Spirita deveno de Profetado

En mia verko Mortintoj ne mortas, mi transskribis studaĵojn bone fundamentitajn kaj tre interesajn raportojn pri realeco de vivo post fenomeno nomata morto... Tamen, necesas krome, ke ni pensu pri iaj moralaj konsekvencoj de tiu spirita scio, kiun Jesuo, la Dia Resurektinto, proponis al ni, por ke ni bone konduku niajn destinojn. Cetere, kiam ni ne konvene preparas nin, morto fariĝas granda ektimo. Pro tio ni zorgas pri dialogado kun ĉiuj, kiuj honoras min per sia legado, kaj prezento de tiuj faktoj, kiuj, dum jarmiloj, evidentigas la postvivadon de la Animo kaj la Spiritan Naturon de tiu fenomeno.

Arquivo BV

Alziro Zarur  

La karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), asertis, ke “ekzistas morto en neniu punkto en la Universo”.

Ĉu vi volas malaperi, resti for de viaj karuloj por ĉiam? Mi supozas, ke ne!

greg rakozy, unsplash

En la dua volumo de la literatura serio “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”1, en la libro Profetaĵoj sen Mistero (1998), mi denove enmetis ĉi tiun mian aserton: Mortintoj ne mortas!, ankaŭ niaj ateismaj-materiismaj Fratoj. Oni ne rajtas analizi la Vortojn de la Kreanto neglektante iun ajn el Liaj kreitoj, inkluzive de la spiritoj.

Krome, el kie venas la admonoj pri la severa momento, kiun la Tero trapasas? Precize el la Spirita Mondo, loĝejo de la Nevideblaj, laŭ tio, kion klarigis al ni la Apokalipso de la Dia Profeto, Jesuo, jam en la unua ĉapitro, en la komencaj versikloj: “Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al Li, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia Anĝelo al Sia servisto Johano, kiu atestis la Vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis”. (Apokalipso, 1:1 kaj 2)

Laŭ via penso, estimata legantino, kara leganto, kio estas la Anĝeloj (kiuj tre ofte aperas en la Sankta Biblio), se ne Animoj? Estas nepre necese scii, el kie ni venis, kion ni faras ĉi tie kaj kien ni iros post la neevitebla fenomeno morto.

________________________

1 “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj” — La libro Profetaĵoj sen Mistero estis la plej vendita titolo en la 15-a Internacia Bienalo de Libro en San-Paŭlo, kaj devenis de radia programserio “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”. Ĝi estis elsendita unuafoje je la 27-a de Oktobro 1990, ĝis Februaro 1992. Nuntempe ĝi plu estas ĉiutage elsendata per  Supera Reto Bona Volo de Radio, kiu estas agordebla ĉe portalo www.boavontade.com/radio (en la portugala). La literatura kolekto konsistas el Ni ĉiuj estas Profetoj (1991); Profetaĵoj sen Mistero (1998); Apokalipso sen Timo (2000); Jesuo, la Dia Profeto (2011); kaj Jesuo, la Doloro kaj la  deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni (2014), kaj tiuj libroj furoras en la ĉefaj librovendejoj de Brazilo, kaj atingis la nombron de pli ol 3 milionoj da venditaj ekzempleroj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.