Konduki la penson: ĉu flugiloj aŭ mankatenoj?

Fonto: Medito de Bona Volo, prenita el la libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco, en novembro 2014.

La popola tradicio instruas, ke “penso estas forto”. Sekve, karaj geamikoj, kiuj legas min atente: ni celu per la menso, ĉiumomente, la plej grandan bonon, tio estas, la Bonon por aliaj homoj kaj por ni. La bonaj konsekvencoj, se ni ĉiam konservos viglecon, estos klaraj, laŭgrade kiel ni sentos nin pli fortaj pro la Dia Aŭtoritateco de Jesuo, kiu neniam malvigliĝis fronte al la suferoj, kaj nin inspiras por venki ilin kun Li.

Reprodução BV

Andreo Ludoviko kaj Chico Xavier

En la verko En la Kampo de Mediumeco, la Spirito Andreo Ludoviko, per la mediumo Chico Xavier (1910-2002), raportas altvaloran klarigon de spiritgvidanto, koncerne la gravecon de edukado de nia menso, laŭ la ĝusta vojo de la Amo de Dio:

“Ni zorgu pri nia penso, purigante ĝin per senĉesa laborado en bono, por ke ni forĵetu de ni la katenon, kiu nin ligas al mallumaj procesoj de malsupera vivo.

“El la vivanta forĝejo de ideoj eliras flugiloj de anĝeloj kaj mankatenoj de kondamnitoj.

“(...)

“Kredu, miaj geamikoj!...

“Pura, aganta penso estas la forto, kiu nin forprenas el malamo en amon, el doloro en ĝojon, el la Tero en la Ĉielon...

“Ni serĉu la konsciencon de Jesuo por ke nia konscienco reflektu Lian perfektecon kaj belecon!...

“Ni sciu reflekti Lian gloron kaj amon, por ke la ĉiela lumo speguliĝu je la animoj, kiel la suna helo etendiĝas sur la mondon”. (La dikaj literoj estas niaj.)

Tela: Jean-Baptiste de Champaigne (1631-1681)

Tiel estu! Pro tio, en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ni kultivas la Trioblan Ligiĝon kun Jesuo: Bona Penso, Bona Parolo kaj Bona Agado.

Reprodução BV

Antoine de Saint-Exupéry

La franca piloto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944) admonis al ĉiuj, kiuj emis aŭskulti lin: “Vi fariĝas por ĉiam respondeca por tio, kion vi malsovaĝigis”.

Ĉi tiuj vortoj de la aŭtoro de La Eta Princo estas serioza alvoko al senrespondecaj delogantoj.

Fronte al tio, nur frenezulo farus la semadon de malbono, pri kiu li senespere pentos, poste.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.