Ne sufiĉas nur instrui

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019.

La intelekta instruado ne sufiĉas por formi la veran civitanon de la tria jarmilo, kiu havas... mil jarojn por elvolvi ian novan Civilizitan Spiritan Eraon. Al la cerbo devas kuniĝi la koro.

Mem la Saĝulo de Jarmiloj, Jesuo, en Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 11:25, konsilas, ke ni serĉu intelektan humilecon, por ke ni atingu la superan Konon, kiu devenas el la Alto: “Mi Vin gloras, ho Patro, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj de la mondo, kaj malkaŝis al infanoj”.

Tela: Rafael Sanzio (1483-1520)
Reprodução BV

Budho 

Tio estas, al la Kore Simplaj, kiuj ĉeestas en kredoj, en akademioj de la homa scio aŭ en la lernejo de la ĉiutaga vivo.

Tiel, la penso de la homoj gvidiĝos en ekvilibro. Nobleco de karaktero estos la distingo de la homoj.

Budho intruis: “Ni estas rezulto de tio, kion ni pensas”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.