La Amiko revenas

Hodiaŭ mi komentos kun Vi la revenon de Granda Amiko de la Homaro. Tio estas temo, kiu tre emocias niajn Animojn. Sendepende de la pensolinio, kiun iu el ni alprenas, unuanime en niaj koroj estas la deziro havi proksime de si iun, kiu direktas nin laŭ bonaj vojoj, donas al ni altajn ekzemplojn pri karakteroj de spirita, homa kaj socia kunvivado.

Mi konstatas, ĉe la reveno de Jesuo, la Ekumena Kristo, tio estas, Universala, Dia Ŝtatestro, al la planedo Tero ian feliĉegon por ĉiuj komunumoj.

En miaj prelegoj per radio, televido, interreto kaj gazetaro, mi ĉiam klopodas analizi tiun Subliman Okazaĵon. En unu el tiuj tekstoj, el mia verko "Apokalipso sen timo", ankoraŭ antaŭ ol ni eniris la nunan jarmilon, jene mi konsideris:

Tempo de Dio
Tela: James Tissot (1836-1902)

   

Jesuo resurektis je la tria tago. Vidu bone: Li resurektis! (Evangelio laŭ Luko, 24:1 ĝis 12):

"1 Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, la virinoj venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis.

"2 Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo.

"3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Jesuo.

"4 Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du Anĝeloj en brilaj vestoj;

"5 kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la Vivanton inter la mortintoj?

"6 Li ne estas ĉi tie, sed resurektis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam Li estis ankoraŭ en Galileo,

"7 dirante, ke la Filo de Dio devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon resurekti.

"8 Kaj ili rememoris Liajn vortojn;

"9 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj.

"10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la Apostoloj.

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

"11 Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.

"12 Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis."

Tela: Eugene Burnand (1850–1921)

Johano kaj Petro

La Dia Referenco

Arquivo BV

Dionysius Exiguus

Jesuo, je la tria tago, revenos. Sed laŭ Lia Tempo, ne laŭ homa kalkulo, kiu estas erarema. Tio okazis al Dionysius Exiguus (470-544). Li mistrafis la kalkulojn uzitajn de Gregorio la 13-a (1502-1585), en la reformo de la kalendaro, en la jaro 1582. La Kristo ne povas uzi kronologion, kiu jam dekomence estis misa, kaj kiun krome ne ĉiuj nacioj uzas.

Arquivo BV

Gregorio la 13-a

Ni diru, kiel argumenton, ke la Tempon, koncerne analizadon de aferoj profetaj, oni devus kalkuli ekde la apero de la Tero en la Universo. Se ni komencus per tia deirpunkto, tiam ni trovus la ĝustan daton por la tempo de Reveno de Jesuo, ĉar tiel ni estus kongruaj kun la Dia Planado, laŭ kiu ĉi tiu planedo estis strukturita.

Super ĉio, ni ne rajtas forgesi, ke la Kristo revenas ĉiutage al la koroj de Bona Volo, eĉ al tiuj, kiu ne laŭdas Lin eksplicite, ĉar Li estas Sankta Referenco pri Bono, al kiu ne devus ekzisti netranssalteblaj limoj. Tio estas spirita fenomeno, kiu okazas ĉe ni, koncerne kiun ni devas ekzerci niajn videmajn okulojn kaj aŭskultemajn orelojn, laŭ la konsilo de la Ĉiela Profesoro en la mesaĝoj al la Sep Eklezioj en Azio, kiuj nuntempe situas en la tuta mondo kaj inkluzivas Politikon, Sciencon, Filozofion, Ekonomikon, Religion, Arton, Sporton, kaj tiel plu.

"― Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj de la Sinjoro. Al la venkanto mi donos manĝi el la Arbo de Eterna Vivo, kiu estas en la paradizo de Dio" (Skribaĵo de Jesuo al la Eklezio en Efeso, Apokalipso, 2:7).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.