La Granda Eraro de la Homaro

Reprodução BV

Francisco Cândido Xavier

La granda eraro de la Homaro estas vivi kvazaŭ nenio ekzistus post la morto. Konigas la Spiritaj Mentoroj, ke unu el la plej grandaj dramoj en la Patrujo de la Vero estas la alveno de homamasoj liberaj de la karnaj ĉenoj, sed tute nesciantaj pri tio, kio estas la Nevidebla Mondo. Temas pri terura difekto de la religioj nuntempe. Skribis Laurinda V. de Mello, per la psikografio de Francisco Cândido Xavier (1910-2002), ke "la morto de la korpo, por tiuj, kiuj ne sin preparis konscie, estas ĉiam tre granda bato por la spirito". Ĉar la granda sekreto de la vivo estas, ami la vivon kaj scii prepari sin por la morto, aŭ Eterna Vivo. Tial insiste Zarur admonis ke "memmortigo solvas nenies angorojn".

Reprodução BV

Fernando Pessoa

Arquivo BV

Goethe

Goethe diradis ke, "tiuj, kiuj ne kredas pri alia vivo, jam estas mortintaj en la nuna". Neniu mortas. Li nur fariĝas ne videbla por niaj materiaj okuloj. Tion komprenis Fernando Pessoa (1888-1935) skribante en ‘Kantaro’ : "La morto estas kurbo de la vojo. Mortinto estas nur nevidato."

La tero estas unuagrada lernejo
shutterstock

Multaj homoj ne komprenas kaj demandas: "Kial Jesuo savis la homojn, se ĉio daŭras kiel antaŭe?" Ili ne konas la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo. Se ili gin konus, ili scius ke laŭ mezure kiel ili evoluas, en la lernado de la savantaj instruoj de la Planeda kristo, la Spiritoj ĝenerale ne revenas plu al karno, restante en frateca aktivado en la Ĉielo de la Tero, aŭ pasante al aliaj pli progresintaj mondoj. Tiamaniere ili donas oportunon al novaj aroj da Spiritoj malprogresintaj, por ke ili reenkarniĝu kaj spirite progresu en tiu ĉi planedo. La Tero estas unuagrada lernejo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.