La ampleksa senco de civitaneco

Fonto: Teksto prenita el prediko en la serio “Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj” — farita per radio, televido kaj ĵurnaloj, en la jardeko post 1990. | Aktualigita en Novembro 2018.

Laŭgrada maturiĝo de popolo, kiu iom post iom malkovras siajn rajtojn de civitaneco, eĉ se malfrue, ĉar ducent jarojn post la Franca Revolucio [tiam ni estis en la jaro 1991], faros, ke ĝi fine konkludos, ke neniu lando povas fakte evoluigi siajn talentojn, se ĝi plu ekzistas kiel granda lokaĉo de mastroj kaj sklavoj, aŭ sin fermi kiel ksenofobia ostro, aŭ malfermi sin tute malprudente, ĝis perdo de sia identeco, sia suvereneco.

Kompreno de la homamasoj maturiĝos iom post iom, ĝis ili komprenos la valoron de civitaneco, en ampleksa senco, ĉar ne sufiĉas konsideri civitanon nur laŭ fizika kunteksto, sed ankaŭ laŭ la spirita, ĉar ĉiu elemento de homaj grupoj estas resume formita per korpo kaj Animo. Fine, ni estas origine Spiritoj. Jen la kompleta senco de civitaneco, kiu ne povas akcepti nur analfabetecon pri homaj literoj, sed ankaŭ la nescion pri spiritaj temoj.

Shutterstock

Nescio pri tia realaĵo, pri kiu ni ĵus skribis, favoras la praktikadon de agoj kaŭzantaj malsaton, senlaborecon, sektemon, sensentan individuisman idealon, tio estas, egocentremon, starigon de mokado al tiuj, kiuj suferas en la socio*¹, ĉar riĉeco kaj malriĉeco situas en la interno de la homo; eksteren esprimi tion, aŭ ne, dependas de la pensmaniero kaj de kulturaj faktoroj (en proksima estonteco, ankaŭ de esence spiritaj faktoroj), kiujn oni devas praktikadi. Ĉi tiu estas situacio, kiu atingas ne nur Brazilon, ĝi estas tutmonda:  dum pasado de generacioj ĝi prezentiĝis al granda parto el la infanoj kaj junuloj, kvazaŭ rubaĵo. Sekve, troviĝas homoj, kiuj surpriziĝas pro la rezulto de tia terura semado, nome kulturo de krimado (kiu ĝuas la konflikton inter popoloj, aŭ eĉ interne de familioj kaj de nacioj, veraj civilaj militoj, ne formalaj), ĉe kiuj plej granda viktimo estas la junularo (kiel troviĝas en Apokalipso, 8), kaj plie en ĉiuj aliaj sociaj klasoj. Ne sufiĉas fermi la fenestron de aŭtomobiloj por protekti sin kontraŭ raboj. Estas ia memmortigo deturni la atenton de la fakto. Neniam estas efike kaŝi la kapon en sablo, kiel struto. (...)

Tela: Jacques L. David (1748-1825)

Bonaparte

Oportuna estas ĉi tiu penso de Bonaparte (1769-1821): “Ĉiu horo forperdita en la junaĝo estas ebleco de malfeliĉo en maturaĝo”.

Nu, ĉi tio koncernas ankaŭ naciojn, kiuj naskiĝas, kreskas, maturiĝas, kiam ili rikoltos tion, kion ili plantis en antaŭaj fazoj, aŭ ne, se ili ne scios ne nur honori sian spiritan, socian kaj homan riĉecon*², sed ankaŭ plialtigi ĝin. Jen la defio venkenda sur la kampo de Edukado: aldoni al Instruado Ekumenan Spiritecon. Ni, en Legio de Bona Volo (LBV), estas tute certaj, ke la Evangelio kaj la Apokalipso starigas spiritan, psikan kaj etikan strukturon por ke fariĝu tiu transŝanĝo, por kiu alvenis la ĝusta horo, eĉ urĝege.

Arquivo BV

Ibrahim Sued

Pro tio mi parolis, okaze de intervjuo, kiun mi donis al la fama ĵurnalisto Ibrahim Sued (1929-1995), pri noviga Pedagogio, kiun ni uzas en LBV, ligante etikon al instruado, por formado de Ekumena Civitano. Sekve, mi prezentas fragmentojn de tio, kion mi diris post la demandoj de la karmemora Ibrahim, tiutempe:

Lasta intervjuo kun Ibrahim Sued

Ibrahim Sued — Mi scias, ke Legio de Bona Volo havas novigan pedagogian linion. Kiu estas la formulo de LBV por solvi la problemon de Edukado en Brazilo?

