Manĝilaro kaj Spirito

"Bona Volo por ŝanĝi kutimojn." Ĉi tiu estis la temo de la 8-a Internacia Forumo de Soldadetoj de Dio, de LBV, sabate, la 26-an de marto 2011.

8a Internacia Forumo de la Soldatetoj de Dio, de LBV.

Mi ripetos al vi pecojn de mia improviza parolado al ili, ĉe la fermo de la Forumo:

Kia plezuro ĉeesti hodiaŭ kun vi. Mi emas elstarigi fakton, kiun la plej multaj inter vi jam konas: infanoj mem estras ĉi tiun eventon. Kompreneble, kun apogo kaj sperto de pli maljunaj homoj, sed ili mem elektas temojn kaj tiom da aktivecoj sendube firmigas la riĉecon de forumo naskita kaj elvolvita de ili mem.

Ĉielaj Civitanoj

Shutterstock

Ŝanĝi kutimojn. Sed kiel? Kio estas nepre necesa? Multaj homoj ne plu manĝas per la manoj kaj ekuzas manĝilojn. Ŝanĝiĝis la kutimoj de tiuj homoj. Sed ĉu tiu estis sufiĉa ŝanĝo? Kio ni estas? Super ĉio, ni estas Spiritoj, kiuj pormomente okupas korpon! Do, sekve de tio ni devas rezoni. Pro tio mi tiel ofte insistas paroli al vi pri civitaneco de la Spirito. Per mia verko Urĝas reeduki! mi traktas tiun temon. Ĉar se ni ne scias pri nia deveno, ĉiuj niaj agoj eble fariĝas misaj. Kaj okazos frakaso pro eraro post eraroj.

Tela: Jacques L. David (1748-1825)

Napoleono Bonaparto

Kion vi pensas pri la propono reanalizi la situaciojn por komenci novajn, ĝustajn paŝojn? Per tia kono ni povas okazigi ŝanĝojn, kiel neniam antaŭe. Se ni estas unue Spiritoj, sekve ni submetiĝas al leĝoj, kiuj staras super plej gravaj juraj instancoj sur la Terglobo. Kial?! Kodo Hamurabi, Romia Juro, reformo de Civila Juro farita de Napoleono Bonaparto (1769-1821) estas ĉiuj altvaloraj. Sed ili limiĝas al surtera scio. Kaj ni, pli ol landcivitanoj, estas Ĉielaj Civitanoj. Ni devas deiri de Spirito, kiu estas eterna. Sekve, ni esploru, kiel ĝi funkcias.

Nemezureblaj riIĉaĵoj

Scienco, aŭ pli bone dirite, iuj sciencistoj vivadas for de tia koncepto, pro tio, ke ili neas la ekziston de Vivo trans Vivo, kaj de Vivo antaŭ la enkorpa vivo. Kaj per tia dogmeca sinteno, kion ili faras? Ili fermas al si mem pordon al vastegaj kampoj. Ili ne aliras nemezureblajn riĉaĵojn malfermitajn al nia Animo, kiuj jen atendadas, ke ni estu viroj kaj virinoj efektive liberaj, kapablaj alfronti tion, kion oni starigis kiel seneraran. Nenion oni rajtas konsideri neŝanĝebla, se Scienco estas ĉiutaga malkovrado de novaj konoj kaj nekonataj mondoj.

Kiom da aferoj nuntempe anoncataj kiel nepraj veraĵoj post duonhoro ne plu estos tiaj? Kiu povas diri, ke vi, infanoj, ne komprenas tion? Mi parolas al viaj Spiritoj, foje pli maljunaj ol tiuj de plenkreskuloj, nome altvaloraj homoj. Pro tio mi emas paroli al viaj Animoj. Do, se super ĉio ni estas Eternaj Estuloj, ni devas deiri de la principo, ke surtera regado komenciĝas en la Ĉielo.

Mi revenos al tiu temo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.