Antaŭ ol estos tro malfrue...

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la libro “Civitaneco de la Spirito”, en la originalo. Aktualigita en Novembro 2018.
Arquivo BV

Ekumenismo, laŭ nia kompreno, estas la tutmondigo altigita per Solidareco.  Do, estas nepre necese tutmondigi Fratan Amon kaj spiritecigi teknologion kaj ekonomion. Pri tio parolu Joseph Alois Schumpeter (1883-1950), en la verko Teorio de Ekonomia Progreso: “Iu fakto neniam estas pure aŭ ekskluzive ekonomia; ĉiam ekzistas aliaj aspektoj ĝenerale pli gravaj”.

Kaj mi petas permeson de Schumpeter por inkluzivi inter tiujn “aliajn aspektojn ĝenerale pli gravajn” la spiritualajn.

Tela: Delacroix (1798-1863)

    

Ni devas kompreni, ke la Vivo ne komenciĝas sur la Tero, sed en la Mondo (ankoraŭ) Nevidebla por la homaj okuloj. Sekve, necesas inkluzivi en tiujn konsiderojn la faman aserton de Hamlet“Troviĝas en la Ĉielo kaj sur la Tero, Horacio, pli da aferoj, pri kiuj via filozofio neniam pripensis”.

Divulgação

Tiaj diraĵoj pravigas, de jarcentoj, la renomon de la angla bardo Shakespeare (1564-1616). Se ni aludas al la aŭtoro de Romeo kaj Julieta, ni memoras, 2016 estis la jubilea jaro, kvarcent jarojn post lia morto. Krome, unu kuriozaĵo: Shakespeare naskiĝis je la 23-a de Aprilo (1564) kaj mortis je la 23-a de Aprilo, ĉi-foje en 1616.

Nu, antaŭ ol esti karno, ni estas Spirito, sekve Spiritualaj Civitanoj, kio alvokas, ke ni studu, por kompreni la Leĝojn, kiuj regas la majestan Socion, kiu ŝvebas en la nevideblaj sferoj, kiuj situas alte super niaj kapoj.

Ni, la homaro, atingu la komprenon pri ĉio tio, antaŭ ol estos tro malfrue! Tio, kion ni ne lernos per klopodado en Amo, eble nin faligos per la krudeco de Majstro Doloro.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.