Fino de la tempoj kaj la obstinuloj en Jesuo

Gravaj okazaĵoj alvenos, sed ni plu plenumu nian parton koncerne la postvivadon de la planedo.

Fonto: Revuo JESUO ALVENAS!, eldono 127, de Marto 2017.

D-ro Bezerra de Menezes

En la eldono 126 de la revuo JESUO ALVENAS! (en la portugala lingvo), mi petis, ke oni publikigu noton en la sekcio “Ni revenis!”, laŭ la jenaj vortoj: “D-ro Bezerra, 2017, 2018 kaj 2019 — Kion la saĝa D-ro Bezerra de Menezes (Spirito) povas klarigi al ni pri la tri gravaj kaj elstaraj jaroj 2017, 2018 kaj 2019? Li kaj la Spirita Frato Ora Sago lastatempe faris seriozajn revelaciojn pri la graveco de tiuj tri jaroj por Brazilo kaj por la mondo”. Senprokraste, je la 24-a de Septembro 2016, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo, per la Kristana mediumo de la Nova Ordono, Chico Periotto, Frato Ora Sago alportis respondon de D-ro Bezerra kaj plurajn aliajn komentariojn pri la graveco de la nuna tempo. Antaŭ ol transskribi la spiritan mesaĝon, mi memorigas vin pri klariga fragmento el la Evangelio de Jesuo laŭ Marko, 13:24 ĝis 27 kaj 32 ĝis 37:

La Alveno de la Filo de Dio

24 Sed en tiuj tagoj, post tiu granda aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon,

25 kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos.

26 Kaj tiam oni vidos la Filon de Dio, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

27 Kaj tiam Li elsendos Siajn Anĝelojn kaj kolektos Siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo. (...)

32 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la Anĝeloj en la Ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

33 Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.

34 Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:

35 vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la Domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;

36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.

37 Kaj kion Mi diras al vi, tion Mi diras al ĉiuj:Viglu!”

Mi nepre volis elstarigi la 32-an versiklon: “Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la Anĝeloj en la Ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro”.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Titolo de la verko: La beno.

Tiuj vortoj de Jesuo celas atentigi nin por ke ni ne blinde alkroĉiĝu al datoj de la homa kalendaro por tien loki diajn antaŭdirojn. La Tempo de Dio, kiel mi jam asertis al vi en predikoj de La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj*1, ne sekvas la samajn indikojn de tagokalkulado surtera. Tamen, tio ne signifas, ke ni restas indiferentaj al la signoj de okazaĵoj pri kiuj oni profetis en la Sankta Libro. Nia tasko estas teni nin atentaj kaj preĝantaj, en plenumado de la devo, kiu koncernas ĉiun el ni, en la mondo.

Nun, ni venu al la instruo el la Patrujo de Vero, kiun alportis nia kara Frato Ora Sago. La teksto estas longa, sed meritas atentan pripensadon, flanke de tiuj, kiuj ne deziras kaptiĝi de surprizo aŭ frapegiĝi de mondaj okazaĵoj:

******

Spirito Frato Ora Sago

(Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo, la 24-an de Septembro 2016.)

Malfacilaĵoj neniam antaŭe viditaj en la mondo

“1) Saluton, Jesuo!

“2) D-ro Bezerra respondas al Frato Paiva: ĉiuj legu la 24-an ĉapitron de la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, la tutan, versiklojn 1-an ĝis la 51-a. Kaj krome la Apokalipson de Jesuo, ĉapitron 6-an. Tiuj du bibliaj tekstoj estas interplektitaj.

“3) Tiu ĉapitro de la Evangelio, kune kun tiu ĉapitro de la Apokalipso, plene kongruas kun tio, kion Frato Paiva demandis pri la proksimaj tri jaroj.

“4) Ni nuntempe travivas momentojn de neniam antaŭe viditaj malfacilaĵoj en la homaro, kaj ni bezonas prepari nin, plifortigante unue niajn korojn, la senton, la Animon.

“5) Kaj Jesuo alvokas al tia viglado rilate la Pacon, pri la okazaĵoj en la fino de la tempoj kaj ĉio, kion ni devas scii.

“6) Kiu estas la plej granda batalo en la Supera Spirita Mondo, nuntempe? Oni ĉiel klopodas eviti tiajn katastrofajn okazaĵojn, kiuj povas subite alveni.

