Omaĝo al Patroj

Radiĵurnalisto Mário Augusto Brandão alportis al mi prelegojn, kiujn mi faris dum periodo de 25 jaroj. Mi do kunigis kelkajn pecojn por prezenti ilin al Vi, ĉar, je niaj paroloj, ni emas ekumene inspiriĝi ĉe la instruoj de Jesuo. Tial ni aliĝas al la opinio de multaj aliaj homoj, kongrue kun la Nova Ordono de la Kristo:

"Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. (...) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo” (Evangelio laŭ Johano, 13: 34 kaj 35; 15: 12, 13 kaj 9).

Je la dua dimanĉo de aŭgusto, oni celebras en Brazilo la Tagon de Patroj.

Reprodução BV

Heinrich Vierordt

Germana poeto kaj verkisto Heinrich Vierordt (1855-1945) asertis: "Titoloj, honoroj, homaj favoroj, ĉio, ĉio estas nur ia pala nebulo; kaj la sola solida peco da bona sorto estas la familia feliĉo”.

Je ĉi tiu dato, surbaze de la ekzemplo de la Dia Majstro, laŭ Lia Ekumena Preĝo Patro Nia, ni ne rajtas forgesi omaĝon unualoke al la plej granda inter la patroj: la Ĉiela.

Tela: Ivan Aivazovsky (1817-1900)

Kiam mi dediĉas kelkajn liniojn al la herooj, kiuj en la mondo bone plenumas sian rolon eduki la idojn, tiam mi tion faras tre ameme. Mia saluto ampleksas ankaŭ tiujn, kiuj jam ne staras sur ĉi tiu mondo, sed nun vivas en la Spirita Mondo, kiel sinjoro Bruno de Paiva. Morto ne interrompas Vivon. Sur la Tero aŭ sur la Tera Ĉielo, ni plu iras la Eternan Vivon.

Arquivo BV

La karmemoraj gepatroj, Sinjoro Bruno kaj Sinjorino Idalina, geedza paro-modelo de Legio de Bona Volo, ĉiam donis bonan ekzemplon al la gefiloj. Surfote, sincera demonstro de amo al la direktoro-prezidanto de LBV.

Rilatoj inter patroj kaj idoj

Nur per Frata Amo – kiom ajn longan tempon oni bezonas, post superado de ĉiaj baroj –, subteniĝos la rilatoj inter patroj kaj idoj, idoj kaj patroj, solide kaj nedetrueble, ĉar la fortikeco de tia kuniĝo sidos sur plej sublima sento.

En sia Unua Epistolo, 4:20, 21 kaj 8, Johano, la Evangeliisto, diras: "Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton – tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton (...), ĉar Dio estas Amo”.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Kaj tiu aserto de Johano, kiu inspiriĝis ĉe Jesuo, memorigas min pri kompletigo de la karmemora Alziro Zarur (1914-1979) al la parolo de la Amata Disĉiplo: "Kaj nenio ekzistas ekster Amo”. Sekve, el tia korinklino devenas la substanco, kiu trairas kaj vivigadas la Animon, same kiel sango, kiu ne permesas, ke estiĝu gangreno en la homa korpo, kiam ĝi dismetas vivon en ĉiujn ties partojn (...).

Efektive, la batalo estas granda; multaj baroj. Fronte al tio, gravas, ke ni zorgu, ke ne manku al niaj idoj la materia nutraĵo. Tamen, ni ne forgesu ilin sensoifigi je spirito, laŭ tio, kion ni starigas per Pedagogio de la Ekumena Civitano kaj Pedagogio de Amo.

Tamen, kial ni nomas ĝin tiel? Nu, Ekumenismo taŭgas por tio. Anstataŭ mortigi unu la alian pro religio, pro scienco, pro ideologio, pro filozofio, pro politiko, pro futbalteamoj aŭ kio ajn, male ni unuiĝu ekumene, nome sen konsidero pri kredo aŭ senkredo, flanke de la homo, aŭ se li estas negro, blankulo, flavulo, mestizo – cetere, la tuta surtera loĝantaro estas mestiza – kaj restarigi tiun, kiu falis en la komunan kavon de mizero korpa, socia, morala aŭ spirita. Tiu estas la senlima Ekumenismo, por kiu ni pledas. Ĝuste tiu de la Amo, kiun la popoloj tiel bezonas, tiu kiu emociiĝas antaŭ aliula doloro.

Plu mankas homamo al la Homaro. Ĉu vi ridas pri ĉi tiu argumentado? Ĉu vi perdis fidon pri la homoj? Ĉu vi rezignis uzi vian inteligenton favore al pli bona tempo? Do, ne plendu pri la nuntempa perfortado. Kaj ne ekzistos muro aŭ elektra drataro, kiu povas savi vin, viro, vin, virino, disde tiu krueleco, kiu timegigas surstrate, ĉar perforto eble estos en via hejmo mem. Pro tio necesas starigi bonajn interrilatojn en la familio, kiu estas la fundamento de nacio.

Ni devas antaŭenpuŝi Pedagogion de la Ekumena Civitano, ĉar se niaj gejunuloj fariĝos fortaj en sia karaktero, konvinkitaj, ke ni ĉiuj loĝas en unu sola planedo, tiam ili fariĝos nevenkeblaj koncerne aferojn, kiuj meritas ĉies respekton kaj decidon. Ili atingos la venkon, kiun ni ĉiuj deziras al ili kaj al aliulaj idoj. Sekura feliĉo de familio dependas de ĉies bonfarto. Amo aŭ doloro instruos tian veron al la konscienco de homamasoj, laŭ la pasado de epokoj.

Kiom necese, niaj gefiloj estu bone vestitaj, nutritaj, sataj, bonfartaj. Sed precipe protektataj kontraú psikaj kaj spiritaj fiinfluoj, kiuj nepre kaŭzas korpajn kaj sociajn malsanojn.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.