Historia dato por Edukado kun Ekumena Spiriteco en Usono

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, en la Du Homaroj unuiĝintaj, sur la Tero kaj en la Spirita Mondo,

Dio Ĉeestas!
Jesuo Alvenas!

Saluton je la 4-a de Marto 2023!

En ĉi tiu dato, en la jaro 1949, do antaŭ 74 jaroj, la karmemora Frato Alziro Zarur (1914-1979) komencis la programon Horo de Bona Volo, per Radio Globo de Rio-de-Ĵanejro/RJ, en Brazilo. Tiu estis la komenca tempo de Legio de Bona Volo (LBV), kiun Zarur fondis, ankaŭ en la Ĉefurbo Rio, je la 1-a de Januaro (Tago de Paco kaj de Universala Kunfratiĝo), en 1950.Ĝi estas ia Agado, kies gravecon ni trovas en la belega fragmento de la Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 2:14:

Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj Paco sur la Tero al homoj de Bona Volo.

Tiu estis la Kanto de Anĝeloj, kiu anoncis la Gloran Naskiĝon de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Ĝi montras la Bluan Koron de LBV. Mi omaĝas per tiu versiklo ĉiujn, kiuj decide kunlaboris por ke en tiu speciala tago ni povis inaŭguri la unuan lernejon de Legio de Bona Volo en la lando de Abraham Lincoln (1809-1865). Cetere, oni atribuas al tiu granda usona ŝtatestro penson, kiun la fondinto de LBV havis sur la muro de sia kabineto, ĉe la antikva Radio Mundial, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, en Brazilo, tiutempe (de 1956 ĝis 1966) nomata Radiostacio Bona Volo. Jen la citaĵo de Lincoln:

Homo, kiu decidis halti, ĝis la cirkonstancoj pliboniĝos, poste konstatos, ke tiu, kiu ne haltis, sed kunlaboris kun la tempo troviĝos tiel antaŭe, ke oni neniam povos atingi lin.

Tia, precize, estas la karakteriza trajto de Legiano de Bona Volo: ĉiam obstinadi, neniam malvigliĝi. Li havas Jesuon ĉe sia horizonto! Sekve, nian plej sinceran dankon al entreprenistoj, ĵurnalistoj, subtenantoj, volontuloj, al la popolo de Bona Volo kaj ankaŭ al la tuta instruista skipo, al la funkciuloj, de la plej simpla ĝis la direktoroj.

Paiva Netto Educational and Social Assistance Center, kiu situas ĉe 138 Pacific Street, en Newark, New Jersey, komence povos akcepti pli ol 1300 familiojn, por malpliigi la sociajn defiojn de tiu regiono.

Cetere, mi sentas min tre honorita pro la elekto de mia nomo por tiu monumento starigita al Edukado kun Ekumena Spiriteco. Sed kiel mi emfazas ofte al miaj helpantoj: oni faras nenion sola!

Pionira agado

Ĝi estas ia herkulesa laboro, sed pri ĝi ni ne rezignas. Se la celo estas fari Bonon, ni ĉiam venkos tion, kion oni konsideras neebla. Jesuo asertis en Sia Sankta Evangelio laŭ Marko, 9:23:

Ĉio estas ebla por kredanto.

LBV estas oficiala en Usono, de la 30-a de Oktobro 1986. Mi devas elstarigi la meritoplenan sindediĉon de iuj veteranoj en tiu agado: la legiana paro Maria Magdalena kaj Walter Periotto; la karmemora Alcione kaj Gilberto Bertolin; Cenira Marquiza, Joana Vitorino, Conceição Albuquerque, Claudius Emanuel Malaman, Paulo Medeiros; Helena kaj Amado Vieira... Nuntempe, LBV en Usono estas administrata de Frato Danilo Parmegiani kaj lia edzino, Adriana. Mi povus mencii multajn aliajn valorajn nomojn, sed pere de tiuj mi dankas la bravan, obstinan klopodadon de ĉiuj Legianoj de Bona Volo, volontuloj kaj simpatiantoj, kiuj agadis kaj agadas en ĉi tiu lando — ĉiu el vi estas vera fortikaĵo je la servo de Dio!

