Sep edroj, kiuj revelacias Dion

Je la 21-a de Oktobro, antaŭ 32 jaroj, mi havis la honoron inaŭguri, kun la nemalhavebla helpo de la popolo, en Brazilja, ĉefurbo de Brazilo, Templon de Bona Volo (TBV).

De kiam ĝi malfermis siajn pordojn, TBV estas, laŭ oficialaj informoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF), la plej multenombre vizitata loko en la landa ĉefurbo.

Per artikolo, kiun mi verkis por Folha de S.Paulo, je la 9-a de Aŭgusto 1987, mi montris la spiriton, kiu gvidas la Piramidon kun Sep Flankoj:

La konstruado de Templo de Bona Volo, kun unu sola altaro kaj unu sola trono ekskluzive dediĉata al Disinjoro, celas super ĉio kunigi ĉiujn homojn, kiaj ajn estas iliaj kredoj aŭ nekredoj (ankaŭ ateistoj estas idoj de Dio) por konduki ilin al Unuiĝo per Aganta Fido, surbaze de Senlima Ekumenismo. Aganta Fido estas tiu, kiu kontraŭas senfaran, egoisman fidon. (...) Jesuo klarigis al la samarianino, ĉe puto de Jakobo: "Dio estas Spirito", tial "baldaŭ oni ne plu adoros Lin en ŝtonaj temploj faritaj per homaj manoj". Ĉar Li estas Spirito, "Li serĉas kiel Siajn adorantojn, tiujn, kiuj adoras Lin laŭ Spirito kaj Vero". TBV estas do transira fazo inter ŝtonaj temploj kaj atendata tempo, kiam homoj ne plu bezonos materiajn templojn por preĝi al Dio. Natura non facit saltum. Ĉar ĉi tiu estas transira etapo, tial oni uzas pri ĝi jenajn vortojn inspiritajn je la instruado de la Tutmonda Kristo: "En ĉi tiu Templo eĉ ŝtonoj krios, ke Dio estas Spirito, kaj gravas, ke oni adoru Lin laŭ Spirito kaj Vero".

Tio kongruas kun la diro, ke estontece evoluos la limigita koncepto adori Dion nur kiam oni sidas sub materiaj tegmentoj. Temploj, eĉ se plej laŭdindaj, ne plu estos nepre necesaj.

Kurioze estas, ke en tiu ideala tempo, vizitado al temploj estos plej glore intensa kompare kun ĉiaj tempoj de la Homaro, ĉar homoj komprenos, ke ili havas Dion en si mem. Jam neniu aŭdacos frekventi ilin kvazaŭ li venus al banala socia evento, al pikniko, al modparado. Tia sceno malĝojigas religiulojn, kiuj konscias pri la dia misio de la monaĥoj kaj de la preĝejoj. Loko preferata de Dio por kulto estas la homa koro. Ne estas ĉi tie ia ajn kritiko al tiuj, kiuj amegas siajn templojn por adorado de la Ĉiopova. Alie, kial ni konstruigus la Templon de Bona Volo en Brazilja?

Reprodução BV

Jesaja

Tio, kion ni konceptas, estas antaŭvido de tio, kion Kristo diris. Venos tago, kiam la tuta Homaro klare estos la Templo de Vivanta Dio – sankta loko, kie ĉiuj povos vivi pace, kiel profetis Jesaja en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio. La Homo fine komprenos, ke la Ĉielan Patron, en Lia senfina saĝo, oni devas serĉi kaj travivi ĉie, en ĉiu momento dum la vivo. Sacerdotoj estos ĉiam sacerdotoj. Tio naskiĝas el ilia animo: en iliaj temploj kaj ĉie ajn. Ili do sentas sin fidantaj Homoj, ĉie en la mondo.

La Homo eble klopodos, vane, detrui religiojn sur la Tero: tamen, li neniam sukcesos estingi religiemon, kiu naskiĝas kun li, eĉ kiam li estas ateisto.

Tago de Ekumenismo

Omaĝe al Templo de Paco, laŭ propono de Federacia Deputito Rodrigo Rollemberg, oni oficialigis en Brazilja la 21-an tagon de Oktobro kiel Tagon de Ekumenismo. Al tiu iniciato aliĝis aliaj punktoj en nia Lando, kiel Ŝtatoj Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo, Mato-Groso kaj la urbo Novo Hamburgo/RS.

André Fernandes

                      

Dum la tuta monato, riĉa kultura, religia kaj ekumena programo celebras 31 jarojn de TBV. Ĝi situas ĉe Quadra 915 Sul, Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.