Ni estu ĉiam kiel geamantoj

Amo starigas simpation. Kaj ĉi tiu estas allogaĵo, kiu ne mortas, la eterna graco de la Spirito. Eĉ morto ne disigas tiujn, kiuj sin reciproke amas.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Kiam oni amas, la tempo pasadas, kaj eĉ faltoj sur la vizaĝo de la amato fariĝas belaj. Same kiel bona vino. Ĝi estas ĉiam pli bona, laŭ la pasado de tempo, kondiĉe ke oni ne permesas, ke ĝi vinagriĝu.

La karmemora Alziro Zarur (1914-1979), poeto, kutimis diri: "Amo estas la tuta ĉarmo de la vivo. Vivo sen Amo valoras nenion”.

La beleco de Spirito

Sed se Vi amindumas junulinon, al ŝi fianĉiĝas kaj al ŝi edziniĝas nur pro la beleco, tiam eble rezultos io malbona, ĉar la ekstera allogo forpasos kiel vento. Tamen, se Vi kuniĝos pro Amo, eble la korpa ĉarmo jam ne ekzistos post ioma tempo; sed Vi amos ŝin same kiel vi amis, kiam vi estis juna.

Tiel same eble okazas ĉe junulinoj: se ŝi kuniĝos al junulo nur pro tio, ke li havas vastan bruston, estonte tiu brusto ŝrumpos. Kaj ŝia Amo? Ĉu ĝi ŝrumpos kune? Kia Amo do tiu estis?! Ĝi estus nenio alia ol falsa sento. Sed se ŝi edziniĝos al viro pro vera amo, tiam feliĉo kreskados kiel centjaraj arboj, ĉar estimo estos senfina.

Beleco estas io mirinda. Amo tamen estas multe pli granda ol ĉio tio. Ĝi starigas simpation. Kaj ĉi tiu estas allogaĵo, kiu ne mortas, la eterna graco de la Spirito. Eĉ morto ne disigas tiujn, kiuj sin reciproke amas.

Mi memoras belan kanton de la karmemora Zarur, lian poemon "Al la Legianaj Paroj”: "Ne la korpo allogas: / La Spirito amas”.

Kaj, se la Spirito amas — ĉar ĝi estas kreita laŭ imago kaj similo al Dio — , do tiu Amo estas daŭra.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Johano Evangeliisto

Johano, la Evangeliisto, instruas, per sia Unua Espistolo, 4:8, ke "Dio estas Amo”, kaj al tio Zarur aldonas: "kaj nenio ekzistas ekster tiu Amo”.

Eĉ ne la Amo de geamindumantoj.

La baza principo de Estulo

Super ĉio, spite ties karnan naturon, Amo devas veni el la Animo. Male, eble ĝi mortos post la nupta nokto... Sed, se ĝi havos kiel fundamenton la Spiriton kaj la koron de ambaŭ geamantoj, tiam la miela tempo ripetiĝos dum la tuta vivo, malgraŭ la kvereletoj, kiuj markas la vivon de ĉiuj geedzoj.

Ili estos ĉiamaj amindumantoj.

Eble tiaj vortoj sonas tro romantike en tempo, kiam ĉio ajn eblas. Eble... Tamen, temas pri bedaŭrinda eraro pensi, ke la senco de Amo eble estingiĝis sur ĉi tiu Planedo. Estas tragike, se oni sekvas la momentan modon, ĉar post la modo, eĉ se ĝi longe daŭras, Vi suferos la dolorojn de elreviĝo, pro tio, ke vi kontraŭis la naturon mem de kreito de Dio. Probable Vi tiam rimarkos, ke plej granda sufero estas foresto de Amo, kio estas veraĵo rifuzata de influaj homoj surmonde, kaj ilia puno, en momento de enmemiĝo estas la konkludo, kelkfoje kaŝita disde aliuloj, ke li estas egala al ĉiu alia homo: li bezonas estimon, kiel lia korpo bezonas nutraĵon. Evidente, mi parolas pri Amo, kiu ne estas fonto de malsanoj, ĉar ĝi estas "baza principo de la Estulo, faktoro generanta vivon, kiu estas ĉie kaj estas ĉio”. Tial oni devas ne agi senrespondece, male la afero iam estonte falos sur nian kapon, ofte se eĉ plej granda amiko ne rimarkas tion. Al tio oni nomas ankaŭ kulposento.

Magia sonorado de sonorileto

Kiam ni amas kaj iras renkonte al homo, kiu nerezisteble tuŝis nian sentemon, tiam granda ĝojo nin kontaĝas:

— Kiel feliĉa estas mia koro!

Kaj tie interne sonoras sorĉa sonorileto: "Dim! Dim! Dim! Dim!”.

