La parolado de Roosevelt kaj la Apokalipso

Fonto: Ĵurnalo “A Tribuna Regional”, el la urbo Santo Ângelo, Brazilo, eldono de la 1-a kaj 2-a de marto 2008, sabata kaj dimanĉa.
Divulgação

Franklin Delano Roosevelt

Ni trovis en la enposteniĝa parolado de Franklin Delano Roosevelt (1882-1945), kiel prezidento de Usono, la 4-an de marto 1933, ĉi tiujn vortojn, kiuj forte kongruas kun tio, kion ni pledas:

La rajto ne senti timon

“Lasu min aserti al vi mian firman penson, ke la sola afero, kiun ni devas timi estas la timo mem ― teruro sennoma, senkiala, nepravigebla, kiu haltigas ĉiajn necesajn klopodojn por transformi retroiradon en antaŭeniradon”.

En ĉi tiu decida momento de la Historio, ni serĉu sekurecon en Dio kaj ni donu la manojn al tiuj, kiuj efektive laboras por iu pli bona mondo kaj por iu pli feliĉa Homaro, kaj tio estas malnova slogano de Legio de Bona Volo. Kiel konsilas Roosevelt, ni klopodu “transformi retroiradon en antaŭeniradon”, tio estas, timon en konon, do en lumon, sed sub la klareco, el kiu ni povu, venkante miljarajn timojn, konstrui la novan mondon promesitan de Dio. Vidu bone: de Dio, en Apokalipso (21:3 kaj 4):

Nova ĉielo kaj nova tero

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

“3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio.

“4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis”.

Timo opone al postvivado

Ni havas liberan elekton... Dio tion respektas. Tamen, se la semado estas libera, la rikoltado estas neevitebla. Kiam mi klarigas, per miaj improvizaj paroladoj, ke ne konvenas al ni teni timon pri la Apokalipso (la lasta libro en la Sankta Biblio), tio signifas, ke ĝi estas ia oportuna admono pri la konkludo rilate la semadon, kiun ni faras. Mi neniam diris, ke tiuj sciigoj, tie verkitaj per fajraj literoj, estas fabeloj. Mi ja atentigas vin pri la fakto, ke timo ne estas bona instruisto, ĝi ne instruas al ni venki ion ajn. Kie timo ekstaras, tie Libereco ne fruktodonas; kie troviĝas malamo, tie regas malforteco. Se io estas timinda, tio ne estas la Apokalipso. Ĝi estas nia forto. Povas kaŭzi timegon la malbonaj, homaj sintenoj. Tamen, eĉ tion ni devas superi, per la forto de taŭgaj paŝoj, farataj post nia integriĝo kun la Dia Saĝeco. Male, agoj de tutmonda senrespondeco povas konduki nin al senprecedenca renversado de la civilizacio, tia kia ni konas ĝin. La minaco de kompleta milito ne malpliiĝis. Eĉ ne post la fino de la malvarma milito aŭ per internaciaj akordoj. Dekoj da atombomboj estas malaperintaj. Plu restas la danĝera kontrabando de militmaterialo, de biologia terorismo kaj ankaŭ radioaktiva rubaĵo. Tiuj estas gravegaj faktoj.

Benata obstino

Tamen, ni obstine plu kredu pri la fina prudento de la homoj. Ĝis nun la socio sukcesis pluvivi. Benata obstino, kiu sin montras pli alta ol la frenezaĵoj de multaj homoj, kiuj ankoraŭ tenas potencon en ĉi tiu mondo. Cetere, kiel ekkrias niaj mahometanaj fratoj: “Dio estas pli granda!”. Sekve, vivi estas pli bone!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.