LBV en UN

Per la klopodado de ĉiuj, ni sukcesis plenumi malnovan promeson faritan al Frato Zarur, ke ni kondukos la Idealon de Bona Volo al UN. Mi jam raportis al vi tiun fakton, kiu okazis, kiam mi estis 16-jara. Li estis iranta al la studio por prezenti unu plian radian eldonon de siaj famaj programoj Kampanjo de Bona Volo kaj Jesuo Alvokas! Tiam estis la jaro 1957. Tiam mi respektoplene direktis al li mian parolon, kun granda entuziasmo, kiu ne malfortiĝis en mi ĝis nun, kaj neniam malfortiĝos: — Prezidanto Zarur, mi konsideras absurde, ke tiu majesta Doktrino de la Nova Ordono de la Kristo — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 15:13), kiun vi revelacias je ĝia okulta senco kaj en ĝia praktika senco, plu restas limigita al Brazilo. Mi skribos al UN, al registaroj, al religioj, al politikaj partioj, filozofoj, asocioj, universitatoj, junularaj movadoj, inicaj institucioj, unuvorte al ĉiu ebla homo, por atentigi lin pri viaj rimarkindaj predikoj, tiel ke ili estu forte tuŝitaj per la spiritaj kaj sociaj mirindaĵoj, kiujn vi kaj Legio de Bona Volo starigas. Li alproksimigis min al si kaj tre emocie diris al mi: “Paiva, ankoraŭ ne venis la ĝusta momento. Vi faros tion iam estontece, longe poste! Sed vi faros!” Kaj li longe rigardis min, kvazaŭ li donus al mi nedetrueblajn forton kaj fidon.

Kaj ekde 1994 ni laboradas en solidara partnereco kun Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, per la Departemento de Tutmonda Komunikado (DTK), kaj de 1999, per la Ekonomia-Socia Konsilantaro (Ekosok), en kiu nia Institucio havas statuson de ĝenerala konsultado, nome maksimuman gradon de rekono, kiun iu Institucio povas atingi ĉe tiu organo. LBV aktive partoprenas en la ĉefaj konferencoj kaj kunsidoj de UN, kaj kontribuas per gravaj rekomendoj, per dokumentoj eldonataj en pluraj lingvoj, kiujn oni transdonas al ŝtatestroj, ministeriaj konsilantoj, internaciaj agentejoj kaj reprezentantoj de la civila socio.

Edukado trans la intelekto

Miaj Fratinoj kaj miaj Fratoj — kiuj nin helpis kaj plu kunlaboros kun ni, ĉar la granda entrepreno troviĝas nur en sia komenco —, Jesuo alvokas vin, ke vi estu doktoroj pri Edukado kun Ekumena Spiriteco. Nia Realiganta Fido celas atingi la kernon de la solvo de la monda problemo, ĉar la reformo de la socio alvenas pere de la spirito. Tial, estas tre grave transdoni al la usona popolo, kun la apogo de la komunumo en New Jersey, ĉi tiun plian instrucentron de la Institucio, krom tiuj tenataj de LBV en Brazilo, LBV en Argentino, LBV en Urugvajo, LBV en Paragvajo, LBV en Bolivio kaj LBV en Portugalio.

Ni proponas pli ol instruadon, sed reedukadon trans la intelekto. Pro tio estas oportuna la saĝa vidpunkto de la fama usona edukisto Booker T. Washington (1856-1915) — unua prezidanto de la historie fama Tuskegee Normal and Industrial Institute (nuntempe Universitato de Tuskegee), en Alabama (Usono), kiu sin dediĉis al la kreado de pli bonaj kondiĉoj por individua kresko por ekssklavoj kaj iliaj posteuloj, kaj por indiĝenoj. Li skribis:

Ne ekzistas sindefendo aŭ sekureco por ni ĉiuj, krom per plej alta inteligento kaj supera elvolviĝo por ĉiuj.

La graveco de vortoj de tiu, kiu estis konsilanto de prezidentoj en Usono montriĝas per liaj senlacaj klopodoj kaj kuraĝo. Ne senkaŭze li fariĝis unu el la plej grandaj kaj influaj oratoroj en la negra komunumo en sia lando.

Estas evidente, ke nuntempe tiu penso aplikiĝas al la tuta homa gento, la Kapitalo de Dio, laŭ tio, kion certe deziris, en la profundo de siaj aspiroj, la nelacigebla D-ro Booker, kies Animo duonvidis estontan tempon, kiam rasismo, kiun mi konsideras socia kancero, ne plu ekzistos.

Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano

El Brazilo ni do alportis al Usono la Pedagogion de Amo (al infanoj ĝis 10-jaraj) kaj la Pedagogion de Ekumena Civitano (post la 11-a aĝojaro). Ili konsistigas la Pedagogion de Bona Volo, kiun mi kreis, kies gvidadon faras Doktorino pri Edukado, la pedagogiisto Suelí Periotto, kiu krome reprezentas nin en tiu ĉi inaŭguro.

