Kio interesas

Zumbi

Rekoninte la Deklaron de Parizo, subskribitan je la 12-a de Novembro 1995, Unuiĝintaj Nacioj starigis la 16-an de Novembro kiel “Internacian Tagon de Toleremo”. Tiun daton oni elektis omaĝe al subskribo de la konstitucio de UNESKO, en la jaro 1945. Ni omaĝas ankaŭ la “Nacian Tagon de Negra Konscio”*1, la 20-an de Novembro, memore al la kuraĝa Zumbi dos Palmares (1655-1695). Etna Ekumenismo estas same unuaranga faktoro por forigi maltoleremon el la tutmonda kunvivado.

Ekumena Idealo

En la verko “Urĝas reeduki!”, kiu furore vendiĝis okaze de la 21-a Internacia Librofoiro en San-Paŭlo kaj elstaris dum la 56-a Librofoiro en Porto Alegre, ambaŭ foiroj en la jaro 2010, mi enmetis pecon de mia artikolo “Pacon por la Jarmilo”, eldonita por la Pintkonferenco pri Monda Paco por la Jarmilo, okazinta en la jaro 2000, ĉe la sidejo de UN en Novjorko. Tie mi defendas la opinion, ke ĉiuj malamikecoj, kiuj kutime dividas kaj disigas Homojn en maltoleremajn grupojn, kontraŭas la Ekumenan Idealon. Sekve, ili instigas al necedemo, plifortigas tiun staton de multaj streĉiĝoj, kiuj eble puŝos la mondon al nepriskribebla konflikto, kiun neniu, en prudenta stato, povus deziri.

Ni konsideras la Senliman Ekumenismon (kiu situas inter plej diversaj branĉoj de la homa scio) kaj la Totalan Ekumenismon (kiu inkluzivas spiritajn sferojn, ankoraŭ nevideblajn al niaj nesufiĉaj korpaj sentumoj) kiel plej altajn esprimojn de Amo kaj Justeco, gravitoakson de ia sana socio. Ĝi estas la natura stato kaj la spontana deziro de ĉiu homo, kiam li estas spirite ligita al la Kreanto, aŭ al la vera senco de homeco, kaj ĝi estas standardo de tiuj, ĉu religiemaj, ĉu nereligiemaj, kiuj batalas por ia pli bona tutmonda kunvivado. Tiu Ekumenismo proponata de la Religio de Dio nenion devigas al iu ajn, ĝi nur invitas al natura interkompreniĝo inter civilizitaj homoj.

shutterstock

Neŭtrala Kampo

Arquivo BV

ALziro Zarur

Kiam la ĵurnalisto, radikomunikanto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979)*2 ekpensis pri la kreo de LBV, en la jaro 1926, li imagis ĝin kiel neŭtralan kampon, ekumenan medion, kie ĉiuj povus frate, pace kunvivadi. En prelego, kiun mi faris en la jardeko post 1990, mi utiligis ian fikcian interparolanton por substreki en la menso de tiuj, kiuj prestiĝigis min per sia atento, la valoron de respektemo kaj toleremo por bona konduto en ĉiutaga socia vivo:

 

Kiu estas via religio? Ĉu tio interesas?
Kiu estas via politika partio? Ĉu tio interesas?
Ha, vi estas negro! Ĉu tio interesas?
Vi estas mestizo! Ĉu tio interesas?
Vi estas blankulo! Ĉu tio interesas?
Vi estas homo! Ja tio interesas!

Ni estas homoj, kiuj rajtas libere pensi. Se tiuj, kiuj pensas kiel ni ne pli fortigos siajn interligojn, tiam malpli bonaj tagoj alvenos por la Homaro. Kiu estas sekura, nuntempe? Jen mi ĉi tie reprenas gravan konkludon de la kara Zarur, kiu estas tre oportuna koncerne la nun travivatan momenton: “Ne ekzistas sekureco ekster Dio”.

________________________
*1 Nacia Tago de Negra Konscio — Ĉi tiu dato, la 20-a de Novembro, memorigas en Brazilo la datrevenon de Zumbi (nevo de reĝo Ganga Zumba), heroo de la Negra Komunumo Palmares, en la 17-a jarcento, en la tiama provinco Pernambuko, en la montaro Barriga, regiono, kiu nuntempe apartenas al la municipo União dos Palmares, en la brazila ŝtato Alagoas. Post rezistado kontraŭ pluraj invadoj, post perfido, lin sieĝis invadantaj trupoj de la dungsoldato Domingos Jorge Velho, kiun li antaŭe plurfoje venkis, kaj oni mortigis lin. Zumbi fariĝis unu el la plej grandaj brazilaj reprezentantoj en la batalado de negroj kontraŭ sklaveco en la lando, ĝis la 13-a Majo 1888, kiam Princino Izabela subskribis la Oran Leĝon. Ambaŭ datojn oni celebras en Brazilo kiel epokfarajn en la batalo kontraŭ rasantaŭjuĝo.

*2 Alziro Zarur (1914-1979) — Li naskiĝis en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, okaze de la Kristnasko, en 1914. Ĵurnalisto, radipreleganto, verkisto, poeto, socia aktivisto kaj granda predikanto de la Dia Vorto, li fondis Legion de Bona Volo (LBV), la 1-an de Januaro 1950 (Tago de Universala Kunfratiĝo), kaj brile ĝin prezidis ĝis sia forpaso al la Spirita Mondo, la 21-an de Oktobro 1979. Polemikema kaj karismplena, per maniero populara kaj renoviga, li estis entuziasma predikanto pri la Evangelio kaj Apokalipso de Jesuo, sed ne “laŭlitere-mortige” (Dua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, 3:6), tamen per Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo. Zarur estis ankaŭ la granda Iniciatinto de la Senlima Ekumenismo kaj Totala Ekumenismo en la mondo, kaj ĉi tiun tezon li jam subtenis ekde sia adoleskaĝo, kiam li metis la fundamentojn de sia Brigado de la Amikiĝintaj Religioj, nome ia anticipo de la interreligia rilato.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.