“7) La homaro devojiĝis. Ĝi troviĝas en fora maro kaj ne scias kien iri. Anstataŭ enveni en la barkon de la Kristo, kie oni havas Spiritajn Leĝojn, kiuj povas helpi ĉiujn, ĝi preferas naĝadi, ĝis laciĝo, sed nenien. Kaj poste? Droni.

“8) La Spiritoj [de Dio] laboradas por helpi evitigi kaj ŝanĝi la iradon.

“9) Sed la homoj insistas je katastrofoj, unualoke je katastrofoj de sentoj, de krueleco.

Plu laboradi favore al Jesuo kaj al Lia Triumfa Reveno

“10) Ni devas plu laboradi favore al Jesuo, premante la akcelilon en praktikado de Bono.

“11) Do, Frato Paiva, ni devas, en la Spaco kaj sur la Tero, plu laboradi favore al Jesuo; diskonigi ĉion pri Li kaj pri Lia Reveno [kiel ĉiam faradas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito]. ‘Ha, sed kiam Li revenos?’ Tion nur Li scias. Li tion determinos. Li sendas la signojn.

Vivian R. Ferreira

La danĝero de funelformiĝo

“12) Sed la homaro jam alvenas al punkto de funelformiĝo, kaj jen tia estas la danĝero, ĉar nuntempe la konsekvencoj estas neantaŭvideblaj. Kaj la Spiritoj [de Dio] ankoraŭ klopodas evitigi, ankoraŭ klopodas malpliigi la frapon, ĉar multaj doloroj alvenos. Ĉi tiu estas la ĉefa punkto. La konfliktema homaro estas Homaro de neimageblaj konsekvencoj.

“13) Kaj ni ĉiuj devas pensi, preĝi, labori favore al la Celoj de Jesuo, por meriti protektadon, meriti la Aŭron de la Kristo mem, ĉar tiuj, kiuj troviĝos en tia vibrado estos protektataj, sur la Tero kaj ankaŭ en la Spaco.

Jesuo alportis personecojn el aliaj tempoj por la agado de Bona Volo

“14) Ni ĉiuj havas pezajn akceptitajn sindevigojn. Ne senkaŭze alvenis tiom da homoj el la homaro de aliaj tempoj, por plifortigi la frontlinion de obstinuloj de Bona Volo. (...) Jen ili staras. Jesuo venigis ilin por helpi en dissemado, fari, ke ĉio direnda, kaj ĉio predikenda estu predikata, estu dirata.

“15) Frato Paiva, kiu havas jarmilan sperton en la Animo, ĉion scias, kaj tial proponas mikrofonojn al tiuj Spiritoj reenkarniĝintaj, li ordonas, ke ili predikadu, li ordonas, ke ili skribu, li tion ordonas favore al la Kristo!

“16) Ĉiuj integriĝu en la spiriton de la Kvara Revelacio [tiu de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito]!

“17) Kaj tiam la Animoj devas transformiĝi. La granda laboro de la Kvara Revelacio estas la transformado de Animoj al pli bona stato. (...) Transformiĝo de Animoj al pli bona stato estas tio, kion oni esperas de ĉiuj.

 Ĉiam sekvi la Spiritan Agendon

“18) Tion oni nomas libervolo. Ĉiu homo, reveninte sur la Teron, povas konduti laŭ la peto de sia koro kaj de sia Spirito. Tial D-ro Bezerra ĉiam memoras la Spiritan Agendon.

“19) Ni devas pensi jene: Mi volas fari tion, sed kion diras mia Spirita Agendo? Se en ĝi tio ne aperas, kial mi volas fari tion?

“20) Vidu, ke la homaro ankoraŭ staras malproksime [de tia rezonado]. Tial ĝi allogas militon, tial ĝi allogas hekatombon, tial ĝi allogas konfuzaĵojn.

Novaj bonaj tempoj alvenos por la homaro

“21) Sed la laborado ne ĉesas, kaj la Kvara Revelacio devas daŭri ĝis la Reveno de la Kristo, kaj eĉ post Lia Reveno, kiel predikas Frato Paiva. Ĉar ankaŭ novaj bonaj tempoj alvenos por la homaro.

