Ne venigu problemojn antaŭe forigitajn de Dio

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019. | Aktualigita en Majo 2020.

En Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 12:43 ĝis 45, Jesuo transdonis al ni instruon pri spirita sekureco, kiu taŭgas ankaŭ por nacioj, kaj kiujn oni devas neniam forgesi, en tempo de granda interna perturbiĝo:

La strategio de satano

43 Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin. 
44 Tiam ĝi diras: — Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita.”

Tiu animolaŭ tio, kion mi skribis en la verko La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo” (2018) — estas viro aŭ virino, elkarniĝintaj aŭ ne, en malbona spirita situacio.
45 Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.”

La Karitato de Dio forigas de sur nia vojo plej variajn problemojn spiritajn, psikajn, emociajn kaj materiajn. Krome, en la verko La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo”, mi atentigas pri la fakto, ke la Dia Amiko, Jesuo, forigas de milionoj kaj milionoj tra la mondo la obsedantan spiriton, kiu siavice sin montras penta, tamen temas pri falsa pento. Vidu tion, kio okazis en la versiklo 45, “Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem (...)”.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Tio okazas pro la malatento ĉirkaŭ unu el la fundamentaj konceptoj de la Nevidebla Mondo: Leĝo de Allogo. La agordiĝo kun iaj tipoj de estuloj nur povas malbonfari al ni. Tamen, se ĝi estiĝos kun la Plejaltaj en la Spirita Mondo, tiam ĝi pligrandigos nian koron kaj Animon, kio rekte influas la spiritan, moralan, socian, financan kaj korpan sanon de nacioj.

En sia saĝeco, la popolo instruas al ni: “Senokupa cerbo estas laborejo de la diablo”.

Kaj la “nevidebla lupo”, obsedanta spirito, kiu ne havas karnan veston, iras tra la mondo en relativa libereco, se oni konsideras, ke li alproksimiĝas al iu homo nur kiam stariĝas kun tiu persono ia agordiĝo de sentoj kaj agoj, kiam li trovas breĉojn, tio estas, li instaliĝas en malplena domo, kiun antaŭe la Ĉiela Miraklofaranto purigis. Pro tio, estas esence grave reeduki, sub la lumo de Supera Spiritualeco, niajn psikajn kanalojn, kaj konservi ilin sanaj kaj neŝtopitaj, per la plialtigo de niaj pensoj, de niaj paroloj kaj de niaj agoj (la Triobla Harmonio kun Jesuo), turnitaj al Bonfarado, al Grandanimeco, al Ekumena Frateco, al Diaj Vero kaj Justeco; fine, al la Krista Amo, resumita en la Nova Ordono de la Kondukanto de niaj vivoj — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Tela: Arnold Friberg (1913-2010)

Tiel ni firmigos konstantan psikospiritan ligon kun plej altaj sentoj, kun niaj Gardanĝeloj, Spiritaj Gvidantoj, Protektantaj Genioj, Benataj Animoj, Lumaj Spiritoj, kiuj povas ŝirmi nin kontraŭ tiu maliculo, kaj ni plu agados en laboro por Bono. Temas pri tre alta instruo pri Spirita Civitaneco, kiun la Ŝtatestra Kristo proponas al ni.

Ni neniam forgesu, ke koncernas nin ne revenigi problemojn, kiujn Dio forigis de sur nia vojo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.