Ankaŭ ateistoj iros en la Ĉielon

"Sen Frateco ne eblas Paco", Victor Hugo

El historia prelegoj en la serio Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, improvize faritaj de Paiva Netto, de oktobro 1990 ĝis februaro 1992, per Supera Reto Bona Volo pri Komunikado.

Neniu homo, inkluzive de niaj fratoj ateistoj, devas spiti aŭ timi la Apokalipson de Jesuo, se li estas celkonscia, solidara en praktikado de Bono al siaj similuloj el ĉiaj kredoj kaj senkredoj sur la Tero. Ja konvenas prepari sin por la estonteco. Cetere, ĝi jam okazas.

Kial solidara en praktikado de Bono?! Nu, kion vi supozus?! Ĉu en praktikado de malbono?! Kiel, do?! Tiuokaze, temus pri bandita faro. Simpla afero de polico.

Reprodução BV

Victor Hugo

Estas do nepre necese, ke kelkaj homoj, kiuj kredas Dion estu iom pli kompatemaj: "Sen Frateco ne eblas Paco”, asertis Victor Hugo (1802-1885).

Ekzistas eĉ la tiel nomataj nekredantoj, kiuj alvenas en Spiritan Mondon, post la morto de la korpo, kaj troviĝas en avantaĝa pozicio super tiuj, kiuj asertas, ke ili kredas la Patron, sed ne demonstras tion, ĉar ili elektas ignoradon pri aliula sufero (Evangelio laŭ Mateo, 25:31 ĝis 46). Multaj el tiuj, kiujn oni konsideras nekredantoj, praktikadas bonajn agojn, instigite de malegoisma amo, ne atendante dian repagon. Ili kreas ian ĉielon en si mem, anstataŭ nutri pri tio ambicion koncerne estontan premion pro tio, kion ili faras aŭ planas fari, favore al la socio.

Nu, ĉi tiu estas ja iaspeca postulo pri pago:

— Ho Dio! mi estos bona, se Vi donos al mi la ĉielon... Kontraŭe, ne!

Ne sufiĉas aserti, ke oni kredas la Plejaltan. Necesas montri tion per niaj efikaj, elkoraj faroj. Ĉi tiu estas la fundamento de Solidara Socio.

Memkompreneble, mi sugestas ateismon al neniu, kaj mi ne kritikas religiulojn, kiuj havas amon kiel standardon. Mi nur proponas, ke senescepte kune, ni klopodu ĉiam pli kunpartopreni en Bonfarado. Ĉi tio estas Ekumenismo: reciproke etendi la manojn kaj helpi tiujn, kiuj bezonas korpan kaj Animan helpon.

Tela: Fray Juan de la Miseria

Sankta Tereza d’Ávila

Ĉi-rilate, jen mi prezentas unu el la plej belaj sonetoj el la religia literaturo ĉiutempa, naskita el la fervora koro de Sankta Tereza d’Ávila (1515-1582), kiu amis Jesuon, sen ambicio pri ĉielo aŭ timo pri infero:

Al la Krucumita Kristo

Esperantigita el la portugallingva versio de Fernando Rocha (1933-2001)

Min ne motivas, Di’, por ami Vin,/ ĉielo promesita de Vi mem;/ nek min motivas, same, la infero,/ ke mi pro tio ne ofendu Vin.

Min motivas, Sinjor’ la bildo Via/ sur kruco, la figur’ humiligita,/ min emocias vidi viajn vundojn,/ kaj vian suferegon, kaj la morton.

Min motivas el Vi la granda Amo,/ kaj eĉ se la ĉielo ne ekzistus/ mi amus Vin, kaj malgraŭ la infero/ mi amus Vin sen timo, sen hezito.

Pro amo Vi nenion al mi ŝuldas,/ ĉar multon mi esperas, sen merito,/ kaj mia amo estas senkondiĉa.

Forte vivantaj!

Kial oni miras?! La Ĉiela Patro, kiun oni devas kompreni ne en formo homa, deziras, ke sur la Tero fruktu Bono. Se ili ne estis malbonaj, se ili estis dignaj kaj honestaj, kial anatemi ilin pro kredaferoj? Kvankam ili estas ateistoj (aŭ eĉ anoj de alia kredo), kiom da ili vekiĝos ĉe la Alia Flanko forte mirante! Tamen forte vivantaj! Tamen, kiuj per Frateco ne zorgis pri komprenado pri ili, ĉar neniel valoras kulturi religiecon kun aroganteco, tiuj devos klarigi siajn agojn al la Sinjoro de la Vivo. Ĉar multe da instruo estis al ili donite, por ke ili amike disdonu, ne nur per paroloj, kiujn vento dispelas, sed per ekzemplodonaj agoj, meritantaj respekton, laŭgrade kiel ili morale komfortas, altigas, kondukas kaj ankaŭ nutras, vestas, kuracas. Unu plia afero meritas substrekon: neniu estas devigata konverti sin al io ajn. Ni efektive vivu religian demokratecon, kiel veraj civitanoj.

shutterstock

Ni do atentu la admonon de Jesuo, en la Evangelio laŭ Luko, 12:42 ĝis 44, kiam Li nin vokas por konduto kiel de "fidela kaj saĝa administranto, kiun lia Sinjoro starigos super sia Servantaro, por doni al ili ĝustatempe ilian porcion da nutraĵo”. En la verko Apokalipso sen timo, ĉapitro "La Profetaĵo plu validas”, mi pliajn fojojn aliras la temon.

* * *

Pripenso de Bona Volo

Ĉar Dio estas Amo, Lia kompetenteco transiras en la mondon pere de tiuj, kiuj efektive amas (inkluzive de agnostikuloj kaj ateistoj), kiam ili zorgas pri la bonfarto de ĉiuj homoj.

Kiu deziras malpliigi sian propran doloron, tiu helpu suferantojn.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".