Respekti la Vivon

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la libro “Espero neniam mortas”, de Majo 2021.

Morto estas bela, kiam oni respektas Vivon. Kaj tiu aserto rekonas, ke ne ekzistas kialo, kiu pravigas la bedaŭrindan agon estingi la vivon, antaŭ la tempolimo antaŭvidita en niaj Spiritaj Agendoj. Tial, al tiuj, kiuj erare vidas en memmortigo mildigon al siaj doloroj, mi kaptas la okazon por klarigi: memmortiginto sin mortigis serĉe de paco; tamen, li trovas plej grandan turmenton, nome ion tute malsaman ol la supozita Nenio, kiu cetere ne ekzistas. Spirita-homa irado ne ĉesas, kaj en ĝi oni rikoltas tion, kion oni plantis. Jesuo admonis en Sia Apokalipso, 2:23: “(...) Mi estas Tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj Mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj”.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)
Arquivo BV

Alziro Zarur

Mi insistas, ke la granda sekreto de la Vivo estas, ke amante la Vivon, oni sciu sin prepari por la morto, aŭ por la Eterna Vivo, en ĝusta tempo, kiun Dio determinas. La karmemora Frato Alziro Zarur (1914-1979) saĝe atentigis: “Memmortigo solvas nenies angorojn”.

Tiu maksimo resumas gravegan veron, kiu jam evitigis, danke al Dio, sennombrajn tragediojn, sur la Tero kaj en la Spirita Dimensio, kaŭzatajn de la trompa krimo atenci kontraŭ si mem. Sekve, kiam sufero frapos sur vian pordon, tiu neniam estos solvo. En plej doloraj momentoj, ni alvoku Jesuon, kiu neniam staras malproksime de ni, ĉar Li promesis: Mi ne lasos vin orfaj; Mi venas al vi” (Evangelio laŭ Johano, 14:18).

Kiam venos en vin penso pri malvigliĝo, aŭ se vi sentos vin forlasita, tiun saman momenton vi estos ricevanta plej fortan subtenon de la Ĉielo, sufiĉas ke vi eniru tiun luman, vibran tavolon de la Kristo.

Kiel Venki Suferon (1990) — Elstaraĵo en la 17-a Dujara Internacia Libro-foiro en San-Paŭlo, en 2002 jaro. Elŝutu ĉi tie.

Medito, kiun mi enmetis en la verkon Kiel Venki Suferon (1990):

Ni honoru la eksterordinaran donitaĵon, kiun Dio liveris al ni, nome la Vivon, kaj Li ĉiam venos helpi nin per plej neimageblaj kaj efikaj manieroj. Esence grave estas, ke ni sciu humile kompreni Liajn sciigojn kaj ke ni apliku ilin per la Bona Volo kaj efikeco, kiun Li esperas de ni. Konstanta harmonio kun la Dia Potenco nur povas kapabligi nian Spiriton, por ke ni havu kondiĉojn por postvivi doloron, eĉ se okaze de plena eksplodo de homaj senekvilibroj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.