Nia laborfilozofio estas unusola en la tuta mondo. En mia verko Urĝas reeduki! (2010), mi emfazis:

Ĉi tie oni studas. Formiĝas cerbo kaj koro. Temas pri la Pedagogio de Dio, kiu estas Frata Amo, kaj ĝi preparas la individuon por travivado de Ekumena Civitaneco, surbaze de plena praktikado de Spirita, Homa kaj Socia Solidareco. Pro tio mi de longa tempo asertadas, ke estas urĝe diskonigi la Pedagogion de Amo, de Karesemo, de Korvarmo, de Kompatemo, de Justeco kaj la Pedagogion de la Ekumena Civitano. Ili estas inter si suplementaj kaj nemalhaveblaj por la subtenado de la Animo. Energidonaj medikamentoj por resanigo de morboj, unuavice la psikaj, kiuj malhelpas la enkapigon de bezonataj instruoj por morala kaj intelekta pliriĉigo de lernantoj, kiuj estas ne nur tiuj, kiuj frekventas lernejojn, ĉar vivo estas konstanta lernado. La bona aspekto de la vivo estas la senfina lernado.

Grandanimaj vortoj kaj mia danko

Mi kaptas la okazon por danki al Danilo Parmegiani por la letero, per kiu li sendis al mi grandanimajn vortojn, kiam je la 2-a de Marto mi kompletigis unu plian vivojaron. Ĉi-sube jen mi montras kelkajn alineojn de lia korespondaĵo:

“Kia ĝojo kaj bona fiero por ĉiuj Legianoj de Bona Volo de Dio el Usono, ke ili festas en ĉi tiu semajno vian 82-an vivojaron per la inaŭguro, ĉi tiun sabaton (4/3/2023), de Paiva Netto Educational and Social Assistance Center — la unua lernejo de LBV en usona teritorio.

“Estas emociige aŭdi de la lokaj infanoj, ĉiu kun sia tipa akĉento, en ĉi tiu multkultura komunumo en Newark, NJ, kiam ili fiere diras: “I study at the Paiva Netto school” (mi lernas en la lernejo Paiva Netto). Kaj tiu grandioza konstruaĵo starigita kun granda Amo kaj sindediĉo, fare de la loka komunumo mem, ne povus esti alnomita per alia, pli konvena nomo, ĉar ĝi juste omaĝas brazilan, vizieman edukiston, kiu proponas pionire Eduki kun Ekumena Spiriteco, tiel pavimente vojon de esencaj valoroj por la konstruado de ia pli justa, paca kaj solidara socio.

“En mondo suferanta multajn tutmondajn mizerojn, nenio estas pli prioritata ol plifortigi la novajn generaciojn en lernado de Frata Amo, per plenumado de la determino de la Ekumena Kristo, laŭ Lia Dia Ordono: ‘Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis’. Gratulon, Frato Paiva, pro via obstina luktado por Paco per armiloj de Edukado, de Kompleta Karitato kaj de Ekumena Spiritecigo de popoloj. La estontaj generacioj vin aplaŭdas kaj dankas”.

Dankon, Danilo! Mi estas nur unu servanto de la amikoj de Dio.

Hodiaŭ estas efektive tago de grandega feliĉo por ni ĉiuj!

Apogo el la alto

Kaj por fini, mi prezentas al vi fragmenton el la mesaĝo, kiun mi sendis al la estimataj Legianoj kaj al la karaj Legianinoj de Bona Volo en Usono, je la 4-a de Julio 1998 (sabate), la Tagon de la Usona Sendependiĝo. Tiuokaze, mi troviĝis en Santa Maria do Arnoso, Lugar de Lages, Portugalio.

Dio subtenu la Gefratojn de LBV en Usono! Ili neniam timu la luktadon, ili ne permesu, ke en iliaj kapoj estu spirito de malnobleco, ili mobiliziĝu serĉe de rimedoj por urĝe subteni la Sanktan Laboron, ĉar Jesuo estas Tiu, kiu iras en la unua vico de nia movado, kiel revelaciis D-ro Andreo Ludoviko (Spirito).

Ili faru, laŭ la diro de la Fratoj de LBV en la Spirita Sfero, kiel D-ro Osmar Carvalho e Silva kaj Ora Sago:

Alvoku nin! Ni ne emas esti simplaj akompanantoj, sed aktivaj partoprenantoj; ni volas alporti nian kunlaboron, niajn ideojn, nian videblan apogon.

Tio estas, ili estas niaj Gardanĝeloj, kiuj staras je nia dispono por nin helpi. Ili estas la Benataj Animoj, ĉiam pretaj helpi tiujn, kiuj bezonas helpon.

La Dia Paco restu nun kaj ĉiam en la koro de ĉiuj!

Dio benu LBV en Usono!

Vivu Jesuo en niaj koroj, por ĉiam!

Tiu, kiu vin amas,
José de Paiva Netto
Servanto de la Amikoj de Dio

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.