“22) Mi emfazas: ankaŭ novaj bonaj tempoj. Ni ne pensu nur pri la malbono. Purigado ekzistas por ke io pli bona aperu. Kaj tiusence la Spirita Mondo laboras. Se ni devas sperti tion, ni spertu ĝin, sed antaŭvidante tion, kio okazos post ĉio tio. Ĉar tiel niaj Spiritoj emos obstini ĉiam, serĉe de la Feliĉpromesoj de la Kristo*2.

Tela: Michelangelo Grigoletti (1801-1870)

Detalo de la verko: La Prediko sur la Monto.

“23) Obstinulo sidos sur Lia trono... [‘Al la venkanto Mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel Mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono’ (Apokalipso, 3:21).]

“24) Li estos de Li mem ordenita, ĉar li obstinis, ĉar li laboris por Jesuo, por la celoj de la homaro.

“25) (...) Sekve, estas necese zorgi pri la homaro. Almenaŭ doni al ĝi ian vojindikon, kiu povu esti senkontesta, kiu povu esti ia venko en la vivo de la homaro. Ĉar la homaro ne estingiĝos. Ĝi rezistas. Eĉ suferante, eĉ trapasante hekatombojn. Jesuo ne estingos la homaron. Ne tia estas la intenco. La purigado de Animoj, de Spiritoj, okazas per la agoj de la homoj kaj ankaŭ de la spiritaj estuloj: la enkarniĝintoj kaj la elkarniĝintoj.

Prepari generaciojn

“26) Sed Jesuo ĉion daŭrigos. Tial, generacioj devas ĉiam prepariĝi. Frato Paiva zorgas pri tio; li akvumas, akvumas, akvumadas la korojn, kvazaŭ li akvumus etan planton, kiu bezonas kreski. Ĝi ankoraŭ estas malfortika laŭ la homaj okuloj, sed li igas ĝin supreniri, kreski, kaj fariĝi granda, branĉoriĉa arbo, kun mirindaj fruktoj, tiel ke ĝi fariĝu fruktoĝardenon, kiu nutras aliajn korojn, aliajn arbojn, aliajn sentojn, fine...

Vivian R. Ferreira

La Suno Jesuo brilas por la Institucioj de Bona Volo de Dio

Arquivo BV

Alziro Zarur

“27) ‘La Suno brilas por la Institucioj de Bona Volo de Dio’, ĉi tie asertas D-ro Bezerra de Menezes.

“28) La Suno de Karitato. Tiel diras LBV, ekde sia komenco, kaj tio estas granda realaĵo. [‘Jesuo estas la Suno de Karitato’, diradis Frato Alziro Zarur (1914-1979).]

“29) Nenio estas pli bona ol ricevi la apogon de la Karitato de la Suno Jesuo.

“30) Saluton, Jesuo!”

******

Prediko de la Fino de la Tempoj

Sekve, ni legu kaj analizu — laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro — la “Predikon de la Fino de la Mondo”, ankaŭ nomatan “Eskatologia Prediko”. Sed ni preferas la terminon “Prediko de la Fino de la Tempoj”, ĉar la planedo ne estingiĝos. Estingiĝos la malbonkoreco, kiu sangvundas nian karan mondon:

“La profeta prediko.

“La komenco de la suferoj.

(Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, ĉapitro 24, la tuta.)

1 Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj Liaj Disĉiploj venis al Li, por montri al Li la konstruaĵojn de la templo. 

2 Sed Jesuo responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? Vere Mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

3 Kaj dum ili sidis sur la Monto Olivarba, Liaj Disĉiploj venis aparte al Li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de Via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo? 

4 Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 

5 Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. 

6 Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. 

7 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. 

8 Sed ĉio tio estas komenco de suferoj”.

La tertremo en Lisbono

Arquivo BV

William Herbert Hobbs

Oni scias, ke multaj tertremoj okazis kaj plu okazos en la mondo. Tamen, mi ŝatus veki la atenton al unu specifa: la tertremo de Lisbono, tiel oni konas ĝin, kvankam ĝiaj konsekvencoj trafis multe trans la portugalan landon. Profesoro William Herbert Hobbs (1864-1953), usona geologiisto, diris pri ĝi la jenon: “Inter la Ter-moviĝoj, kiuj en prahistoria tempo atingis la Regnon de Portugalujo, tiu de la 1-a de Novembro 1755 okupas la unuan lokon, laŭ multaj aspektoj, kompare kun ĉiuj jam registritaj tertremoj. La unuaj frapoj de tiu tertremo alvenis sen ia antaŭaverto, krom tiu de la profunda sonado simila al fulmotondro, kiu ŝajnis veni el la malsupra tero kaj tuj sekviĝis ektremo, kiu renversis preskaŭ la tutan urbon. Dum ses minutoj, pereis 60 mil homoj”.

