Legio de Bona Volo kaj la Ideologio de la Bona Samariano

Miaj Geamikoj kaj Gefratoj, je la 1-a de januaro 1950, en la Tago de Universala Kunfratiĝo, Legio de Bona Volo (LBV) aperis sur la Tero sub la inspiro kaj aŭspicio de paroloj kaj ekzemplado de Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Ĝia precipa fundamento staras en la Evangelio-Apokalipso de la Ĉiela Gvidanto.

Tela: Mathieu Ignace Van Brée (1773-1839)

Kaj kiam eklumas ĉi tiu nova jaro, kiam LBV kompletigas unu plian fekundan jaron da vivado, mi esprimas mian ĉiaman kontentiĝon, ke mi vidas, en la sino de la popolo ĝian latentan, firman ĉeeston, kontribue al memsubtena elvolviĝo de la brazila socio, per ĝia influo en la kampo de Edukado kun Spiritualeco kaj ĝian kreskantan plivastiĝon tra la mondo.

LBV estas ankaŭ komunikado

Arquivo BV

Alziro Zarur

Sankta Francisko el Asizo

En ĉi tiu dato historia por tiuj, kiuj havas Bonan Volon, mi denove klare rememoras tiun matenon de la 29-a de junio 1956, kiam mi aŭdis per Radio Tamoyo, el Rio-de-Ĵanejro, ke Alziro Zarur (1914-1979) parolas pri la misio de LBV en helpado al la simpluloj kaj en preparado de vojoj por la Triumfa Reveno de la Kristo de Dio. Tiutempe oni fervore kampanjis por aĉeto de Radio Bona Volo (antaŭe Radio Mundial), kiun fine oni ja aĉetis. Kaj koncerne la preparon por la reveno de la Dia Majstro – kiel Lin nomis Sankta Francisko el Asizo (1181-1226, patrono de LBV) – tio signifas ankaŭ senĉese disanonci Lian Evangelion-Apokalipson laŭ Spirito kaj Vero, nome, ne “laŭlitere”*1, kio eble kaŭzas katastrofon nomatan fanatikeco. Sed sub la lumo de Lia Nova Ordono – Leĝo de Universala Amo – kio signifas intensan travivadon de Liaj paroloj kaj ekzemploj, sen spito pri aliaj vojoj. Konsideri sin ekskluziva posedanto de vero similas restadon flanke de mensogo. Nu, la miraklo, kiun Dio esperas vidi ĉe la Homoj estas tio, ke ili lernu ami sin reciproke.

Tial Jesuo jam diris:

Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (…) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. (…) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo”. (Evangelio de la Kristo de Dio, laŭ Johano, 13: 34 kaj 35; 15: 12, 13 kaj 9.)

LBV estas ankaŭ Komunikado! Ĝia heroa sagao ne limiĝas al helpado al tiuj, kiuj stomake malsatas, sed ampleksas spiritan subtenon, ĉar kun Spirito reformita per klarigado de Diaj Aferoj kaj per pedagogia amemo, ĉio sin direktas al pliboniĝo. Ĝi laboras por Edukado kaj Klereco, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro kun Ekumena Spiritualeco.

Bela leciono de la Kristo

Arquivo pessoal

Bruno Simões de Paiva

Kiam mi parolis al simpatia ĉeestantaro, en la jaro 1991, en Portugalio, mi sciigis, ke kiam mi ankoraŭ estis knabo mi ricevis la unuan informon pri la Sankta Biblio, aparte pri la Bona Novaĵo*2 de Jesuo, pere de mia karmemora patro Bruno Simões de Paiva (1911-2000). Li parolis al mi pri emociiga rakonto donita al la popolo fare de la Kristo de Dio: Parabolo pri la Bona Samariano. Kaj li legis ĝin al mi. Tiu peco troviĝas en la Evangelio laŭ Luko, 10:25 ĝis 37:

25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis kaj tentis Jesuon, dirante: ‘Majstro, kion mi faru por heredi eternan Vivon?’.

26 Kaj Jesuo diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? Kiel vi legas?

27 Kaj la leĝisto responde diris al Li: ‘Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per viva tuta Animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem’*3.

28 Kaj Jesuo diris al li: Vi prave respondis; tion faru kaj vi vivos.

29 Sed la leĝisto, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: ‘Kaj kiu estas, Jesuo, mia proksimulo?’

30 La Majstro respondis rakontante al li parabolon: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte li preterpasis aliflanke.

