Vivo post morto kaj la alfrontado de funebro

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Mortintoj ne mortas”, de Oktobro 2018. | Aktualigita en Novembro 2019.

Morto estas natura fenomeno en la vivo, kaj altrudas adaptiĝojn, kaj al tiuj, kiuj revenis la Spiritan Mondon, kaj al tiuj, kiuj restis sur la Tero. Resopiro aperas je ĉi tiu flanko de la vivo, same kiel je la alia, ĉar sento de Frata Amo konservas la Animojn interligitaj. Funebro estas proceso, kiun ni devas respekti. Ĝi estas homa. Ni devas proponi komprenon kaj apogon, por ke neniu sentu sin sola en tiu momento. Tamen, ni ĉiam afable orientu, ke oni ne kultivu vibrojn de malĝojo, ĉar tio atingas ankaŭ la Spiriton, kiu reekvilibriĝas, kaj troviĝas en stato multe pli sentema al tio, kion oni elsendas al ili. Tial necesas, ke ni tre ame memoru tiujn, kiuj venis antaŭ ol ni en la Grandan Patrujon de Vero, rememorante feliĉajn okazaĵojn, transdonante al ili nur tion plej bonan, kion ni havas en la koro. Tio certe komfortigos nin kaj plifortigos nin por transpasi ian ajn malfacilaĵon survoje. Tia certeco, ke la homoj, kiujn ni tre amas, plu iras siajn vojojn en la Transmondo1, kapabligas nin travivi tiujn momentojn.

Por mildigi  la dolorojn de la koro, jen plifortigaj vortoj de Jesuo, por ke ni venku kun Lia Benata Apogo: “Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj Animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza” (Evangelio laŭ Mateo, 11:28 ĝis 30).

Tela: Henry Ossawa Tanner (1859-1937)

    

Fakuloj pri sano konstante plibonigas siajn sciojn por efike helpi tiujn, kiuj alfrontas ian defian situacion. En tiu medio oni uzas la terminon coping, kies laŭlitera traduko estas sukcese batali, alfronti. Unu el la aspektoj priesploritaj koncernas la rolon de kredo pri la vivo post la morto, kaj pri tio, kiel ĝi esprimiĝas okaze de morto.

Reprodução BV

D-ro Kenneth Pargament

Supera Reto Bona Volo de Komunikado (radio, televido, interreto kaj publikaĵoj) ekskluzive intervjuis unu el la plej renomaj esplorantoj pri la interagado inter Spiriteco kaj Psikologio, kiu alportis konsiderindajn analizojn pri la influo de Religio je mensa sano. Li estas D-ro Kenneth Pargament, honora profesoro de Psikologio en la Ŝtata Universitato de Bowling Green (Ohio, Usono), aŭtoro de la libro The Psychology of Religion and Coping: Theory, Research, Practice [Psikologio de Religio kaj coping: teorio, esploroj kaj praktiko]. Tiuokaze, li klarigis: “Homoj, kiuj kredas pri vivo post morto ofte apogiĝas kaj subteniĝas per tiu kredo. Unu el ĝiaj plej gravaj elementoj estas la sento aŭ la scio, ke tiuj, kiuj mortis antaŭ ol ni ankoraŭ ĉeestas, kaj ke ni povas konektiĝi kun ili, ni povas senti iliajn amajn pensojn kaj foje iliajn konsilojn. Kelkaj homoj foje havas la senton, ke iliaj karuloj interparolas kun ili. Tio ne estas signo de mensmalsano aŭ frenezeco. Ĝi estas io tute natura kaj normala. Fakte, esploroj indikas, ke multaj homoj spertas konektiĝon kun tiuj, kiuj jam mortis. (...) Mi havis pacientinon, kiu sin sentis tre izolita kaj sola en la hospitalo. Ŝi havis nek familion, nek amikojn, kaj ŝiaj gepatroj estis mortintaj antaŭ kelkaj jaroj. Ŝi estis tre senkonsola, tre malkontenta. Kaj en alia momento, kiam mi vidis ŝin en la hospitalo, ŝi aspektis multe pli bone. Mi diris: ‘Vi fartas pli bone. Kio okazas?’ Kaj ŝi diris, ke unu nokton ŝi dormis kaj, kiam vekiĝis, ŝi ekvidis siajn gepatrojn. Ili estis apud ŝi kaj prenis ŝian manon, dirante, ke ili amas ŝin kaj restos apud ŝi. Kaj tiu pacientino prezentis nenian signon de psikozo aŭ gravaj psikaj problemoj. Ĝi estis spirita travivaĵo tre potenca kaj signifoplena, por ŝi”. (Substrekoj estas miaj.)

Produktinte centojn da sciencaj artikoloj pri Spiriteco, Religio kaj Psikologio, kaj konsiderante sian klinikan spertadon, D-ro Pargament konkludis, ke estas nepre necese pensi pri la spirita dimensio de la homoj: “Ni ne estas nur fizikaj, sociaj kaj psikologiaj estuloj. Ni estas spiritaj estuloj. Kaj ni malkovras tion, kiam ni pli atentas pri tia dimensio, kaj kiam ni ligas ĝin al la maniero, kiel ni rigardas la homojn. Spiriteco ne estas disigita de la cetera vivo, sed estas interplektita al ĝiaj dimensioj: ĝi  interplektiĝas al Biologio, al Psikologio, al interrilatoj... Kaj kiam ni rigardas al personoj kiel kompletaj, homecaj, biopsikosociaj kaj spiritaj estuloj, tiam ni pligrandigas niajn kapablojn helpi ilin alfronti tian aron da defioj kaj problemoj en la vivo”. (Substrekoj estas miaj.)

Brian Garcia - Unsplash

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, la Spirita Mondo, plaĉas al mi ripetadi, ne estas io abstrakta, nedifinita. Ĝi fakte ekzistas, plena de spiritaj energioj kaj laboro. Ni ankoraŭ ne vidas ĝin pro diferenco de frekvenco — kaj tiun baron transpasos kompetenta scienca agado kaj ĝin superos la evoluado de la korpaj sentumoj, kiuj malfermiĝos al novaj ĉieloj kaj novaj mondoj.

Kiam Jesuo asertis “mia Patro ĝis nun laboras, kaj Mi laboras. (...) Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon” (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 5:17 kaj 14:2), tiam klare montriĝis, laŭ la parolo de la Dia Pedagogo, la ekzisto kaj aktiva, engaĝa agado de la Spirita Mondo super la materia, ekzemple per la Gardanĝeloj. Tiel, estas necese, ke ni ĉiuj konsciu pri tia interŝanĝado, kaj ke ni sciu interagi kun tiu ankoraŭ nevidebla realaĵo, farante, ke ĝi estu helpa por la venko de malfacilaĵoj, ĉu je persona nivelo — en la kampo spirita, emocia aŭ psika —, ĉu je kolektiva nivelo  —, por solvado de mondaj problemoj.

____________________________

Noto de Paiva Netto

1 “... plu iras siajn vojojn en la Transmondo” — En la ĉapitro “Elektronikaj voĉoj el la Transmondo”, el mia libro Mortintojn ne mortas, mi transkribis impresan travivaĵon de transkomunikado per instrumento (TKI), kiun raportis la brazila, renoma verkisto Coelho Neto, en kiu li parolis pri la ŝanĝo okazinta en la vivo de lia filino Júlia, de lia edzino kaj de li mem, kiam ili konstatis la certecon de postvivado de la Animo de ilia nepino, Esther. Li mem fine rakontis: “kio estis espero, tio fariĝis certeco, absoluta certeco...”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.