Jesuo, Majstro en instruado, por instruado, kiel Majstro

Kiam mi mencias edukantojn en miaj prelegoj kaj verkoj, tiam mi klopodas turni min ne nur al tiuj heroaj profesiuloj laŭ inklino, kiuj efektive meritas tian honorigon, sed al tiuj, kiuj ricevas de Dio (do, ni ĉiuj) la taskon konduki sur ĝusta vojo estontajn generaciojn. Kaj tre ofte — Historio estas plena je ekzemploj — ankaŭ ĉiutagaj instruoj ricevitaj sur la pupitroj de la vivo mem preparas lernanton por alfronti la defiojn de ia socio, kiu atingas stertorojn de memmortiga sinteno koncerne la naturmedion.

El Dialektiko de Bona Volo

Ankoraŭ rilate la malfacilaĵojn, dum plena Tria Jarmilo, kiam instruantoj devas ĉiutage transsalti por digne vivi, mi ekmemoris pecon de mia verko Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo (1987), en tempo de disduiĝo komunismo-kapitalismo, per kiu mi jam tiam admonis: Fakte, mankas inda konsiderado pri instruistoj, kiuj estas orfoj pro ia ekonomia nehomeca sistemo, kiu ankoraŭ funkcias en pluraj regionoj de la mondo. Kiel argumenton, ni rajtas diri, ke — en lokoj, kie oni permesas al ili pli bonajn materiajn kondiĉojn — oni tamen neas al ili la rajton pensi, senti, — kaj en lokoj, kie oni ne malhelpas, ke ili rezonu — oni ne permesas, ke ili dece postvivu...

Ekumena Edukvojo
Vivian R. Ferreira

Mi kaptas la okazon por alporti kelkajn pensojn, kiujn mi elvolvis laŭlonge de jaroj, per Radio kaj Televido, kaj kiuj hodiaŭ helpas starigi ekumenan edukvojon en lernejoj de Legio de Bona Volo.

Pedagogio de Dio, en kiu partoprenas Pedagogio de la Ekumena Civitano kaj Pedagogio de Amo (karakteriza por LBV laŭlonge de ĝiaj pli ol 60 jaroj), celas konstruadon de libera homo, per Amo, per Vero kaj per Justeco Diaj. Laŭ la Kristo, ĝin determinas la vortoj “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.” kaj “Vi scios la Veron [de Dio], kaj la Vero [de Dio] vin liberigos.” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35, kaj 8:32). Kial Pedagogio de Amo? Ĉar stabileco en la mondo komenciĝas en infana koro.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Pedagogio de Dio signifas Jesuon, la Majstron en Instruado, por instruado, kiel Majstro.

Nu, same kiel por postvivado ni bezonas tritikan panon, tiel ankaŭ ni bezonas spiritan panon, tiun, kiu descendis el la Ĉielo, subtenanto de plena libereco, nutraĵo por eterna vivo por ĉiuj, kiuj fidas Lin, ĉar ili respektas Lin (Bona Mesaĝo, laŭ raportoj de Johano, 6:22 ĝis 59).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.