Hirundoj ĉiam revenas

Fonto: Verko “La Misio de la Sepdek kaj la ‘nevidebla lupo’”, de Junio 2018.
Arquivo BV

Alziro Zarur

Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), ĉiujn saĝe admonis: Memmortigo solvas nenies angorojn. Sekve, neniu sin mortigu, pensante, ke per tiu bedaŭrinda ago li/ŝi liberigos sin de la doloro, kiu lin/ŝin afliktas, ĉar tiu vekiĝos en la Alia Mondo eĉ pli viva ol iam ajn, kaj kun ĉiuj siaj problemoj pligrandigitaj. Forkuri de sufero estas fali denove kaj denove en ĝiajn manojn; do, sub la kruelan skurĝon de la “nevidebla lupo”, la obsedanta spirito, kiun oni devas supervenki, sed ne mistrakti, kaj tiel li estu restarigita fare de la ŝafoj de la Kristo. Estas oportune, ke ni ĉiam rememoru la popolan instruon, eternigitan de la kara brazila poeto, interpretanto kaj komponisto Adoniran Barbosa (1910-1982), en lia kanzono Karmemora Kabano, kiun li sonregistris en la jaro 1951, kaj, en alia vinila disko, fare de la kantistino Marlene (1922-2014), en la urbo San-Paŭlo (Brazilo): “Dio donas malvarmon proporcie al la litkovraĵo”.

Ammar Rizwan - unsplash
Reprodução BV

Éliphas Lévi

Fakte. Sufiĉas, ke ni estu sagacaj kaj saĝe sciu uzi la “vintran” litkovraĵon, ĝis la reveno de “somero”. Mi kutimas memorigi vin pri ĝusta aforismo de la franca verkisto Éliphas Lévi (1810-1875), kiu konsolas batalantojn por Bono, kiuj firme antaŭeniradas, malgraŭ plej malbonaj transpasendaj kondiĉoj, ĉar la Suno de Espero nepre helos: “Feliĉaj estas tiuj, kiuj neniam malvigliĝas, sed dum la vivovintroj atendas la revenon de hirundoj”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.