32 Kaj tiel same unu levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

33 Sed unu samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis,

34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn (antikva roma monero kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, demandis Jesuo al la leĝisto sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?

37Kaj tiu la leĝisto respondis: ‘Certe tiu, kiu faris al li kompaton’. Kaj Jesuo trankvile diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman”.

Tela: Domenico Fetti (1589-1623)

Titolo de la verko: La parabolo pri la bona samariano.

Kiam mi relegas tiun Parabolon, tiam mi meditas, profunde tuŝita je mia Animo, pri tiu plia bela leciono de la Ekumena Kristo, Tiu, kiu pretas helpi ĉian bezonanton en liaj suferoj, kaj kiu atentigis min pri la valoro de Solidareco, kaj pretigis min, je mia tuta koro, kiam mi estis ankoraŭ adoleskanto, por partopreni tiun dian entreprenon (Legion de Bona Volo), kaj neniam forlasi ĝin. Nu, ni lernas kun Jesuo persistadon ĝis la fino:

─ “Per via pacienco vi savos viajn animojn.” (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 21:19).

Cetere, por homoj de Bona Volo, obstinadi sur la Vojo al la Sinjoro signifas elvolviĝi trans la tiel nomatan homan finon, ĉar la Vivo daŭras, ĉar mortintoj fakte ne mortis. Eĉ ateistaj Fratoj, inter kiuj ekzistas homoj rafinite grandanimaj.

Arquivo BV

Goethe

Nu, jen mi staras ĉi tie, dum pli ol duono de jarcento en laborado por la Institucioj de Bona Volo kaj treege feliĉa flanke de Vi ĉiuj, ke mi povas servi al tiu Sublima Kaŭzo, kies devizo estas, de la komenco, por iu pli bona Brazilo kaj por iu pli feliĉa Homaro. Min subtenas la persistado instruita de la Dia Laboristo per Lia Bona Novaĵo de liberigo. Mi ĉiam havas en la menso gravan admonon de la filozofo Goethe (1749-1832), germana geniulo, kiu prilumis la mondon en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. La aŭtoro de Faŭsto diris:

─ “Ne sufiĉas koni, oni devas apliki. Ne sufiĉas deziri, oni devas fari.”

La vera maniero ekzisti

Voltaire

Revene al la leciono de la Parabolo, oni vidas ĉe la konduto de tiu samariano (reprezentanto de neaprezata komunumo, tiutempe) la veran manieron, kiel vivas solidara civitano, kiel de jardekoj ni ĉi tie predikas. Tiu rakonto evidentigas, ke ne sufiĉas nur eduki. Estas nepre necesa la spiritigo de la homo kaj krome esprimado al ĉiuj Homoj kaj Spiritoj pri la graveco de amo, de interkompreno, por ke ekzistu ia efektive frateca socio. La defiema Voltaire (1694-1778) asertis per la verko “Érphyle”, akto III, sceno 20:

─ “Mortemuloj estas ĉiuj egalaj. Ne la naskiĝo, sed virto starigas diferencon inter ili.”

Arquivo BV

Cicerono

Cicerono (106-43 a.K.), unu el la plej respektataj romaj oratoroj kaj politikaj pensuloj, kongruas kun mia rezonado, kiam li asertas, ke:

─ “Homoj devas fari nur tion, kio estas utila al ili mem, sed ankaŭ utila al la ceteraj homoj.”

Tiuj modeloj, kiujn mi venigas al vi eble ŝajnas romantikaj al la praktikaj homoj (kompreneble, mi aludas al homoj sen Frateco, ĉar ekzistas tiuj, kiuj havas la Animon plena je bonkoraj sentoj). Cetere, foje mi diris al grupo da amikoj la jenon: Jes, oni estu idealisto. Sed bonvolu, kun talento kaj pragmatismo. Necesas havi idealon kaj precipe esti kapabla realigi ĝin, por plu meriti la benon de Dio.

Brazilo fariĝos Koro de la Mondo kaj Patrolando de Ekumena Evangelio, kiam tiaj ecoj estos ordinaraj inter ĝiaj enloĝantoj. Tiam, ĝi efektive transformiĝos en la mondan grenprovizejon. Ne nur koncerne la tritikon, kiun oni elplukas el la grundo, sed tiun, kiun oni elplukas el la Animo.

