2-a “Totala Ekumenismo”: Estas esprimoj kreitaj de Alziro Zarur kaj ellaboritaj de Paiva Netto; 3-a “Ekumenismo de la Koroj” kaj 4-a “Dia Ekumenismo”: avangardaj konceptoj de Paiva Netto. Legu pli pri ĉi tiu temo en la artikolo La Kvar Pilieroj de Ekumenismo.

*2 Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio — Anoncita en la jaro 1953, fare de Alziro Zarur (1914-1979), ĝi envolvas ampleksan movadon kun tuteca ekumena karaktero, kiu estigas konscian interŝanĝadon inter la Du Homaroj: la surtera kaj tiu de la Ĉielo de la Tero. Tiu iniciato enkorpiĝis post la jaro 1990, kiam la verkisto Paiva Netto aldonis al la titolo la esprimon “Lumaj”, kaj donis pli grandan efikecon al la praktikaj kunsidoj en la Tutmonda Spirituala Centro, kaj kreis, je la 6-a de Januaro 1992 la unuan grupon de Rekta Mediumeco de la Religio de Universala Amo. Sub la estrado de Paiva Netto, Frato D-ro Bezerra de Menezes kunordigas, en la Spirita Mondo, tiun avangardan agadon. Je la 3-a de Aprilo 1993, la bonkora klinikisto en la Ĉielo jene esprimiĝis: “La kuracista laborgrupo de Dia Medicino rigardas al ĉiuj, ne nur tiujn, kiuj troviĝas en la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, sed ankaŭ ĉiujn, kiuj ne povis translokiĝi, pri malfacilaĵoj fizikaj, korpaj, materiaj. Ni havas 50 mil kuracistojn de la Kosmo, kiuj laboradas plenforte por la liberigo de fizikaj kaj spiritaj malsanoj en Brazilo kaj en la mondo”. Tiu nobla klinikisto en la Kosmo informis ankaŭ, ke nuntempe centoj da miloj da bonkoraj spiritaj kuracistoj aliĝis al tiu meritoplena Celo de la Nevidebla Sfero.

*3 En sia verko La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo (2018), la verkisto Paiva Netto invitis nin studi versiklon post versiklo, “La Misio de la Sepdek Disĉiploj de Jesuo” (Evangelio laŭ Luko, 10:1 ĝis 24). En ĝi, li denuncis la agadon de la “nevidebla lupo”, obsedanta spirito, kiu tiradas al multaj tragedioj individuojn, familiojn, sociojn, registarojn, landojn.

*4 Ksenoglosio — La eminenta itala spiritisma esploristo Ernesto Bozzano (1862-1943), profesoro de Filozofio de Scienco en la Universitato de Torino, klarigis: “La termino ‘ksenoglosio’ estis proponita de profesoro [Charles] Richet, kun la intenco distingi, en preciza maniero, la poliglotan mediumecon propradire, disde tiu, per kiu mediumoj parolas aŭ skribas en lingvoj, kiujn ili tute ne scias, foje eĉ nesciataj de ĉiuj ĉeestantoj, disde similaj kazoj (...)”.

*5 Noto de Paiva Netto
Ĉiuj Familioj sur la Tero: la Israelo de Dio — Ĉi tio signifas, ke Dio ne havas privilegiulojn. Kiam Li parolis al hebreo, Li ne forgesis la nacianoj: “ĉiuj Familioj sur la Tero”. Jen la pravigo de la grandega agado de Apostoloj Petro kaj Paŭlo, kiam ili alportis ekumene la naskiĝantan Kristanismon trans hebreajn landlimojn. 

*6 Noto de Paiva Netto
Dio troviĝas ĉie — Nu, Dio ne troviĝis nur tie, sed ĉie, ĉar Li estas Ĉieesta. La Kreanto estas ankaŭ Ĉioscia, Ĉiopova kaj Ĉioreganta. Ni rimarkas en tiu ĉi fragmento unu plian okazon, kiam unu Luma Spirito estas kunmiksita kun Dio mem.

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.