Rapide batas nia koro!

shutterstock

Sekso kaj koro

Ĉu ne estus tiel agrable aŭdi, ke ĝi sonas, dum nia tuta vivo, ĉiam, kiam ni vidos ŝin, kaj eĉ se en malproksimo ni pensos pri ŝi? Tiaj ni devas esti. Tiel, sekso estas io belega, mirinda, kaj daŭras la tutan vivon. Sekson oni praktikas kore.

Amo: nutraĵo por la Spirito

La korpo bezonas vitaminojn, materian nutraĵon. Niaj praavoj prave diradis, ke "malplena sako ne staras”. Same okazas al la Spirito. La diferenco estas, ke la bongusta manĝaĵo por la Animo estas Amo, tio estas, riĉaĵo, kiun Dio grandanime disponigas al Siaj idoj.

Nuntempe oni miksas Amon kun sekso. Sekso estas bona, sed sen Amo, laŭ tio, kion mi emfazis antaŭe, ĝi saturas. Pli malbone, ĝi fariĝas minaco pri sekse kontaĝa malsano. Kiu amas, tiu ne serĉas amuzon ekstere, endanĝerigante la kunhomon, kiu fidas lin. Pro tio, urĝas kunigi Sekson kaj Amon, Amon kaj geedzecon.

Ŝanĝi kutimojn

Dr. Bezerra de Menezes

Jen estas tre oportuna la ĉiam inspiroplena vorto de Dr. Bezerra de Menezes (1831-1900), trovebla en lia libro Reflexões sobre Jesus e Suas Leis [Meditadoj pri Jesuo kaj Liaj Leĝoj] (Eldonejo Elevação), psikografie verkita de la Legiana Sentumo Francisco de Assis Periotto:

"Okaze de profunda suferado, kiam Spirito petegas al la Kreinto kompaton kaj apogon, nevideblaj fontoj verŝas torentan akvon de Dia Amo sur nian surteran ekzistadon. Tamen, la nemezurebla forto, kiu nin atingas el la Plejsankta postulas de ni renovigon. Plibonigi kutimojn, pensojn kaj agojn. Amo ĉiam venkos, kaj tial doloro emos malaperi el nia ankoraŭ maltrankvila vojo.”

Amo restas, deziro forpasas.

Iam mi konsilis homon, ke li ne konduku sian amaferon senpripense. Ion tre similan mi diris okaze de la Junula Kongreso de LBV, en la 28-a de Junio 2003, en la ĉefurbo San-Paŭlo, Brazilo, kaj tion la aŭskultantaro tre ŝatis, laŭ mia scio. En iu momento, mi diris al ili: Vi, junuloj, zorgu, kiam iu diros al vi: "Mi amas vin! Donu la signon, pruvon pri amo...”. Atentu bone, kiam oni petos tion de vi, ĉar la aliulo, aŭ aliulino, eble nur asertas: "Mi deziras vin!”. Kiam la deziro estingiĝos, ho!, tiam ĉio finiĝos! Kaj iu vundiĝos, eble. Ne agu do senpripense! Amo ne estas egala al deziro. Amo plu restas, deziro estingiĝas.

Kuraĝo firma je Dio

Se ni vere amas, eĉ por la ĉiutaga batalado ni fariĝas pli fortaj. Nenio ombras al ni la destinon. Male, tiam fortiĝas en ni tio plej valora, kion ni havas, nome la kuraĝo apogita sur Dio, tiu kuraĝo, sur kiu devas stari ĉiuj aliaj bonaj homaj kaj spiritaj kvalitoj. Tial Amo estas la neelĉerpebla energio por tiuj, kiuj havas kaj vivas grandan, veran idealon.

Kiam defio ekaperos antaŭ la geamantoj, plej oportuna penso estas: "Nu, por kio ni kuniĝis?! Pro tio, ke ni amis nin reciproke! Do, ni plu amu unu la alian kaj ni venku la malbonon, kiu eventuale emas disigi nin”.

Kaj jen, ĉi tie, mi prenas unu plian luman penson de la tre inda D-ro Bezerra: "Oni povos plifortigi la mondon nur se oni agos same rilate al la geedza, familia kuniĝo. Ne eblas firma, sekura Homaro, se la familio ne estas tute gardata”.

Jen! Unueca geedza paro vivas en harmonio kun la Ĉiela Patro, kies vizaĝo estas Amo. Do, ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas je ni, ĉar Amo estas nek nova, nek malnova. Ĝi estas eterna, ĉar ĝi estas Dio.

Kaj se Vi ne kredas, ke ekzistas ia Supera Potenco, kiu atentas pri viaj malfacilaĵoj, memoru, ke bonaj sentoj estas la subtenilo de via vivo, tiel ke vi estu en paco kun Vi mem.

Esence estas, ke post jaroj, post la kresko de la idoj, post la venko super doloroj kaj baroj, ni vivu ĉiam kiel amindumantoj!

(Ĉefartikolo publikigita en la revuo Boa Vontade [Bona Volo], n-ro 190, en junio 2004.)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.