Arquivo BV

James Parton

Efektive, ĝi estis tertremo kun grandega amplekso kaj de fortega influo, ĉar homoj tra la tuta mondo forte emociiĝis pro tiu dolora okazaĵo. James Parton (1822-1891), angla verkisto, rakontis: “La tertremo en Lisbono, je la 1-a de Novembro 1755, ŝajne metis kaj teologiistojn, kaj filozofojn en konsternan sintenon. (...) Je la naŭa horo kaj kvardek minutoj, tiumatene, Lisbono estis senmova, majesta kiel loko plej pitoreska kaj impona en la mondo — urbo kun bonega alirebleco, metita precize tie, kie ĉiuj cirkonstancoj favoris, ke oni diru al la fondintoj: ‘Konstruu min ĉi tie!’, tamen tiu urbo post ses minutoj troviĝis ruinigita. (...) Duono de la mondo sentis la teran konvulsion. (...) Dum multaj semajnoj, laŭ tio, kion oni vidas en leteroj kaj memoraĵoj el tiu tempo, homoj en foraj regionoj de Eŭropo enlitiĝis timante, sentis faciliĝon matene, vidante, ke ili ne estis trafitaj de la malbonsorto, kiel Lisbono, ankoraŭ unu nokton”.

Tela: João Glama Strobërle (1708–1792)

Voltaire 

La tertremo en Lisbono igis homojn pensi pri la Granda Tago de Kolero de Dio (Apokalipso,15:1). Ankaŭ la fama franca filozofo Voltaire (1694-1778) emociiĝis, kiel oni scias. Cetere, li skribis: “Ne estas permesate, ke iu individuo pensu pri si mem, meze de tia ampleksa katastrofo... Ĝi estis la Lasta Juĝo por tiu regiono, kaj mankis nur la trumpeto”.

Tio estas, la apokalipsa trumpeto. Konvenas, ke ni meditu pri tiu afero.

Tragedio konstruita per unuopaj brikoj

Kiam okazos tiuj profetitaj faktoj, multaj homoj troviĝos — antaŭe kaj ankaŭ dume — en la situacio de la skeptika Voltaire. Ni estos alvokataj al pripensado. Ni ankoraŭ vivas en tempo de raciismo kaj nekredemo sufiĉe fortaj, sed la penso de la homoj turniĝos al Dio, ĝis rekono pri la homa malforteco kaj la nestabileco de la Tero, al kiu oni tro forte sin alkroĉas. Sed tiu “alkroĉiĝo” ne garantias, ke ili ne malpurigas ĉion, senarbarigas, venenas riverojn kaj marojn, k.t.p.. Kiu konstruas per unuopaj brikoj la tragedion estas la homo mem; ne Dio, ne, homoj! Ni ne transdonu al Li la respondecon pro niaj bestecaj agoj, dirante, ke la Kreanto malbenas Siajn idojn per Apokalipso, ankaŭ ne Jesuon, kun Lia fama Prediko pri la Finaj Tempoj. Ĉiu rikoltas tion, kion li semis. Al ĉiu ago respondas reago. Ne ekzistas rezulto sen kaŭzo. Har-Magedono, la fina kaj tuta milito kaj la Granda Aflikto esprimas nur sekvojn de la eksplodoj de homaj sentoj, de lafoj de malamo, kiujn ni verŝas el nia interno. La individuo mem skulptas sian destinon. Ne Dio malbenas la Teron per Apokalipso, tute ne! Ni mem tion faras per niaj petolaĵoj. La premio al malhomeco estas malhomeco. Vidu la klarigojn pri la Apokalipso, Har-Magedono kaj la Granda Aflikto, per malmultaj vortoj, fare de gvidanto el la Diaj Lumoj: “Semado estas libera, sed la rikoltado, deviga”.

Ĉiu homo plukas tion, kion li kultivas.

