Edukado kun Ekumena Spiritualeco

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la nova eldono de la libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, de Oktobro 2017. | Aktualigita en Novembro 2018.
Reprodução BV

Gandhi

Foresto de Solidareco, de Frateco, de Grandanimeco ofte starigas grandan malkongruon inter materia progreso kaj spirita, morala maturiĝo. Pro tio ni frate admonas: estas tempo kvietigi pasiojn. Nur kiel argumento, ni diras, ke se la Planedo Tero ne progresos, la plej grandaj perdantoj estos ĝiaj enloĝantoj. Krome, ĉiam estas tempo por postlasi resentojn. Tamen, ne estos Paco, dum persistos kruelaj diskriminacioj kaj krimaj sociaj malegalecoj, kaŭzataj de avido, kiun per efika Edukado kun Ekumena Spiritualeco ni devas kontraŭbatali. Se ni ne elektos similajn vojojn, tiam ni estos kondamnitaj al la realaĵo montrita de Gandhi (1869-1948): “Se la grandaj nacioj ne forlasos sian deziron ekspluati kaj la spiriton de perforto, pri kiu milito estas natura esprimo kaj atombombo la neevitebla konsekvenco, ne estas espero pri paco en la mondo”.

   

La solvo troviĝas en Dio

Ĉiam eblas, ke aperu bona solvo, kiam individuoj por ĝi fidele strebas. Kaj tio konstante faras, ke la civilizo, almenaŭ tia, kian ni vidas ĉie, postvivu mirakle siajn plej malbonajn, frenezajn tempojn. La saĝeco de Talmud transdonas sian praktikan sciigon: “Paco estas por la mondo same kiel fermento estas por la pasto”.

Precize!

Arquivo BV

Martin Luther King Jr.

Ekzistas homoj, kiuj preferas aludi al la religia spirito, kaj ekzalti patologiajn devojiĝojn, kiuj okazis laŭlonge de jarmiloj. (Mi tute ne inkluzivas en ĉi tiujn komentojn la prudentajn historiistojn kaj analizistojn.) Mi pensas, ke tia militema konduto, kiu makulis per sango la Historion, devas urĝe esti forigita de niaj koroj, pere de justaj agoj, ĉar pli grandaj estas la kialoj, kiuj devas nin kunfratigi, ol tiuj, kiuj taŭgas por akrigi rankoron. Malamo estas armilo turnita kontraŭ la brusto de malamanto. Do, estas tre oportuna ĉi tiu admono de pastoro Martin Luther King Jr. (1929-1968), kiu ne rifuzis sian propran vivon favore al la idealoj, kiujn li defendis: “Ni lernis flugi kiel birdoj kaj naĝi kiel fiŝoj, sed ne la arton kunvivi kiel fratoj”

Efektive, la miraklo, kiun Dio esperas de la spiritaj kaj de la homaj estuloj estas tiu, ke ili lernu ami sin reciproke, por ke ili ne freneziĝu komplete, kiel okazis koncerne la militan uzadon de antimaterio.

Plej bona altaro por adori la Kreanton estas Liaj kreitoj. Estas urĝe, ke la Homaro estu humana.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.