Reprodução BV

Andreo Ludoviko (Spirito) kaj Chico Xavier

Paiva Netto ­— Antaŭ ĉio, apliki la ne ĉiam ĝuste valorigatan Amon, laŭ la difino de Laura, patrino de la flegisto Lísias, figuroj en la verko Nia Hejmo, kies aŭtoro estas D-ro Andreo Ludoviko, laŭ la mediuma skribo de Chico Xavier (1910-2002): “La Dia Pano por Animoj, la Sublima Nutraĵo por Koroj”

Amo versus kompliceco

Roosevalt Caetano

Gilberto Amaral

Reprodução BV

Aristotelo

Nu, mia kara Ibrahim, plej ofte oni vidas ĉie la rezulton de manko de Amo. Nenio estas pli pedagogia ol Frata Amo, kondiĉe, ke energia kaj justa. Kompreneble, Amon oni ne miksu kun permeso pri misagoj, ĉar ekzistas homoj, kiuj konsideras, ke ami estas konsenti pri ĉio ajn, eĉ pri misaĵoj. Amo estas precize la malo, kondiĉe, ke oni scias grandanime alĝustigi homon en lia misago, eĉ se per ekvilibra severeco. (...)  Aristotelo (384-322 a.K.) admonis, ke “ĉiuj, kiuj pripensas la arton regi la homan genton fine konvinkiĝas, ke la sorto de imperioj dependas de Edukado de la junularo”. Sed kie komenciĝas la vera Edukado? (...) En la Pedagogio de Legio de Bona Volo, kiu pledas por Solidara Socio, ni celas formi Ekumenan Civitanon, tio estas, homon, kiu transcendas nuran kompetentecon, ĉar multaj personoj konsiderataj kiel kompetentaj kondukas la mondon al ia situacio de katastrofo kaj danĝero. La Ekumena Civitano estas solidara civitano, do ne egoisma. Li estas tiu, kiu ne allogiĝas de fanatikeco, ĉar li komprenas, ke estas sensence malami nome de Dio, kiu estas Amo. Fine, li estas tiu, kiu respektas la sanktan figuron de la homo, sen antaŭjuĝoj kaj sen sekteco. Kiu estas etika, tiu ne rajtas fariĝi timulo. Kiam teritorio ne estas defendata de bonaj homoj, tiam malbonuloj faras “justa” la venkon de maljusteco. (...) Vere, mia kara Ibrahim, LBV proponas grandan programon de Reedukado. Tion ni faradas laŭ niaj eblecoj, klopodante veki la intereson de multaj idealistoj, kiuj, kiel ni mem, ne kredas pri fataleco en destinoj kondamnitaj al malfeliĉo, pro sociaj, politikaj, religiaj, etnaj kaŭzoj... Krome, nenion oni konstruas surbaze de subpremoj. Tia konstanta agado de LBV por la reedukado de la popolo multe impresis la ĵurnaliston Gilberto Amaral, el Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kaj li deklaris per la ĵurnalo Correio Braziliense: “Legio de Bona Volo klare kaj evidente montras al nia lando kiel eduki, precipe la plej simplajn homojn” (...). 

Shutterstock


____________________________________________
Noto de la eldonistoj

*1 Civitaneco en ampleksa senco: korpe kaj Anime, kompleta civitaneco — Vidu Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 2, p. 41 — “Ĝis kiu punkto atingas la registaroj”, kies aŭtoro estas Paiva Netto.

*2  Honori kaj plialtigi la riĉecon de popolo — Laŭ la penso de Paiva Netto, “por plenumi ĝin, ne sufiĉas instrui, eduki; necesas spiritecigi la homamasojn. Jen la misio de LBV: starigi Daŭripovan kaj Socian Evoluon, Edukadon kaj Kulturon, Arton kaj Sporton, kun Ekumena Spiriteco, por ke estu Soci-media Konscio, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro por ĉiuj, je la vekiĝo de Tutmonda Civitano”.

*3 Ibrahim Sued ­— Estas konsiderata kiel la pioniro de socia ĵurnalismo en Brazilo. Kelkajn jarojn post kiam li lanĉis sin en presitan ĵurnalisman laboron, li pliampleksigis sian kolumnon, kaj komencis paroli pri temoj de nacia kaj internacia intereso. La intervjuo kun la direktoro-prezidanto de LBV estis la tria granda raporto tiaspeca, kiun Ibrahim verkis, en sia longa, venkoplena kariero.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.