Sur la mondan podion iras Instruisto Sufero

La tertremo en Lisbono, en la jaro 1755, mi ripetas, pensigis multajn homojn, sed la homo facile forgesas faktojn. Li ĉiam allogiĝas de la alvoko de ĝuado de tujaj aferoj. Dum jarmiloj, Jesuo klopodadas, per Frata Amo, starigi popolojn sur la vojo de vera feliĉo; tamen, plej multaj el ili ne volas tion. Kiam oni spitas tiun Ĉielan Vojindikon, tiam ekaperas sur la podio de la mondo Instruisto Sufero. Li sin prezentas en formo de Instruisto Doloro por bezonata kirurgio en la mondo, tiel ke oni forprenu tion, kio putriĝis, gangreniĝis. Ĝi venas kaj plenumas sian taskon de purigado, faras asepson en la monda korpo, kiu estas agonianta, kaptita de infekto.

Vidu, miaj karaj, tio estas tre serioza afero! Ni ne estas ia sako da karno, muskoloj, ostoj kaj sango. Ni havas Spiriton Eternan, kiu kreiĝis antaŭ ol tiu materia envolvaĵo, kaj bezonas zorgadon, nutriĝon per Frata Amo, baniĝon per sento de Kompleta Karitato, por ke ĝi ne fariĝu malvarma kiel metalo, indiferenta al la suferado de la homamasoj.

Tial, ni plu konservu la admonon de la Dia Amiko de la homaro, laŭ Lia Prediko de la Fino de la Tempoj:

9 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.

10 Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

11 Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn”. 

Nun, atentu!

12 Kaj pro la multobligo de maljusteco, la Amo de la plimulto malvarmiĝos”. 

Kaj jen la ŝlosilo:

13 Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. 

14 Kaj ĉi tiu Evangelio de la Regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino”.

Neniu sukcesos detrui la Teron

Kies estas ĉi tiu Evangelio de la Regno? De Jesuo!

Por kio? Li diris: ... kiel atesto al ĉiuj nacioj. Li ne ordonis, ke oni prediku nur en Israelo. Li indikis, ke oni komencu tie, kaj poste plivastigu Lian vorton al la tuta mondo: kiel atesto al ĉiuj gentoj.

“Kaj ĉi tiu Evangelio de la Regno estos predikata tra la tuta mondo.”

Tial interreto estas grava dum la nuna tempo. Nur tiam venos la fino.

Fino de kio? Ĉu de la planedo? Nu, laŭ la maniero, kiel la homoj agadas, efektive oni povus ektimi. Tamen, ĉio tio jam estis registrita en la Apokalipso. Tie oni trovas, ke post tiom da malfacilaj, teruraj aferoj, semitaj de ni, aperos en la mondo, laŭ promeso en la Libro de Finaj Profetaĵoj, 21:1: “Kaj mi vidis Novan Ĉielon kaj Novan Teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis”.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)
Afresco: Michelangelo (1475-1564)

Detalo de la verko: Profeto Jesaja.

Tio estas: la planedo ne estingiĝos. Danke al Dio, ni ne sukcesos detrui nian solan loĝejon. Tamen, “restos malmulte da homoj”, laŭ la diraĵo de la rimarkinda Profeto Jesaja, 24:6. Ni do preparu nin por profunda transformo.

Ni revenu al la studado pri la Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, ĉapitro 24.

“La prediko plu daŭras.

Afresco: Michelangelo (1475-1564)

Detalo de la verko: Profeto Daniel

“La Granda Aflikto

15 Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la Profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (qui legit intelligat — la leganto komprenu), 

16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj.”

La abomeno de senespero ĉe sankta loko

Alvenis la Tempo! La signoj jen vidiĝas al tiu, kiu volas vidi ilin. De longa tempo ni analizadas la profetaĵon de senesperiga abomeno ĉe la sankta loko. En la Profeta Prediko, Jesuo utiligis la profetaĵon de Daniel (11:31 kaj 12:11), en la Malnova Testamento, por anonci la lastajn faktojn en ĉi tiu apokalipsa ciklo.

En la ekzamenado, kiun mi faris pri tiuj versikloj 15 kaj 16 de la Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro 24, en la libro Ni ĉiuj estas Profetoj (1999), mi demandis: Kiu pli sankta loko povus ekzisti en la mondo, ol la interno de la kreitoj de Dio, nome la koro, la cerbo, la Animo de homoj?

