“Estas horo por komenci”

Arquivo BV

Alziro Zarur kaj mediumino Emília Ribeiro de Mello

Je la 6-a de Januaro 1948 (Tago de la Reĝoj) oni lanĉis la semon de Legio de Bona Volo – oficiale fondita je la 1-a de Januaro 1950. La ĵurnalisto kaj radikomunikanto Alziro Zarur (1914-1979) estis tiutempe unu el la plej gravaj nomoj de la brazila radielsendado, kaj kiam li ĉeestis spiritisman seancon, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, pro invito de amikoj, li ricevis per respektinda mediumino, s-ino Emília Ribeiro de Mello, informon, kiu ŝanĝis lian destinon kaj de tiam la destinon de milionoj da homoj bezonantaj spiritan kaj homan apogon: “Mia frato: Sankta Francisko el Asizo staras longan tempon apud vi kaj petas, ke mi diru, ke estas horo por komenci la interkonsentitan agadon.”

Tela: Antonio Carnicero Mancio (1748-1814)

Sankta Francisko el Asizo

“I Fioretti”

Zarur diris, ke tiutempe li loĝis kun sia patrino, s-ino Ássima, en la kvartalo Engenho de Dentro, kaj pri tio li konservis bonajn rememorojn. Li veturis per tramo nomata “Piedade”, n-ro 77 — en stilo “Bataclan”. Tiam, tiun vesperon, je proksimume la 23-a horo, post tiu seanco, li cerbumadis: “Dio mia! Mi havas tri mil librojn, kaj mankas unu pri Sankta Francisko el Asizo! Kiel eblas?! (...) Nu, kiam mi alvenis hejme, ĉiuj jam dormis. Mi iris al mia biblioteko kaj komencis rigardi la librojn unu post alia. Subite, mi vidis blankan volumon. Mi tiam diris: Kiu estas ĉi tiu libro? Kiam mi deprenis ĝin, estis skribite ‘I Fioretti’, de Francisko el Asizo. Sed kiam mi malfermis ĝin, je mia plej granda miro, jen tie estis skribite per mia skribmaniero: ‘Alziro Zarur, 1933’. Vidu, kia mirindaĵo! Mi aĉetis tiun libron kaj dum 15 jaroj ĝi atendis, ke mi estu [spirite] vokita. Vidu, kia mirakla afero! Kiel ĉio jam estas skribita! (...) Je la 6-a matene mi finis la legadon. Tiuj estis ses horoj da plena atento. Sed kiam mi finis la legadon de la verko de nia Patrono, mi jam klare memoris tion, kio estis interkonsentita Tie Supre. La interkonsento koncernis LBV-on, ĝi estis la Religio de la Nova Ordono, kiel komuna faktoro de Kunfratiĝintaj Religioj. Pro tio mi komencis mian predikadon precize kun ĉi tiu tezo: ne eblas Paco por la mondo se la religioj ne havos Bonan Volon inter si”.

Atesto de Chico Anysio

Clayton Ferreira

Chico Anysio

Inter aliaj, unu brazila publika figuro atestis pri la transformiĝo de Zarur. La prestiĝa brazila aktoro, humuristo, verkisto kaj pentristo Chico Anysio (1931-2012). En intervjuo al Supera Reto Bona Volo de Komunikado, li sciigis: “Mi partoprenis en la tre eta grupo da homoj, al kiuj Alziro Zarur unuafoje parolis pri Legio de Bona Volo. Mi estis parolisto ĉe Radio Mayrink Veiga, jam ne ĉe Radio Guanabara. Nia direktoro pri raditeatro estis Zarur. Tiutage, ni devus havi provadon de unu ĉapitro de radifelietono, estis ĉirkaŭ la sesa horo kaj duono kiam li alvenis, dirante, ke li ricevis dian mesaĝon. (...) Kaj neniu mokis.

Divulgação

Urbano Lóes

Ĉiuj perceptis, ke estas en li granda veraĵo, ĉar Zarur estis tre serioza, tre firma homo (...). Kaj li staris sub forta emocio. Li ne sukcesis fari la provaĵon. Anstataŭis lin Urbano Lóes (1917-1980). Post la provaĵo, ni ĉiuj venis por vidi, kiel li fartas, ĉar ĉiuj estimis Zarur. Sed ĉiuj perceptis, ke ĉeestas io super bezono pri medicinisto. Ia lumo helis en li (...). De tiam, li transformiĝis. Do, mi estis la unua, kiu eksciis pri tio”.

Tiaspecaj faktoj invitas nin pripensi pri la agado de la Spiritoj en niaj vivoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.