La Ekumenismo, kiun ni predikas

Fonto: Medito de Bona Volo elprenita el la verko “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Potenco de la Kristo en ni”, de Novembro 2014. | Aktualigita en Oktobro 2019.

Jesuo, la Doloro, kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Potenco de la Kristo en ni

Je la 21-a de Majo, oni festas la Internacia Tago de la Kultura Diverseco por la Dialogo kaj la Homa Evoluo. Estas oportune, ke mi prezentu al vi, karaj legantaj Fratinoj kaj Fratoj, fragmenton el mia verko Jesuo, la Doloro, kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Potenco de la Kristo en ni, en kiu mi direktiĝis al la Legiana Junularo kaj jene parolis:

La Ekumenismo, kiun ni predikas, estas tiu de koroj frataj, lumaj, dezirantaj labori “por ia pli bona mondo kaj por ia pli feliĉa homaro”.

Mi jam klarigis, ke en miaj verkoj mi uzas la vorton “Ekumenismo” (ĝi devenas de la greka oikoumenikós) en  etimologia senco: “la tuta Tero loĝata” kaj “en amplekseco aŭ aplikebleco monda; universala”. Sekve, via misio, ho Ekumenaj Militantoj de Bona Volo, estas diskonigi la Politikon de Dio en ĉiujn angulojn. Ĝi estas por la homo, sed antaŭ ĉio por lia Eterna Spirito. Se frate renoviĝos la individuo, ekde lia Animo, tiam la Homaro transformiĝos. Estas tasko de novaj generacioj alporti antaŭen la Sciencon de Dio; surtronigi la Ekonomion de Dio; montri la veran pacigan funkcion de Sporto; prezenti Arton kun ĝia eksterordinara tasko antaŭiri gravajn ŝanĝojn; prilumi konsciencojn per Kulturo, kiu ne estas nur tiu, kiu naskiĝas en la menso, sed plifortigita per sentoj favorataj de la Grandanimeco de Dio.

Pedro Rio

San-Paŭlo, SP, Brazilo – Familianoj kaj geamikoj omaĝas tiujn, kiuj forpasis al la Spirita Patrolando, preĝante por la Eternaj Spiritoj, kiujn ili amas, skribante iliajn nomojn en la Sanktan Libron de Preĝoj de la Religio de Dio, de la Frata Amo.

Vi, Junuloj ĉiuaĝaj, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, estas komplete kapablaj okazigi la grandan reformon, kiun, konscie aŭ nekonscie, oni atendas ekde la komenciĝo de la mondo. Estas necese havi Sensekigitan Jesuon kiel celon, kaj profunde kompreni Lian plej internan deziron: la miraklon, laŭ kiu ni ellernu ĉi tion: “vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Servi Jesuon ne estas ia ofero. Ĝi estas privilegio!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.