Ni plu daŭrigas nian analizon:

17 Kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

18 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 

19 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! 

20 Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato”.

Jes, ĉar en vintro la aferoj estas pli doloraj. Kaj en sabato, ĉar ĝi estas la tago dediĉita de judoj al la Sinjoro, la Sankta Tago, Sabbath, kiam necesas eviti amason da agadoj.

21 Ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. 

22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj, donante al ĉiu laŭ liaj faroj.

23 Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; 

24 ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.”

Ni estos pesataj, mezurataj, juĝataj

Kompreneble, tiu 22-a versiklo aludas al tiuj, kiuj elektiĝis pro sia propra digna konduto. Ĉu Jesuo ne asertis, ke “Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio laŭ Mateo, 16:27)? Male, iu povus pensi, ke ekzistas privilegiitoj, kaj tamen en la Ĉiela Tribunalo la mezuro de juĝado kaj la aplikado de la leĝoj de Amo baziĝas sur tio, kion oni praktikis. Ni mem fariĝas privilegiitoj pere de niaj propraj indaj agoj antaŭ Dio, antaŭ la Dia Justeco kaj antaŭ tio, kio estas ĝusta en la komunumo, en la socio, fine, en la privata aŭ kolektiva vivo. La alia flanko de la monero estas aplaŭdado al la frenezaĵoj, kiuj disvastiĝas ĉien tra la Tero.

Kiel en lernejo oni ne progresas al pli alta klaso sen studado, tiel same sekvas la vivo sur la sama vojo. Kiu deziras rekonon sen meritoj, kun manoj malplenaj je faroj, tiu sin trompas. En la ĉiutaga vivo, kiu alprenas tian sintenon, tiu certe fiaskos, eĉ se li havas milionojn da patronoj, da protektantoj... Iam estonte, la vivo alvokos lin pruvi sian kapablon, siajn konojn. Kaj kio okazos al tiu, kiu ne strebos por lerni kaj paŝi per siaj propraj kruroj?... Lin englutos la malpleno, kiun li lasis dum sia irado.

Jen do, mia Frato, mia Fratino: faroj! Laboro, kiu honoru nian itineron sur ĉi tiu mondo, ĉar per niaj agoj, ĉu bonaj, ĉu malbonaj, ni estos pesataj, mezurataj, juĝataj.

*****

ALDONO

Nutri per Espero la Animon de obstinuloj en Bonfarado

Je la 8-a de Februaro 2003, en la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, Frato Ora Sago emfazis al ni, ke Har-Magedono — menciita en la Apokalipso de Jesuo (16:16), okaze de la priskribo de la Sesa Plago, kiun multaj homoj timas — estas tamen tre eta tragedio, se oni konsideras la Grandan Aflikton anoncitan de Jesuo en Lia Evangelio laŭ Mateo, 24:21 kaj 22: “Ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj, donante al ĉiu laŭ liaj faroj”.

Indas substreki, ke Jesuo, en plej turmenta momento de la homa historio, nutras per Espero la Animon de obstinuloj je Bonfarado. Kaj ni observas la plenumadon de Lia promeso en la Apokalipso, 7:14 kaj 15, kiam estis identigitaj tiuj, kiuj surportas blankajn vestojn antaŭ la Ŝafido de Dio:

14 Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de Kristo Jesuo. 

15 Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia Templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon, kaj Li loĝos super ili.

En tiu sama spirita mesaĝo, nia amiko Ora Sago, ĉiam harmonie kun la predikado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, klopodis montri, kiel estus la katastrofa Granda Aflikto, kaj li citis la Profeton Jesaja, 24:20: “Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos”.

Li krome atentigis, ke tiu astronomia fakto povas okazi pro la uzo de iaj militarmiloj, kiuj kaŭzas delokiĝon de la akso de la Tero, kio povus malstabiligi la graviton de nia planedo.

Afresco: Michelangelo (1475-1564)

Detalo de la verko: Profeto Zeĥarja

Kiel mi konstante montradas al vi, ĉio estas priskribita en la Sankta Biblio. Vidu ekzemple tion, kion asertas Zeĥarja en sia libro, ĉapitro 13, versikloj 8 kaj 9, ankaŭ en la Malnova Testamento:

8 Kaj sur la tuta Tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur ĝi. 

9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio!”

