La Vizio de la Gloraj kaj la Unusola Grego

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la libro “Jesuo, la Dia Profeto”, de 2011. | Aktualigita en Majo 2018.

En mia verko Jesuo, la Dia Profeto, daŭrigante la studadon pri la Profeta Revelacio de Jesuo al la Kore Simplaj, mi ekkonsciis pri la bezono rapide komenti la “Vizion de la Gloraj”, kiu bildigas la Unusolan Gregon promesitan de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro.

Tela: Kirk Richards

“La vizio de la gloraj

“9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido de Dio, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;

“10 kaj ili kriis per granda voĉo, dirante:

“Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Dia Ŝafido.

“11 Kaj ĉiuj Anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio,

“12 dirante: Amen; La beno kaj la heleco kaj la laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.”

(Apokalipso, 7:9 ĝis 12)

Arquivo BV

Alziro Zarur

Mi memoras pecon de mesaĝo de Alziro Zarur (1914-1979), karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, je la 1-a de Oktobro 1972, okaze de la Proklamo de Apokalipso de Jesuo, farita de li, en la urbo Ribeirão Preto/SP, Brazilo, pri tiu temo:

(...) Ni ne kondamnas tiujn, kiuj rifuzas la tezon de Kunfratiĝintaj Religioj kiel vojon al la Unusola Grego, sed ni taksas ofende, en la skeptikismo de iuj sektemaj predikantoj, ke ili obstinas ne distingi, kie finiĝas la povo de homoj kaj kie komenciĝas la Povo de Dio. Ili devus esti pli prudentaj kaj pli fratemaj, pli humilaj kaj pli klarvidaj: se Jesuo asertis, ke estos unu sola Grego por unu sola Paŝtisto, kiu estas Li mem, Li perfekte sciis, kion Li diris. Ĉu la spiritaj gvidantoj tion scias, ĉu ili ne scias, tamen la Unusola Grego estas ia realaĵo. Al neniu kristano inda je tiu nomo estas permesate dubi pri la paroloj de la Fondinto kaj Plejalta Reganto de la Tero. Al ĉiuj mokantoj, koncernas nin diri: Fratoj kaj Fratinoj, la Unusola Grego ne formiĝis en la Evangelio, kiun vi legis, sed en la Apokalipso, kiun vi ne komprenis; ĉar fakte ĝi jam estas formita en la Regno de Dio.

Afresco: Michelangelo (1475-1564)

La Profeto Jesaja

Per tiuj vortoj, Zarur, granda predikanto, konceptis la Vizion de la Gloraj. Tamen, li ne havis sufiĉan vivtempon sur la Tero por profundigi tiun temon esperdonan por tiuj, kiuj laboras por kunigi en ĉi tiu mondo la Unusolan Gregon de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Jen estas nia tasko. Bedaŭrinde, kelkaj homoj, parolante pri la 144 mil sigelitoj (Apokalipso laŭ Johano, 7:1 ĝis 8), kredas, ke tiu teksto aludas nur al la popolo de Israelo. Sed kio pri la ceteraj?

La Profeto Jesaja, en sia libro en la Malnova Testamento, 60:8, anticipis ĉi tiun diskuton, prezentante la “Gloron de Jerusalemo”: “Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?”

Precize pro tio, ne konvenas ĉi tie, ĉar nekongrua, ia ekskluzivema kompreno pri tio, kion raportas al ni la Profeto de Patmos, la mediumo de Apokalipso. Kelkaj homoj forgesas legi kaj analizi, tuj poste, la Vizion de la Gloraj, kiu estas tre ampleksa. Ĉu Zarur ne diris, ke la Unusola Grego estas jam formita “en la Apokalipso, kiun vi ne komprenis”? Kaj tie, en la Ĉielo, Johano, la Evangeliisto, observas kaj raportas, post priskribo pri la sigeloj de 144 mil en Israelo, ke li troviĝas antaŭ “granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido de Dio, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj” (Revelacio de Jesuo, 7:9).

Nek pli, nek malpli ol tio, homamaso precize partoprenanta la Vizion de la Gloraj, kiu okazas, antaŭ ĉio, en la Ĉielo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.