Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano

Fonto: Ĵurnalo A Tribuna Regional, el Santo Ângelo/RS, eldono de la 11-a kaj 12-a de Oktobro 2008, sabato kaj dimanĉo. | Aktualigita en Novembro 2018.

Omaĝe al valoraj edukistoj, mi alportas kelkajn pensojn, kiujn mi prezentis al la instruistaro de instrucentroj de Legio de Bona Volo (LBV) kaj kiuj estis ankaŭ parte diskonigitaj per la ĵurnalo Correio Braziliense, el la ĉefurbo de Brazilo, en Februaro 2000, kaj per mesaĝo de LBV, nome Tutmondigo de la Frata Amo, speciale direktita al la partoprenantoj de la Altnivela Kunsido 2007de Ekosok (UN), en Ĝenevo, Svisujo:

Lernejo estas nemalhavebla, sed ĝi ne anstataŭas hejmon. La Ŝtato kaj la socio devas kune prizorgi solvojn por ke familioj kreskigu kaj digne eduku siajn idojn, laŭ tio, kion mi publikigis per la ĵurnalo Folha de S.Paulo, en Brazilo, je la 27-a de Julio 1986.

Vivian R. Ferreira

Transdonante la Edukan Instituton de LBV al la komunumo, mi resumis per malmultaj vortoj ĝian laborprincipon: Ĉi tie oni studas. Formiĝas cerbo kaj koro. Tio estas la Pedagogio de Dio, kiu estas Amo, kiu kapabligas la individuon por travivi ekumenan civitanecon, surbaze de plena praktikado de spirita, homa kaj socia solidareco. Sekve, en Pedagogio de Ekumena Civitano kaj en Pedagogio de Amo, de Korsento, de Kareso, la Spirito okupas gravan lokon en nia laboro. Tamen, en la preparado de junuloj kaj plenkreskuloj por sintenado en ĉi tiu materia mondo de neniam antaŭe vidita teknologio — kaj paradokse, nuntempe, tre malstabila por tiuj, kiuj batalas por propra estonteco —, ni devas nepre konsideri, ke edukatoj devas esti efike kapabligataj por la postuloplena streĉa labormerkato. Kaj krome: tiel, ke ili ne sekvu vojon, laŭ kiu la profesio, por kiu ilin sin preparis, ne plu ekzistos, kiam ili finos la kurson. Estas nepre necese do, ke ili ricevu efikan instruadon, por ke ili estu aŭdacaj, entreprenemaj, tiel ke ili povu transsalti estontajn faktojn, kiuj, iam ajn, defios la socion kaj timigos homamasojn. (...) Sekve, neniel taŭgos — ni argumentu — aŭdacaj planoj, se ne troviĝos homoj ĝuste preparitaj por elvolvi ilin. Pro tio, zorgu pri la Spirito, reformu la homon, kaj ĉio transformiĝos!

Multoblaj inteligentoj

Vivian R. Ferreira

Suelí Periotto

La pedagogino Sueli Periotto, respondeculo pri la Pedagogio de LBV, doktoro kaj magistro pri Edukado en Katolika Pontifika Universitato de San-Paŭlo (PUC-SP), informis al mi, ke dum intervjuo por la programo Diskuti Edukadon, de Supera Reto Bona Volo de Radio, la prestiĝa profesoro, verkisto kaj preleganto Celso Antunes, kiam oni demandis lin pri niaj edukaj agadoj, elstarigis: “Bona Volo aldoniĝis al miaj amikaj rilatoj, de longa tempo. (...) Mi estas plene konscia pri la laboro plenumata de tiu Fondaĵo. Mi jam vizitis vin plurfoje. Mi havis la okazon legi la tutan verkaron de Paiva Netto, kiu alvenis en miajn manojn, kaj sekve, mi pensas — ĉu oni atribuas aŭ ne al tiu celo la nomon de multoblaj inteligentoj —, ke ĝi plene integriĝas en tiu koncepto, ĉar efektive neniam ŝajnis al mi, ke estas via intenco la senlima evoluo de lernanto, ke li fariĝu ‘eta geniulo’, sed ja la tuteca formiĝo de la personeco. Kaj ĉar mi plene konsentas pri tiaj edukaj vojoj, mi substrekas, ke mi ne parolas al Legio de Bona Volo kiel homo, kiu donas intervjuon, sed kiel persono, kiu fakte sentas sin kongrua kun ties filozofio kaj laborvojo”.

Vivian R. Ferreira

Celso Antunes

Dankon, Prof-ro Celso. Viaj vortoj taŭgas kiel granda stimulo, por ke ni pli kaj pli vastigu ĉi tiun edukan vojon, kiu kunigas al bona instruado la travivadon de plej noblaj sentoj, kiujn la homo povas esprimi en komunumoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.