Sekve, nia tasko ne estas timigi iun ajn, sed prepari la homojn por postvivado post tiu situacio, kiun la homaro mem konstruadas dum jarmiloj.

*****

Mirakloj ekzistas. Tamen, antaŭ la Leĝo de Dio, ili ne estas mirakloj

Koncerne la versiklon 24 (en ĉi tiu analizado, kiun ni faras pri la Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, ĉapitro 24), “ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn”, ni scias, ke ekzistas homaj estuloj, en kiuj la povo de Dio permesas realigon de la tiel nomataj mirakloj. Ili estas senditoj de la Dia Bonkoreco, en ĉi tiu mondo de suferoj. Tial, grandega estas la respondeco de tiuj, kiuj posedas spiritajn povojn elvolviĝintajn. Se ili uzas la konfidon, kiun ili ricevis de Dio por malbonfari aŭ trompi homojn, tiam ili estos severe pridemandataj, fare de tiu sama Dia Leĝo, kiu donis al ili tiajn (mediumajn) kapablojn.

En la verko, kiun mi nuntempe preparas, nome Trezoroj de la Animo, mi transskribis malnovan klarigon, kiun mi faris en la komenco de la jardeko post 1980, kiam mi respondis demandon de juna ĵurnalisto. Mi asertis, ke mirakloj ekzistas. Tamen, antaŭ la Leĝo de Dio, ili ne estas mirakloj...

Iam estonte, la Ĉiela Meĥanismo, kiu ilin regas estos senvualigita de la homa Scienco. En tiu belega tempo, la kompreno pri tio estos pli kortuŝa. Kaj tiuj mirakloj multobliĝos, ĉar ni estos pli bone edukitaj pri ilia Plejalta Leĝaro.

Ni revenu al la 24-a ĉapitro de la Evangelio laŭ Mateo.

25 Jen Mi antaŭdiris al vi.

26 Se oni do diros al vi: Jen Li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen Li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. 

27 Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de Dio. 

28 Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj*3. [Tio signifas, ke tiu afero estas neevitebla.]

“La prediko plu sekvas.

“La alveno de la Filo de Dio

29 Sed tuj post la granda aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;

30 kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de Dio, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la Tero, kaj oni vidos la Filon de Dio, venantan en la nuboj de la ĉielo kun Potenco kaj Granda Gloro.

31 Kaj Li elsendos Siajn Anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos Liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo de la Tero ĝis limo de la Ĉielo.

32 De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;

33 tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke la alveno de la Filo de Dio por la Lasta Juĝo estas proksima, ĉe la pordoj.

34 Vere Mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.

35 La Ĉielo kaj la Tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos!”

“La prediko plu sekvas.

“Alvoko al viglado

36 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la Anĝeloj de la Ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.

37 Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de Dio.

38 Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,

39 kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de Dio.

40 Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita;

41 du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita.

42 Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.

43 Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.

44 Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de Dio venas. Ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene; por ke Li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.

“La prediko plu sekvas.

“La parabolo pri du servistoj

 “45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe?

46 Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.

47 Vere Mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.

48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas;

49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj,

50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,

51 kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.”

Fino de la civilizacio de rabado kaj malamo

Jen do prezentiĝas tiu fragmento el la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, ĉapitro 24. Ĝi estas tre klara por tiuj, kiuj “havas videmajn okulojn kaj aŭdemajn orelojn”. Ĝi plene rilatas al la tempo, kiun ni nun travivas.

Ni ne emas ĉi tie timegigi iun ajn. Ni nur enprofundiĝas en tiun analizadon pri la Profeta Prediko de Jesuo, ĉar ni ne deziras, ke surprizo trafu nin. Tamen, la longe farata semado tiradas la planedon Tero al tia vojkruciĝo.

Pro la impertinenteco de la homoj, kiuj ne akceptas, rilate al siaj agoj, la invitojn de Dia Amo — la Supera Frateco —, Instruisto Sufero estas invitita al la scenejo. Kie Amo ne sukcesas stariĝi, tie doloro alvenas kaj efikas. Kaj foje, ĝi agas frakase, pro la urĝo de deliranta korpo, ĝi febre ardas, kaptita de infekto, kiu estigas la urĝan bezonon de kirurgia tranĉo.