Kiam mi mencias la Bonan Mesaĝon de Jesuo, mi ne komprenas ĝin kiel posedaĵon de unu privilegia parto de la Homaro. La morala lingvaĵo, kiun Li transdonas apartenas al ĉiuj koroj, kiuj batalas por iu pli elkora mondo.

Kaj, en ĉiuj tempoj, multaj elstaraj homoj en la Historio uzis kiel temojn por siaj pensoj la plej admirindajn sentojn, kiujn la Homo povas esprimi. En tempo de tiom da hedonismo kiel la nuna tempo, estas oportune rememori kelkajn el tiuj pensoj:

─“Suferigu neniun: ĉiuj estas idoj de la sama Dio. (...) Faciligi bonan agon estas la samo kiel praktiki ĝin”.

Profeto Muhammad (560-632 a.K.) – “Paco kaj beno de Dio estu ĉe li!”

─“Se la homoj metus devon sur la unuan lokon kaj sukceson posten, ĉu ili ne plibonigos la karakteron?”.

Arquivo BV

Konfuceo

Konfuceo (551-479 a.K.)

─“La Homo ne estas malfeliĉa, se li agas juste”.

Reprodução BV

Demokrito

Demokrito (460-370 a.K.)

─“Plej granda kaj plej bona princo estas tiu, kiu havas sub sia regado plej fekundan grundon”.

Reprodução BV

Zoroastro (628-551 a.K.)

─“Kiu transformas en belecon ĉiajn emociojn, ĉu la melankoliajn, ĉu la malĝojajn, ĉu la plezurajn, ĉu la dolorajn, tiu vivadas en ĉiama ĝojo”.

Reprodução BV

Graça Aranha

José Pereira de Graça Aranha (1868-1931)

─“Kie ajn ekzistas unu homo, tie estas oportuna okazo por esti grandanima”.

Divulgação

Seneko

Seneko (4 a.K. – 65 d.K.)

─“Grandanimeco kaj bonkoreco ne estas rimedoj, ili estas celoj”.

Reprodução BV

Samuel Coleridge

Samuel Taylor Coleridge (1772-1834)

─ “Rekono estas la memoro de la koro”.

Reprodução BV

Antisteno

Antisteno (444-365 p.K.)

─ “Unua virto estas justeco”.

Reprodução BV

Aritotelo

Aristotelo (384-322 a.K.)

─ “Nenio pli oportune refreŝigas la sangon ol bona ago”.

Reprodução BV

Jean M. de La Bruyère

Jean M. de La Bruyère (1645-1696)

─ “Se genio estas granda, bonkoreco estas eminenta; plej digna homo estas tiu, kiu plej ofte okupiĝas pri la ĝenerala bonfarto, kaj emas per la forto de sia spirito reĝustigi malbonon kaj malpliigi la suferadon de malfeliĉuloj”.

Reprodução BV

Coelho Neto

Coelho Neto (1864-1934)

Reprodução BV

Edmund Burke

Mi memoras ankaŭ frazon de Edmund Burke (1729-1797), kiu perfekte kongruas kun tio, kion mi senpretende diras al vi:

─ “Por ke malbono venku, sufiĉas, ke bonaj homoj restadu kun la brakoj krucitaj”.

Kompreneble, per tiaj vortoj Burke kontraŭbatalas la malbonon de senkuraĝeco.

Estas ĉi tie oportuna alia penso de la granda filozofo Konfuceo, ĉar ni defendas Pacon, ne senpunon:

─ “Oni pagu Bonon per Bono, sed malbonon per Justo”.

Reprodução BV

Blaise Pascal

Koncerne la ĝustan uzadon de tiu instruo de la ĉina saĝulo, la sciencisto kaj matematikisto Blaise Pascal (1623-1662) admonas nin pri la necesa simetrio inter vigleco kaj ĝusteco:

─ “Justeco sen forto estas senpova; forto sen justeco estas tirana. Necesas do, ke oni harmoniigu justecon kaj forton, por ke fortulo estu justa kaj justulo estu forta”.

Malforteco de la Homo kaj Dia Providenco

(...) Antaŭ tio, nenio estas pli bona ol aŭskulti la versiklojn 12 kaj 16 de Psalmo 90, nome la “Preĝon de Moseo, homo de Dio”:

12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni atingu saĝan koron”.

