Mortintoj ne mortas

Morto estas ia onidiro, sekve mortintoj ne mortas, kaj en tio oni inkluzivas la materiistajn fratojn. Malpliigi la gravecon de tia fakto, kiu senescepte atingas ĉiujn Homojn, estus nei realon. Vi ne estas devigata kredi pri la postvivado de Spiritoj, kaj ankaŭ ne tion, ke ili povas sin turni al surteraj estuloj, kiam estas Dia Permeso. Tamen, via nekredo ne signifas, ke ili ne ekzistas, aŭ ke ili estas kondamnitaj al muteco.

Jesuo diras, en Sia Evangelio, laŭ Marko, 12:27: "Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: Ĉar vi ne kredas tion, vi multe eraras”.

Tela: José de Ribera (1591-1652)

La resurekto de Lazaro

Tian aserton — mortintoj ne mortas —, kiu inkluzivas la tutan Homaron, mi alfiksigis al la pordegoj de la Egipta Ĉambro en la Templo de Bona Volo (TBV), nome la plej ofte vizitata monumento en la brazila ĉefurbo, laŭ informo de la Sekretariejo de Ekonomia Disvolviĝo kaj Turismo en la Federacia Distrikto (SDET).

Vivian R. Ferreira
Arquivo BV

Ralph Chaplin

Ni konservu pri tiuj, kiuj forpasis klarmensan rememoron, laŭ konsilo de Ralph Chaplin (1887-1961): "Ne bedaŭru la mortintojn... Bedaŭru la homamason, la apatian homamason, la senkuraĝulojn kaj submetiĝantojn, kiuj vidas la grandan angoron kaj la maljustaĵojn en la mondo kaj ne aŭdacas ion diri”.

Hodiaŭaj mortintoj estas kiel ni, morgaŭ. Se ni kondamnas ilin al "malapero”, pro nia nekredemo aŭ pro nia timo alfronti Veron, tiam ni eble "dekretos” saman destinon al ĉiuj homoj, bremsante ilian evoluadon, ĝis ni per eĉ pli granda penado eltrovos, ke granda eraro de la Homaro estas ankoraŭ pensi, ke morto estas la fino de ĉio.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Pro tio mi alportas al vi la ilustran, konsolantan Poemon de Adepto de Senmorteco, Alziro Zarur (1914-1979):

Arquivo BV

Paul Gibier

Poemo de Adepto de Senmorteco

"La dua de Novembro estas tago/ Plena de instruad´al hom´ atenta:/ Plej granda iluzi´estas realo./Jam instruis la bona Paul Gibier.

"Vivantaj (pseŭdovivaj) homoj portas florojn/ Kaj larmojn al mortintoj (sed nur ŝajne)/ Mortintoj kortuŝiĝas ĉe l´doloroj/ De l´vivantoj sekvantaj fuŝajn vojojn.

"Aŭtentikaj kadravroj, pro nescio/ Pri la spiritaj temoj ege gravaj./ Ili ŝajnas travivi l´ infanecon/ Ĉar ili omaĝas nur mortintojn falsajn.

"Ne necesas plej granda sagaceco/ Por vidi ke en viv´ estas havenoj:/ Iam la Kristo diris al junulo:/ ‘Mortintoj enterigu la mortintojn’.

"Bonvolu, geamikoj, ne supozi/ Ke mort´ estas la fin´ de nia vivo;/ La vivo daŭras, vere ne jungite/ Al rondoj de ĉielaj itineroj.

"Mortintoj ne troviĝas certe tie./ Katenitaj al tomboj, antaŭ vi./ Mortintoj estas vere la vivantoj./ Mortintoj pli aŭ malpli estas ni”.

Morto ne interrompas Vivon. Sur la Tero aŭ en la Tera Ĉielo, ni persistas iri eternan ekzistadon. Sed necesas klarigo: tiun konscion pri Eterneco oni neniam rigardu kiel pravigon pri memmortigo, kiu estas ofendo al la Kreanto kaj al la kreito mem.

Al tiuj, kiuj ne kredas: permesu al vi la science akceptata rajto dubi. Se eventuale la vivo ne ĉesas post la morto, do...?

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.