La granda Homar-familio

Kvankam la nuntempa realaĵo montras al ni panoramon de hejma perforto; de pli kaj pli granda kvanto da junuloj, kiuj drogaĉumas; de eltrovo de sekso fare de infanoj, kiuj transsaltas gravajn etapojn en psika formiĝo; surprize, rilate al tiaj malĝojigaj faktoj, esploroj montras ankaŭ, ke eĉ "plej modernemaj" homoj, en momentoj de krizo, serĉas apogon hejme de panjo aŭ de avinjo...

Mi respektas la opinion de tiuj, kiuj prognozas kiel nepre okazontan fakton la malaperon de familio. Tamen, mi dubas pri ilia rezono, kiam ili asertas, ke ĝia valoro por plifortigo de la socio atingis sian finon. Nu, socio ne ekzistas sen familio. Kaj neniu ŝanĝo sur la Tero okazis pace.

shutterstock

En la 9-a Kongreso de la Legia Junularo de LBV, en la jaro 1984, mi diris, ke en mondo konstante minacata de sovaĝo, konvenas rememori, ke post falo de baroj spacaj kaj tempaj, ju pli oni anoncas ĝian finon, des pli la familio kreskas kaj nomiĝas Homaro. En la jarcento de hidrogenbombo, ni ne estas tute savitaj de io ajn, eĉ se ĝi okazas aliflanke de la mondo... Dum periodo de profundaj ŝanĝoj, ĉiuj bezonas helpon. Solemuloj ne plu havos ŝancon, malgraŭ la tutmondigo kaj malgraŭ multaj kontraŭdiraj analizoj farataj pri ĝi. Ne nur jarfinaj antaŭvidantoj eraras... Ankaŭ analizistoj de sociaj faktoj, politikistoj kaj ekonomikistoj. Kreskanta manko de prudento en la mondo devigos la homon, sub prema bezono, refari la familion, la universalan familion, la Homaron, eĉ se restos iuj devojiĝintaj ŝafoj...

Kaj la familio? Ĝi postvivos!

Reprodução BV

Paulo

Ĉu la familio estingiĝas? Ne. Ĝi evoluas, nature. Kaj meze de tiu tuta konfuzo okaze de transiro de jarmiloj, eĉ se tio ŝajnas nekredebla al tro supraĵaj observantoj, tamen ĝi konfuze kaj heziteme serĉas Ion, kaj iam ĝi konstatos, ke ĝi estas Dio — kun nomo aŭ sen nomo ―, ĝi estas Amo, sen kiu homoj ne povas postvivi digne, ĉar vole-nevole ili apartenas al Dio. Apostolo Paŭlo skribis en la Dua Epistolo al Korintanoj, 6:16: "... ni estas la Templo de Dio Vivanta".

Sen bato sur la kranion

Kaj mi plu diris: Nenio postvivas sen Amo. Iam estonte ni alvenos al tiu kompreno. Ŝanĝo de kutimoj estas procedo pli malnova ol tio, kion homoj pensas... Ĉi tio kaŭzas surprizon pro la pli granda rapideco nuntempa, kaj amaskomunikiloj plene agadas. Vidu, kiel antikva estas tiu procedo: kiam unu primitiva homo iam decidis, ke li ne plu batos la kranion por submeti la elektitan inon, certe iuj aliaj tiutempe ektimis "tian absurdaĵon": "Jen tio estas tre danĝera, kie estas la respekto? Tiel la familio destiniĝos al bedaŭrinda fino".

Sed tio ne okazis... Okazis evoluo. Nu, virino ne estas ia ĉasaĵo. Familio finiĝus nur, se ne plu estus Amo. Kaj ĉi tiu neniam estingiĝos, ĉar ĝi reprezentas por la spirito la samon, kiel oksigeno por la korpo.

La konsidero de Fernanda

al.sp.gov.br

Fernanda Montenegro

Al mi plaĉas citi la ekzemplon de la granda, brazila aktorino Fernanda Montenegro, kiam en TV-programo oni demandis ŝin: "Ĉu vi opinias, ke la teatro estingiĝas?" Ŝi elegante respondis: "Teatro similas al familio; de mia infana aĝo mi aŭdadas, ke ĝi estingiĝos, sed ĝi jen plu vivas".

Tute pravas la kara Fernanda: familio evoluas, sed neniam mortos. Amo, kiam aŭtentika, ĉiam venkas! Eble tio postulas tempon, sed ĝi ĉiam triumfas, ĉar ni vivas multajn vivojn, kiuj komplementiĝas ĝis nia kompleta integriĝo en Dio, kiu estas ― ni insistas ― precize Amo (Unua Epistolo de Johano, 4:8). En tempo de tiom da amareco, estas esence grave, ke oni kredu Lin. En momentoj de intensaj reformoj, ĝenerale oni misagas per troigoj. Tiam Amo estas nemalhavebla. Okaze de tro seka vetero ni petegas pluvon.

Arquivo BV

Isaac Newton

Nu, perforto atingis absurdajn nivelojn. Sed venos tempo de ekvilibro. Ĉia troigo lacigas, naŭzas kaj forĵetiĝas. Ju pli forte oni streĉas kaŭĉukan fadenon, des pli forte ĝi revenas laŭ la grado de la streĉiĝo. Kaj eventuale ĝi atingas la vizaĝon de tiu, kiu streĉis ĝin. Tio estas instruo de Fiziko. La Tria Leĝo de Newton, kiu ankoraŭ plene validas.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".