16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, kaj Via beleco al iliaj infanoj”.

Nia destino

Reprodução BV

Charles Chaplin

Mi alportas al vi, ĉar ĝi estas oportuna, paĝon atribuatan al Charles Chaplin (1889-1977) – afable senditan de mia bela kuzino Ana Paula Bomfim Kistmann, kiu loĝas en Usono.

Chaplin, unu el la plej grandaj geniuloj en kinarto, montras, ke la Homo devas tenadi en sia menso kaj en sia koro, eĉ fronte al vivotempestoj, la intencon antaŭeniri.

Hodiaŭ mi ellitiĝis pensante pri tio, kion mi devas fari antaŭ ol la horloĝo signu la noktomezon. Estas mia tasko elekti, kian tagon mi havos hodiaŭ. Mi povas plendi, ke pluvas aŭ danki la akvon, kiu forportas medimalpuraĵojn. Mi povas malĝoji, ke mi ne havas monon aŭ kuraĝe administri miajn posedaĵojn kaj eviti malŝparadon. Mi povas plendi pri mia malbona sano aŭ danki, ke mi vivas. Mi povas plendi pri miaj gepatroj, ke ili ne donis al mi tion, kion mi volis, aŭ mi povas danki, ke mi naskiĝis. Mi povas plendi, ke mi devas labori aŭ danki, ke mi havas laboron. Mi povas enui pro endoma laboro aŭ danki Dion, ke mi havas domon por loĝado. Mi povas bedaŭri pro elreviĝoj kun amikoj aŭ entuziasmi pro la ebleco akiri al mi novajn amikojn. Se ne ĉio okazos laŭ mia plano, mi povas fariĝi feliĉa, ke mi hodiaŭ povas rekomenci. Unu tago staras antaŭ mi, kaj atendas, por esti tio, kion mi volas. Kaj jen ĉi tie mi staras, la skulptisto, kiu povas doni al ĝi formon. Ĉio dependas de mi!”

Reprodução BV

Victor Hugo

La saĝa Victor Hugo (1802-1885) pravis:

─ “Tiuj homoj, kiuj hodiaŭ asertas, ke fari ion estas neeble, tiuj implice staras flanke de malvenkontoj.”

Danko

Reprodução BV

Rui Barbosa

Nova jaro komenciĝas. Kun la bonkora helpo de la popolo, ni alvenis ĝis ĉi tiu punkto. Miajn sincerajn dankojn al ĉiuj, kiuj kunlaboradas por la sukceso de LBV: volontuloj kaj kontribuantoj. Nian plej grandan dankon, ankaŭ al aŭtoritatuloj, al religiuloj, al ateistoj, al artistoj, al amaskomunikiloj. Fine, al ĉiuj homoj de Bona Volo, kiuj helpas nin. Al partoprenantoj en la Klubo Kulturo de Paco, mian stimulon. Al subtenantoj de Religio de Dio, Kristanoj de la Nova Ordono de Ekumena Jesuo, la Dia Ŝtatestro, kiu instruis al ĉiuj homoj la helpadon al proksimulo, kun rekomendo, ke oni amu eĉ malamikojn (Evangelio laŭ Luko, 6:27), mian stimulon. Al ĉiuj mi emfaze esprimas miajn dezirojn, ke ili havu novan jaron plenan je sukcesaj agoj, spirite kaj home, sub la lumo de Paco, de Frateco, de Vero kaj de Justeco, ĉar tion aludis Rui Barbosa (1849-1923):

─ “Ĉi tiu vorto – Justeco – entenas preskaŭ tute la ideon pri nia feliĉo sur la Tero. Ĝi estas la substanco de civilizo, esenco de socio, resumo de kristana politiko. Nacioj burĝonas aŭ ne burĝonas, laŭ tio, ĉu ili scipovas aŭ ne scipovas ĝin konservi.”

Feliĉan Konstantan Kristnaskon de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro!

Kiu fidas Jesuon ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze sur la vojo.

___________________
*1 Laŭlitere – Dua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, 3:6 – “La litero mortigas, sed la spirito vivigas”.

*2 Bona Mesaĝo (de Jesuo) – Evangelio signifas Bonan Mesaĝon.

*3 “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per viva tuta Animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem’* ─ Levidoj, 19:18.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.