Ĉio en la mondo ŝanĝiĝos

Fonto: Medito de Bona Volo elprenita el la verko “Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito” – volumo 1.

Mi verkis en la brazila ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 8-a de Februaro 1987:

(...) Baldaŭ la plej gravaj nomoj en radio, gazetaro kaj televido (kaj nuntempe mi dirus: en interreto) pritraktos la Profetaĵojn de la Kristo per plena seriozeco kaj atento, alvokitaj de la homa instinkto por postvivado. Temoj, kiuj nuntempe aperas sur la unuaj paĝoj malsupreniros al duaranga nivelo. Ĉio ŝanĝiĝos en la tuta mondo, kiu evoluos kongrue kun la Ekumena Jesuo, kiu prezentas al la mondo Sian Parolon de Paco ― Novan Ordonon Mi donas al vi: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Evangelio de la Kristo, laŭ Johano, 13:34 kaj 15:13) ―, ne plu por malsuperaj interesoj. Ni travivas tempon de eksterordinaraj ŝanĝoj. Fino de jarcento, de jarmilo kaj de ciklo apokalipsa. Sed komenco de eksterordinara epoko por ĉi tiu mondo. Simile al pomo, kiu eĉ se putra, enhavas fekundajn semojn, en tiu fino pulsadas embrio de ia tute nova komenco por la Homaro. Falos antaŭjuĝoj, kiuj disigas la homojn, eĉ falos dogmoj de la Scienco, kiuj ankoraŭ ekzistas, kiel ili ĉiam ekzistis... Sufiĉas vidi, ke akademiismo dum jarcentoj subtenis la absurdan doktrinon de geocentrismo... Kaj ve al tiu, kiu kontraŭdirus tion!...

Shutterstock

Egocentra geocentrismo

Cetere, la geocentrisma sistemo simbolas nenion alian ol egocentrisman sistemon: la homo pretendas, ke la Universo evoluas ĉirkaŭ lia egoo... Kiom da nescio! Kiom da pretendo!

La Dia Gvidado de Jesuo

Tela: Henry Ossawa Tanner (1859-1937)

    

La tuta mondo povas sinki pro la homaj misfaroj, kaj tio rezultas de la konscia sinteno for de la Eternaj Leĝoj. Tamen, por ĉiam validas la Dia Gvidado de Jesuo, rekonata tra jarmiloj de tiuj, kiuj havis kaj havas “videmajn okulojn kaj aŭskultemajn orelojn”. Ĝi estos tutmonde respektata, en ĉi tiu fino de ciklo kaj komenco de alia ciklo, flanke de la tuta Homaro. Jesuo revenas! Kiu vivos, tiu vidos!

Alvenis la Tempo!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.