Pedagogio de rezultoj

La brazila instruisto kaj edukisto pri korpekzercoj Douglas Pereira Dias ricevis diferencigitan instruadon, kies fundamentojn plifortigis la Pedagogio de Amo, kiun ni elvolvis kun infanoj ĝis la 10-jara aĝo, kaj poste kompletiĝis — ekde la 11-jara aĝo — per Pedagogio de Ekumena Civitano.

José Gonçalo

Lia vivhistorio de sukcesoj komenciĝis antaŭ pli ol 20 jaroj, kiam li komencis siajn studojn, ankoraŭ tre juna, en la Elementa Antaŭalfabetiga Lernejo Alziro Zarur, en la urbo Taguatingua/Federacia Distrikto. Nuntempe li partoprenas en la grupo de profesiuloj de LBV, kiu instruas je alta kvalito al la etuloj, kiujn la Institucio prizorgas en la Federacia Distrikto. “Mi sentas min tre  bone, ĉar mi povas diri, ke LBV partoprenis kaj partoprenas en mia vivo. Mi envenis tre juna, 2-jaraĝa. Tiutempe, tute ne venis al mi en la kapon, ke mi iam revenos kiel instruisto. Nuntempe, kiam mi instruas, mi vidas min mem en tiuj infanoj”, li diris. Laŭ li, okaze de lia infantempo, la lernejo de LBV en Taguatinga jam havis “vastan spacon, bone organizitan, plenan de arboj, la sportejo estis granda, estis parkoj. Mi memoras ankaŭ, ke ĉiuj instruistoj akceptis nin kun rideto, kaj mi havis plezuron iri al LBV”.  

Kaj jen estas revo, kiun Douglas celas por la estonteco: “Iam, se Dio volos, mi volas renkonti lernanton kaj li diros al mi: ‘Vi estis mia instruisto tie, en LBV. Vi estis parto de mia vivo, instruis al mi valorojn. Hodiaŭ mi estas advokato, ekzemple, kaj mi memoras, ke vi instruis al mi respekton, laboron en grupo.’ Jen tia estos mia plej granda rekono.”

José Gonçalo

Tiel estu, instruisto! Tia estas la celo de ĉiuj edukistoj en Legio de Bona Volo.

Kaj kun la celo plu atingi bonajn rezultojn, ni ĉiujare aŭspicias Internacian Kongreson pri Edukado. En la jaro 2016, en ĝia 16-a okazigo, la temo estis “Socialigo de scio en kolektiva lernado: ia rigardo trans la intelekto”.

Vivian R. Ferreira

Maria Suelí Periotto

Pedagogino Maria Suelí Periotto, doktoriĝanta kaj magistro pri Edukado pere de Pontifika Katolika Universitato (PUC-SP), informas al ni: “Tiu evento starigas prelegojn kaj pedagogiajn atelierojn, kiuj kunlaboras por la daŭra aktualiĝado de esploristoj, instruistoj, lernantoj, gepatroj, profesiuloj en kampoj ligitaj al Edukado kaj aliaj interesatoj. En la Kongreso, oni pritraktas la temojn cele al edukado, kiu kunigu bonan pedagogian kvaliton al Ekumena Spiritualeco, por konstruado de ia Kulturo de Paco, laŭ tio, kion proponas la eduka vojo de LBV.”

Vivian R. Ferreira

Ivani Fazenda, Eloisa Bombonatti, Valéria Bussola Martins kay Vasco Pedro Moretto.

Inter la prelegantoj, kiuj jam partoprenis antaŭajn tiuspecajn eventojn, kaj aparte la 13-an, estas la esploristo de Unesko, Prof-o D-ro Ivani Catarina Arantes Fazenda, doktoro pri Antropologio per USP kaj magistro pri Filozofio de Edukado per Pontifika Katolika Universitato de San-Paŭlo (PUC-SP); ĵurnalisto Eloisa Bombonatti, magistro pri Metodologio de Instruado de la Portugala Lingvo, fakulo pri Lernantoj kun Lerno-malfacilaĵoj kaj fakulo pri Lerneja Administrado, psikopedagogo kaj licenciulo pri Beletro; Valéria Bussola Martins,  doktoro kaj magistro pri Beletro per Presbiteriana Universitato Mackenzie kaj profesoro pri Beletro en Supernivela Instruado en Universitato Mackenzie; Prof-ro Vasco Pedro Moretto, magistro pri Didaktiko de Sciencoj per Universitato Laval, en Kebekio, Kanado, licenciulo pri Fiziko per Universitato de Brasília (UnB) kaj fakulo pri Institucia Analizado per Katolika Universitato de Brasília (UCB).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.