Tia estas la semado, homoj! Sed aliflanke, dum jarmiloj, multaj homoj semadis Amon, Veron, Justecon, Laboron por harmonio de estuloj spiritaj kaj homaj. Ankaŭ tiuj ricevos sian premion, la respektegindan heredaĵon, okaze de ĉi tiu ciklofino, kiu fine determinos la malaperon de civilizacio de rabado kaj malamo.

Kiel mi skribis en mia verko Jesuo, la Dia Profeto (2011) koncerne ĉion, kio anonciĝas, ni zorgeme plenumu nian parton, ni fidu Dion kaj konservu trankvilecon en la Animo, ĉar la Dia Profeto regas. Nu, ĉar Jesuo glore revenos, Li revenos por io, kio plu ekzistos, nome la planedo Tero.

Por fini ĉi tiun studaĵon, mi lasas por ĉies meditado, pro sugesto de la same nobla D-ro Bezerra de Menezes, la Sigelojn de la Apokalipso (la tutan ĉapitron sesan el la Libro de Revelacio), kiun ni jam prikomentis en multaj okazoj.

“La Ŝafido de Dio malfermas la sigelojn
(Apokalipso de Jesuo, ĉapitro 6.)

“Unua Sigelo

1 Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido de Dio malfermis unu el la Sep Sigeloj, kaj mi aŭdis unu el la kvar kreitaĵoj dirantan kvazaŭ per voĉo de tondro: Venu!

2 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi havis pafarkon; kaj estis donita al Li krono; kaj Li eliris venkanta, kaj por venki.

“Dua Sigelo

3 Kaj kiam la Ŝafido de Dio malfermis la Duan Sigelon, mi aŭdis la duan kreitaĵon dirantan: Venu!

4 Kaj eliris alia ĉevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur ĝi estis donite forpreni pacon de la Tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.

“Tria Sigelo

5 Kaj kiam la Ŝafido de Dio malfermis la Trian Sigelon, mi aŭdis la trian kreitaĵon dirantan: Venu! Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon.

6 Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan: Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.

“Kvara Sigelo

7 Kaj kiam la Ŝafido de Dio malfermis la Kvaran Sigelon, mi aŭdis la voĉon de la kvara kreitaĵo dirantan: Venu!

8 Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la Tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la Tero.

“Kvina Sigelo

9 Kaj kiam la Ŝafido de Dio malfermis la Kvinan Sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la Vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;

10 kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Ĝis kiam, ho Estro, la Sankta kaj Vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la Tero?

11 Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Detalo de la verko: La sepa sigelo – La anĝeloj kun siaj trumpetoj.

“Sesa Sigelo

12 Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido de Dio malfermis la Sesan Sigelon, kaj fariĝis granda tertremo; kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango;

13 kaj la steloj de la ĉielo falis sur la Teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, ĵetas siajn nematurajn figojn.

14 Kaj la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ kunvolvata libro; kaj ĉiu monto kaj ĉiu insulo formoviĝis de sia loko.

15 Kaj la reĝoj de la Tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la riĉuloj kaj la fortuloj kaj ĉiu sklavo kaj ĉiu liberulo sin kaŝis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;

16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj: Falu sur nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Ŝafido de Dio;

17 ĉar venis la granda Tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?”

Mi tre dankas ĉiujn por la atento.

Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo.

Ju pli proksima al Jesuo, des pli for de problemoj!

Servi Jesuon ne estas ofero. Ĝi estas privilegio!

La Paco de Dio estu nun kaj ĉiam kun ni ĉiuj!

Dio Ĉeestas!

Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

Tiel estu!

_________________
*1 La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj — Historia radia serio de Paiva Netto kun pli ol 450 programoj. Ĝi estis elsendita unuafoje inter Oktobro 1990 kaj Februaro 1992. Pro sia spiriteca enhavo kaj facila komprenebleco por ĉiaj homoj, ĝi tuj fariĝis sukcesa kaj populara ĉe la aŭskultantaro.

*2 La Feliĉpromesoj de la Kristo — Ne nur la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 5:1 ĝis 12, enhavas Feliĉpromesojn, interalie tiujn de la Prediko sur la Monto. En sia studaĵo La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, Frato Paiva Netto atentigas nin pri la Sep Feliĉpromesoj de la Apokalipso (1:3; 14:13; 16:15; 19:9; 20:6; 22:7; kaj 22:14).

*3 En iuj bibliaj tradukoj troviĝas la vorto “vulturoj”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.